Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto per rekta metodo
Titolo Esperanto per rekta metodo
 
Aŭtoro Stano Marček 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMartin, 2013 (2a eld) 
EldonintoStano Marček 
KlarigojKomplete ilustrita 22-leciona kurso uzebla internacie.
KontribuantojIlustris Linda Kuruc-Marček 
ISBN/ISSN9788089312276 
Formato 110 paĝoj, 25 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Katalin Kováts

Riĉiĝo per ŝparoj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Ĉu vi povas imagi, ke la tutmonda esperantistaro fariĝis riĉa pro altiĝo de la poŝtokostoj en Slovakio? Tamen veras. Pasintprintempe la redaktoro de la revuo Esperanto devis antaŭlabori por ekspedi pli frue la revuon kaj tiel povis ŝpari signifan sumon de sendokostoj. La subite akumuliĝinta libera tempo* ebligis al li realigi siajn malnovajn revojn, revivigi la entirkeste dormantajn instruideojn, planojn.
Kaj jen la rezulto: Stano Marček kaj lia filino Linda kun plurparta instrukompleto regalis la merkaton de instruiloj.
La bazo de la unua pakaĵo estas lernolibro por komencantoj, kiu tuj post sia lanĉo trovis fekundan terenon por plia disvastiĝo. Ene de kelkaj monatoj deko da samideanoj ektradukis ĝin al diversaj naciaj lingvoj. La moderna tekniko kaj la rekta metodo uzata en la libro ebligas, ke kun malmulte da interveno kaj investo povu kreiĝi lernilo, mondskale uzebla, kiu povas servi kiel bazo por pluraj interesaj kunlaboroj kaj projektoj. La aldono de nacilingvaj notoj, vortaro kaj specifaĵoj povas esti malmultekosta kaj rapida maniero por krei Esperanto-lernilojn ankaŭ en tiuj lingvoj, kie ankoraŭ ne disponeblas fakaj kaj financaj rimedoj por tio.
Fakte unue aperis la slovaka versio, kiun sekvis la Esperanta, kaj espereble baldaŭ ni povos raporti pri la eldono de la jam tradukataj versioj de la angla, bulgara, ĉina, franca, germana, greka, hispana, itala, japana, nederlanda, pola kaj rusa lerniloj.
La 22-leciona instrumaterialo, bele ilustrita de Linda Marčeková, la filino de la aŭtoro, konsistigas kompleton de lernolibro kaj akompanaj materialoj en la formo de 500 ilustraĵoj (A5-formataj desegnitaj, kartonaj, senkoloraj bildkartoj de la kursomaterialo) kaj KD, enhavanta la saman bildoserion en formo de unu granda PDF-dokumento).
La ilustraĵoj kun la racie aranĝitaj indeksoj kaj titoloj facile uzeblas. La aldono de la du helpiloj estas valora kompletigo de la pakaĵo. Kompreneble la eroj aĉeteblas ankaŭ aparte.
La studmaterialo baziĝas sur rekta, tielnomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj unue ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste en tekstoj kaj ekzercoj rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo. En la kazo de naciaj eldonoj post la rektmetoda leciono venas nacilingva klarigo, kiu firmigas la jam intuicie komprenitan materialon. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan oftec-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortradikojn (komence la plej ofte uzatajn ktp).
La komprenon de la leksikaj elementoj helpas ne nur nacilingvaj vortolistoj, sed ankaŭ la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj.
La aŭtoro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp. La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj.
La ekzercoj (sen indikitaj solvoj) legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri parkerigindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto”, en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj.
8-leciona kurso kun ampleksa lernomaterialo, bildoj, sonoj, tekstolibreto estas la alia rezulto de la deviga ripozo de Stano. La ĉ. 25-jara bild- kaj sonmaterialo, kiu antaŭe sur lumbildoj kaj sonkasedoj konsistigis aŭdo-vidan instrukompleton, nun estas reeldonita kaj adaptita por moderna tekniko, taŭga por perkomputila, grandekrana projekciado kaj uzo de DVD-legilo.
La materialo traktas 8 ĉiutagajn temojn (de familia vivo tra vojaĝoj ĝis industria produkto kaj komerco), laŭgrade plivastiĝintajn rilate sian leksikan kampon.
Ekfunkciiginte la diskon oni povas elekti la deziratan lecionon kaj post la apero de la granda bildo aŭdeblas la laŭtlegita detala priskribo de la vidaĵoj. La tekston ofte akompanas rilataj sonefektoj, realaĵoj por ankaŭ tiel helpi kompreni la tekston. Modernaj kaj klasikaj muzikpecoj donas fonon al la legado.
La teme po 8-10 priskribitaj bildetoj estas anoncitaj laŭnumere. Fine de iu temo oni aŭdas dekon da demandoj kaj por respondi al ili necesas haltigi la ludilon. La legoritmo estas malrapida (komence kelkloke eĉ posilaba), certe kompreneble je la nivelo komencinta, kiun la materialo laŭ la leksiko celas.
La disko uzeblas en grupa lernado (sur la disko legeblas interalie la uzkonsiloj de la produktinto) kaj ankaŭ por memstara studo, kiam oni perkomputile rigardante la bildojn havas detalan priskribon kaj povas riĉigi sian vortoprovizon. Por faciligi la alproprigon en ambaŭ kazoj printeblas ankaŭ la teksto (serĉu ĝin ĉe komputila uzo sur la disko). La materialo pretigita laŭ specifa metodo kun sperta uzo de gvidanto povas fariĝi bona bazo por konversacioj, bildpriskriboj kaj rakontigaj ekzercoj.
Resume: vidante la rezulton de la deviga redaktora ripozo, ĉu ni deziru al la movado novajn kontraŭinflaciajn decidojn en Slovakio? Aŭ ĉu eblus eĉ sen tio ekhavi same valorajn instruhelpilojn?
Pri la prezentataj instrukompletoj, kunlaborebloj pri eldono de novaj naciaj versioj vi povas trovi pli detalajn informojn kaj elŝuteblojn konsultante la KATALOGON de www.edukado.net aŭ kontaktante la aŭtoron.

 

Via opinio pri Esperanto per rekta metodo