Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ido, unu jarcenton poste
Titolo Ido, unu jarcenton poste
 
Aŭtoro André Cherpillod 
KategorioMovado
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2007 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojRigardo al ido, historie kaj lingv(istik)e.
ISBN/ISSN2906134740 
Formato 47 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Gonçalo Neves

Ankoraŭ tabua kaj nebula

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La nuna verko konsistas el du disproporciaj kaj malsam-kvalitaj partoj. La unua, 17‑paĝa, sinteze periskopas la plej konatajn epizodojn de la Ido-krizo kaj la itineron de ties du ĉefaktoroj. La dua, 26‑paĝa, koncize mikroskopas gramatikajn detalojn de la lingvo, kiun ili elpuŝis el Esperanto.
La historia parto konsistas el 18 etaj ĉapitroj sub jenaj titoloj: 
1. Julio 1887 kaj la sekvo; 2. Apero de Esperanto en Francio; 3. La mistera markizo; 4. Beaufront, mirinda mitomaniulo; 5. La unua franca esperantisto; 6. La reforma malsano; 7. La reformpropono de 1894; 8. Buljono-ĉe-Maro, la unua kongreso; 9. Beaufront komencas distanciĝi; 10. Ĝenevo, la dua kongreso; 11. Beaufront kaj Zamenhof; 12. Apero de Louis Couturat; 13. La delegacio; 14. Diversaj lingvoprojektoj. 15. La oktobra perfido. 16. La destino de Ido. 17. La bilanco de la Ido-krizo. 
18. La fino de Couturat kaj Beaufront.
Ĉi-parte Cherpillod prezentas sufiĉe vastan (kvankam tre resuman) superrigardon pri kompleksa fenomeno lingva, socia kaj eĉ persona. Lia analizo ne startas nek haltas ĉe la delegaciaj peripetioj. Jen lia ĉefa merito. Li sukcesas interplekti plurajn ŝajne disajn eventojn kaj individuajn strebojn, tiel ke oni kvazaŭ spektas kontinuan filmon inter 1887 kaj 1907, anstataŭ nur abruptan rompon post la komitataj kunsidoj en Parizo. La motivojn kaj celojn de la Ido-protagonistoj li elmetas iom supraĵe kaj ne tre originale, sed konvinke. Plej grava mi trovas lian subĉapitron, titolitan “Kiamaniere lingvo evoluas?”, en kiu li pruvas la sakstratecon de konstanta reformemo. Pintas ankaŭ la 16-a kaj 17-a ĉapitroj, kaj granda parto de la 18-a, kie la aŭtora voĉo sonas sobre kaj senpasie, kvankam neniel tede.
Bedaŭrinde Cherpillod ne ĉiam sukcesas, precipe vortume, montri sin serioza kaj kredinda historiisto. La figuron de Beaufront, kiel kutime en verkoj ĉi-temaj, li senkompate pilorias: “hipokrita bigoto”, “homo psike vundita”, kiu “neniam havis patron” (ĉu do li naskiĝis partenogeneze?), “preparis kontraŭ Zamenhof la plej perfidan agon imageblan”, “perfidis sin mem kaj la aliajn” kaj eĉ “ponardis Zamenhof‑on en la dorson”. Ŝajne la aŭtoron aparte ŝokas la sendiplomeco de Beaufront, ĉar li ĝin mencias ne malpli ol trifoje. Couturat ricevas pli mildan trakton: ja “orgojla”, sed ankaŭ “pacemulo”, “inteligenta”, “brila intelektulo” kaj eĉ “glora filozofo”. Laŭ Cherpillod, “Couturat bone scipovis Esperanton”, kion mi tamen pridubas, vidinte la fuŝan stilon de liaj leteroj al Zamenhof. Iom strangas ankaŭ asertoj absolute fantaziaj: “la Esperanto de Beaufront estis en ties cerbo, la Esperanto de Zamenhof estis en ties koro”. Pri Couturat la aŭtoro prezentas similan kardiogramon: “fortis en li la intelekto ege pli ol la koro”, ĉe li “homa korvarmeco tute mankis”...
Feliĉe la dua parto klare kompensas la mankojn kaj ekscesojn de la unua. Ĝi konsistas el 18 ĉapitroj sub jenaj titoloj: 1. Ĝeneralaj trajtoj de Ido; 2. Fonetiko, 3. Forigo de la ĉapelitaj literoj; 4. Refarado de la tuta leksiko; 5. La finaĵoj o kaj a; 6. La sekso; 7. Forlaso de la akuzativo; 8. Nevariemo de la adjektivoj; 9. La personaj pronomoj; 10. La demonstrativoj; 11. La tabelvortoj; 12. La verboj; 13. La prepozicio de; 14. La derivado; 15. Du malsamaj evolumanieroj; 16. Esperantaj pruntaĵoj de Ido; 17. La literaturo en Ido. 18. Konkludo.
Celante pruvi, ke “pluraj aspektoj de Ido montras netan malsuperecon kompare kun Esperanto, sed ankaŭ pluraj aspektoj montras superecon”, Cherpillod deiras de malĝusta premiso (lingvoj ja neniel “superas” aŭ superbelas aliajn, ili simple diferencas unuj de la aliaj). Tamen li sukcesas elmeti tre interesan kaj instruan komparon inter la du lingvoj. Li promesas “objektivecon” kaj ĝenerale ĝin atingas, kvankam pri iuj punktoj li montras sin tro Ido-flata, kvazaŭ por kompensi la draŝon unuapartan. Ekzemple, la alfabeton de Ido li malprave opinias “pli simpla ol tiu de Esperanto” kaj pri ĝia senĉapeliĝo li eĉ asertas mirfrape, ke “oni devas nur laŭdi la aŭtorojn de Ido”; iujn Ido-vortojn (exhaustar, editar, saturdio i.a.) li strange rigardas pli oportunaj ol la Esperantaj ekvivalentoj (elĉerpi, eldoni, sabato); la vorton olima li trovas “pli eleganta” ol antaŭlonga kaj “evidente pli preciza” ol iama; pri mediko (kuracisto), “tamen internacia”, li bedaŭras, ke ĝi “ne ekzistas en Esperanto”; la triseksecon de Idaj substantivoj li etikedas “tre racia sistemo”, eĉ “perfekta solvo”, forgesante aldoni, ke en la praktiko (do ekster gramatiko) ĝi montriĝas peza kaj apenaŭ utila; la trioblan infinitivon de Ido li taksas “tre oportuna afero”, preterlasante tion, ke post cent jaroj la idistoj ankoraŭ ŝvitas super la infinitivo -or, konstante misuzata.
Tamen, malgraŭ tiu disfoja manko de “objektiveco” kaj kelkaj eraroj pri Ido-vortoj, negravaj sed facile eviteblaj, la lingva parto, lerte verkita, trafe prezentas la ĉefajn gramatikajn diferencojn de la du lingvoj. Prave Cherpillod asertas Esperanton “pli izola ol aglutina” kaj Idon “nek aglutina, nek izola”, sed “esence fleksia, kun malgranda grado de aglutineco”. Konvinke li pruvas Idon ne pli internacia, sed nur “ege pli okcidenteŭropa”, kaj sekve “malpli internacia”, ol Esperanto. Lian demonstron, ke la “tuta Ida deriv-sistemo kuŝas sur miskompreno far Couturat”, kiu “konfuzis (verŝajne, nekonscie, senintence) siajn proprajn teoriojn kun la teorioj de Zamenhof”, mi trovas nerefutebla. Li montras ankaŭ, ke la Ido-radikoj estas diverskategoriaj, same kiel en Esperanto, kaj per tiu municio li prave repuŝas malnovan idistan riproĉon kontraŭ la zamenhofa sistemo.
La broŝuron garnas tri portretoj, tri grupaj fotoj, du librobildoj kaj kvar grafikaĵoj, krom du Ido-steloj, unu el ili sur la kovrilo.
Resume, malgraŭ siaj mankoj, la nuna monografio de Cherpillod, verkita per lia kutima stilo pura kaj flua, estas utila studilo pri temo ankoraŭ, unu jarcenton poste, iom tabua kaj nebula.

) Ĝustaj tradukoj de eldonejo, hejti, klopodi estas ne editeyo, varmigar, demarshar, sed editerio, kalorizar, esforcar; omniovdie estas erara anstataŭ omnajovdie; patrulo, patrino, Jesu ne plu ekzistas en moderna Ido (nun: patro, matro, Iesu); prokrastinar neniam ekzistis (ĉiam estis ajornar); kom misuzita anstataŭ quale (p. 30); pos (p. 26) mistradukita al malantaŭ (anstataŭ al post).

 

Opinioj pri Ido, unu jarcenton poste

stelano (2015-06-25):
Bonega alproksimigo al Ido kaj ties historio kaj gramatiko, el tre neŭtrala vidpunkto. La aŭtoro agnoskas senprobleme la virtojn kaj malvirtojn kaj de Ido kaj de Esperanto.


Via opinio pri Ido, unu jarcenton poste