Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Polnyj slovar' esperantskago (meždunarodnago) jazyka
Titolo Polnyj slovar' esperantskago (meždunarodnago) jazyka
Plena vortaro rusa-internacia
 
Aŭtoro Dr. Esperanto 
KategorioLerniloj, vortaroj / rusa
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskva, 2007 
EldonintoImpeto 
KlarigojFaksimila represo de la eldono 1889.
KontribuantojAntaŭparolo: Elena Ŝevĉenko 
ISBN/ISSN9785716101814 
Formato 232 paĝoj, 15 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Boris Kolker

La unua granda Esperanta vortaro

Fonto: Revuo ESPERANTO, Februaro 2014
Aldonita de Boris Kolker (2014-01-23)

La unua granda Esperanta vortaro

Ludoviko Zamenhof laboris pri sia lingvo dum multaj jaroj. Lastmomente li decidis publikigi ne ĉion preparitan, sed nur minimumon, por ke la lingvo evoluu dum uzado per natura vojo. Tio estis klarvida decido kaj unu el la ĉefaj kaŭzoj de viviĝo kaj sukceso de lia lingvo.

Kiel konate, la Unua Libro, publikigita en la 1887-a jaro, enhavis minimuman vortareton kun 917 radikaj vortoj. En ĝi forestis plej internaciaj vortoj, kiuj apartenas al Esperanto laŭ la 15-a regulo de la Gramatiko. Ĉu eblas ekscii, kiel aspektis la lingvo antaŭ ĝia publikigo? Feliĉe, jes!

Komence de la 1889-a jaro Zamenhof ricevis cenzuran permeson por publikigo de Plena vortaro Rusa-Internacia . Kompreneble, li petis tiun permeson multe pli frue. Kaj preparado de la verko postulis sufiĉe multan tempon. Do tiu vortaro montras al ni la staton de la lingvo antaŭ ĝia publikigo!

La vortaro estas konstruita laŭ la rusa alfabeto kaj enhavas ĉirkaŭ 10 500 rusajn vortojn, kiuj estas tradukitaj per 3097 Esperantaj radikoj. Trioble pli multe ol en la unua vortareto!

Tiu vortaro estis nemulte konata ekster Rusio. Kiam Ito Kanzi decidis publikigi ĝin en Plena Verkaro de Zamenhof, mi havigis al li mian ekzempleron, kiun li reproduktis.

Feliĉe, la eldonejo Impeto publikigis tiun trezoran vortaron faksimile kun ampleksa antaŭparolo de Elena Ŝevĉenko, kiu analizas la verkon.

Ĉiu serioza esperantisto havigu al si ekzempleron de tiu valoraĵo, dum ĝi ankoraŭ estas en vendo!

Boris Kolker

 

Via opinio pri Polnyj slovar' esperantskago (meždunarodnago) jazyka