Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Malemuloj, La
Titolo Malemuloj, La
 
Aŭtoro Giovanni Verga 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2006 
EldonintoEdistudio 
KlarigojRomano pri eventoj okazintaj en la jardeko 1865-75, meze de la itala "Restaŭrado".
Tradukisto, lingvoG. Rinaldo, A. Ruffatti, P. Tosato / El la itala
ISBN/ISSN9788870360769 
Formato 261 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Bele prezentita romano de Donald Broadribb
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Admirinda romano

Fonto: La Ondo e Esperanto nr. 8-9/2007
Aldonita de Giancarlo Rinaldo (2013-10-31)

Jen unu el la ĉefaj romanoj de Giovanni Verga (1840-1922), nun konsiderata la plej grava itala prozisto de la l9a jarcento post Manzoni. La Malemuloj (t.e. malzorgemuloj) estas fakte la alnomo de unu familio en sicilia vi1aĝo de fiŝkaptistoj, kaj la samtitola romano, aperinta en 1881, rakontas plurajn jarojn en la mizera vivo de ĉi familio, ĉirkaŭ 1865-1875. Ĝi faras tion naturalisme, kvazaŭ dokumente, prezentante turnopunkton en la historio de la vilaĝo, transire inter la tradicia socio preskaŭ feŭdisma (kun siaj dotoj, svatoj kaj ia kosmetike krista paganismo) kaj la moderna Italujo kiun ĝi firme rezistas kaj rifuzas: “Ne pluvas plu, ĉar oni metis tiun malbenitan telegrafan draton, kiu altiras la tutan pluvon kaj forportas ĝin”.
Samkiel liroj kun pli fruaj moneroj, ankaŭ generacioj konflikte kunekzistas: geavoj, gefiloj, genepoj. Verga priskribas ilian penadon unutire, sen digresioj, kun abundo da dialogoj spicitaj per popolaj proverboj (“al rompita ŝipo ĉiu vento malfavoras”), kondukante la leganton tra teksaĵo el klaĉoj kaj kvereloj, envioj kaj maĥinacioj, nuptoj kaj forpasoj. Li faras tion pesimisme, eĉ fatalisme, sed kun tia rakonta ritmo, ke oni povas legi ĉi romanon nur admire.
Tripersona teamo el la Laborista Esperarao-Klubo de Padovo elitaligis la verkon en lingvaĵo gratulinde flua kaj natura (amuze, la enhavtabela koboldo sukcesis ŝangi la vorton “kuntradukado” al “trukado”!). Kiel Laŭlum pri Ĉe akvorando, ankaŭ ili devis decidi kion fari per la nomoj: loknomojn ili lasis senŝanĝe en la itala lingvo; nomojn personajn kaj alnomojn, male, ili sisteme esperantigis, donante la a-finaĵon al nomoj virinaj. Aldone, la tradukon akompanas suflĉe multaj piednotoj kaj plurparta enkonduko.
Por vortoj kaj esprimoj kiel “*pegita”, “ŝliĥto”, “dika fiŝo” (gravulo? matadoro?) aŭ “faligi ŝin per ŝiaj piedoj” bonvenus modifo aŭ klarigo. Anstataŭ “fortrivi sian hepaton”, la alifoje uzata “ronĝi sian hepaton (aŭ animon)” sonas pli kompreneble; same pri “prognozo” (aŭguro? omeno?) kaj “reduktiĝi” (ŝrumpi? defali?). Fine, necesus korekti “vivi *al”, “*Borbonoj”, “*iskiatiko”, “*Erodo”, “*venerado” kaj “*monako” al resp: “vivi en”, “Burbonoj”, “iskiat-algio, iskiatdoloro”, “Herodo”, “kulto, pietato” kaj “monaĥo”, kaj studi iom pli atente la uzadon de “po” (“*popersone”). Mi mencias ĉi makuletojn escept-okaze, kiel postlecionon por la kuraĝaj kuntradukintoj.
La hispana verkisto Miguel Espinosa (1926-1982), en sia romano La misburgaro, asertas ke en la mondo “ekzistas simple reganta kasto kaj obea kasto, ĝuanta kasto kaj sufera kasto, enuo senfina kaj doloro senlima”. Cent jarojn pli frue Verga skribas pri unu el la Malemuloj: “Li almenaŭ volus scii kial en ĉi mondo devas esti homoj kiuj vivas en gajo kaj plezuro, nenion farante, kaj naskiĝis kun la fortuno en la haroj, dum aliaj nenion havas kaj devas treni la vivoĉaron per la dentoj dum la tuta vivo”.

 

Via opinio pri Malemuloj, La