Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hodler en Mostar
Titolo Hodler en Mostar
 
Aŭtoro Spomenka Štimec 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2006 
EldonintoEdistudio 
KlarigojOriginala romano kun historia fono, ĉirkaŭ du malaperintaj pentraĵoj de Ferdinand Hodler, la patro de Hector Hodler.
ISBN/ISSN9788870360738 
Formato 105 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Sukcesa rekreo de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Andreas Künzli

Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo

Fonto: La Ondo de Esperanto 4/2007
Aldonita de Andreas Künzli (2007-05-03)

Unue mi ne tro komprenis, kun kiu(j) celo(j) Spomenka Štimec verkis tiun libron. Kiam mi starigis al ŝi tiun demandon, ŝi respondis, ke la celoj estis: «Beletre vivigi unu el la modelinoj de F. Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la reala Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia Esperanto-kulturo». Kun tiuj klarigoj mi kredis, ke mi pli bone komprenos kaj rekomencis legi la libron. Traleginte la tekston, mi tute ne bedaǔris, ke mi prenis la tempon por tion fari. Despli ĉar en 2006 mi havis la okazon viziti la ĉefurbojn de Bosnio kaj Hercegovino.
Kiel (eble ne ĉiam vaste) konate, Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo en 1908, estis la filo de la svisa nacia pentristo Ferdinand Hodler (1853-1918). Sed Hector ludas nur marĝenan rolon en la nova libro de Štimec. Multe pli en la centro de la atento staras Jeanne Charles-Cerani-Ćišić. Ĉi tiu franca virino, kiu venis el Liono en Svislandon dank' al stipendio, servis al Hodler kiel modelino (kaj amatino) inter 1901 kaj 1916. Tiukaze ŝi kolektis aǔ heredis de li centon da pentraĵoj. Fakte dum longa tempo la vizaĝo de Jeanne ornamis la 50-frankan bileton de la Svisa Nacia Banko.
Post la morto de la muzikisto-dirigento Antoine Cerani, la edzo de Jeanne, kaj de Valentine Godé-Darel (en 1914), kiu estis alia amatino de Hodler, kun kiu li eĉ havis filineton (kiu fariĝis la duonfratino de Hector kaj estis poste adoptita de Berthe Hodler), Jeanne eklaboris kiel flegistino en la hospitalo, kie ŝi devis asisti operaciojn ĉe militviktimoj kaj flegi ilin. Tiuokaze ŝi konatiĝis kun Mehmed Ćišić el Mostar en Bosnio-Hercegovino, al kiu ŝi edziniĝis kaj kun kiu ŝi veturis al Usono kaj Kanado, kie la diplomato reprezentis la jugoslavian registaron. Jen do la interesa konekto inter Hodler kaj Mostar-Sarajevo, kiu kondukis ĉe la kroata verkistino al la ideo skribi la fragmentecan biografion de la Hodler-modelino. Kun sia Meho Jeanne do havis la okazon veturi al Jugoslavio – Beogrado, Mostar, Niš – kaj konatiĝi kun la arkaika mondo de Balkanio, kiu tiutempe ankoraǔ estis forte influita de la turka mentaleco. Štimec uzas en sia rakonto aron da turkaj etnografiaj vortoj, kiuj donas al la teksto eĉ iom ekzotan ĉarmon.
Jeanne mortis en 1955 en Mostar, tre baldaǔ post ŝi ankaǔ Meho mem. Postrestis 280 Hodler-pentraĵoj, pri kiuj la direktoro de la Artista Galerio en Sarajevo interesiĝis. En 1966 estis subskribita kontrakto kun la heredantino Emina Korkut pri la aĉeto de la kolekto. En aprilo 1978 parto de la kolekto estis prezentita en la Artmuzeo de Berno, denove en 1998 en alia ekspozicio en Olten. Aperis akompanaj katalogoj (kun interesaj klarigaj tekstoj pri la vivo de Jeanne ktp.). La iom sensacia specifaĵo de tiuj bildoj estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn trafis militdamaĝoj, kaj devis estis restaǔritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis estis prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daǔre alirebla al la interesata publiko.
La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aǔ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ili ekzistis – tiuj amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon, eluzas sian talenton por krei psikologian beletron. Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto. Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi - ne evolui - diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti. La traduko de la libro al la franca aǔ germana lingvo estas por mi imagebla.

 

Via opinio pri Hodler en Mostar