Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Babiladoj de bonhumora Zamenhofano
Titolo Babiladoj de bonhumora Zamenhofano
 
Aŭtoro Jakobo Ŝapiro 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCzeladź, 2009 (2a eld) 
EldonintoHejme - Libro-mondo 
Klarigoj"Ĉiu vorto en la libreto estas amuza, la ŝercoj tre spritaj, krom tio ili estas esperantaĵoj ĉiam trafaj, sed neniam ofendaj." (Marie Hankel).
KontribuantojPostparolo de Tomasz Chmielik 
ISBN/ISSN9788392028970 
Formato 40 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La reveno de Bonhumora Zamenhofano de Valentin Melnikov
Ŝapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. 40 paĝoj. Hejme – libro-mondo. Czeladź 2009, 2a eld. Prezo: 2.40 € (UEA). http://www.hejme.com.pl de anonima
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Ŝapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano.

Fonto: Spegulo 2/2010
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)

Ĉi tiu modesta, senbrila broŝureto kun la ridinda surkovrila bildo enhavas humure treege fortajn tekstojn verkitajn de antaǔmilita esperantista pioniro, kies nomo estas ĝenerale konata, sed kies personeco iom forgesata. En artikoleto de E. Wiesenfeld almenaǔ la Enciklopedio de Esperanto de 1933 menciis lin kiel „unu el la plej humurstilaj esperantistoj“, pritakso malofte atribuita al Esperanto-verkisto. Kiu estis Jakobo Ŝapiro ? Kiam en 1911 li estis 14-jara, li decidis lerni Esperanton, kunlabori kun Pola Esperanto-Societo kaj post la unua mondmilito organizi la Esperanto-movadon en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof.
Fakte, la „babiladoj“ de la bonhumora Zamenhofano, verkitaj en 1913-14 (kiam Ŝapiro loĝis en Lodzo) kaj aperintaj en du eldonoj en 1922 kaj 1924, ne estas banalaj babilaĵoj de iu simpla esperantisto, kiu provas iom verki en la internacia lingvo, sed ili signifas multe pli: Sur malmultaj paĝoj ili reprezentas esence la trafan kaj kritikan psikogramon, kiun kuraĝa esperantisto aǔdacis entrepreni pri la averaĝa samideaneca Esperanto-movado, pli precize pri la vivo de la loka societo, en kiu oni unuflanke iom rivalas pro ŝajne gravaj oficoj, aliflanke pasive ĉeestas kiel simpla membro. Uzante la pseǔdonomon Joŝo, en la antaǔparolo Ŝapiro avertis, ke „la atenta leganto trovos ĉi tie la tipojn el sia societo, bone konatajn al li“ – ekzemple en la peco Grava okazintaĵo, kie aperas s-ro Neskribemski, kiun Ŝapiro nomis „tradukanta samideano“, aǔ s-ro Oratoremulov, kiu restis silentema en la loka societo, aǔ f-ino Ridemoviĉ, kiu sidis en la societo malgaja, aǔ s-ro Reformemski, kiu transiris al la eklezio de pastro Schneeberger, aǔ s-ro Fervorulov, kiu ĉesis viziti la societon, aǔ s-ro Poeziaĵov, kiu skribis amversaĵojn. Eĉ la iom stranga sviso René de Saussure estas menciita, kio signifas ke lia daǔra inventado de novaj lingvoreformprojektoj okupis la menson de la samtempanoj kaj eĉ atingis la atenton de bjalistokanoj. En Terura sonĝo Ŝapiro havis la koŝmaron, ke li ĉeestas solenan jarkunvenon de la Esperanto-Societo, al kiu li ne estis oficiale invitita. La kunveno disvolviĝis en bizara etoso: S-ro Kritikoviĉ estis elektita kiel estrarano, s-ro Flirtemulov same, s-ro Skandalulov kiel kandidato por estrarano, ktp. Sed la elektorezulto kontentigis neniun: s-ro Skandalulov ofendiĝis, ĉar oni elektis lin nur kiel kandidaton, sed ne kiel estraranon, malgraǔ tio ke li jam konas iom la gramatikon kaj do povas esti plenrajte elektita kiel estrarano. Aliflanke s-roj Flirtemulov kaj Kritikoviĉ protestis, ĉar ili ne estis elektitaj kiel prezidanto. „Plendis ankoraǔ multaj aliaj, kontenta estis neniu, krom la prezidanto kaj vicprezidanto kaj ankoraǔ kelkaj paroj, ĝoje pepintaj en anguloj.“ En la rakonto Nia societo la anoj fanfaronas, ke ili posedas „du propagandajn foliojn, unu leterkeston, unu ŝrankon, unu verdan stelon kun Zamenhof, du ferajn kaj kelkajn Esperantajn ŝlosilojn, kelkdek stampilojn, kelkajn anonimajn plendleterojn, unu redaktoron, unu delegiton, unu korespondanton, unu tradukanton, unu filozofon, unu oratoron, multajn kritikantojn, unu poeton, unu deklamiston kaj unu rublon da malprofito de ĉiu literatura vespero.“ En la sekva peco Se mi fariĝus idisto la aǔtoro rakontas, ke kiel esperantisto li sendis siajn tradukojn al la redakcioj de Esperanto-revuoj, sed ricevadis ilin retroen kun la klarigo de la redaktoroj, ke pro kelkaj kaǔzoj la „ŝatata manuskripto“ ne povas esti presita. Nu, seniluziigita kiel homo, kiu volis fariĝi glora esperantisto, li fariĝis idisto kaj daǔrigis revi, ke fine li povos fariĝi glora homo en Idujo (sic). La epizodo en la peco La Vojo similas al la spertoj faritaj de la eldonisto kaj redakcianoj de ‚Spegulo’: „La apero de numero 1 de nia Vojo certe kaǔzos en nia Esperanta mondo grandan impreson. (…) Jen, en niaj gravaj gazetoj kiel ekzemple ‚Esperanto’, aperos denove artikoloj ‚Tro da gazetoj!’ – Ĉiu nova gazeto malutilos al la malnovaj! Anstataǔ 200 gazetoj kun 8 paĝoj kaj 20 abonantoj ni preferus havi 20 gazetojn kun 80 paĝoj kaj 200 abonantojn! (…) La timemaj esperantistoj, obeemaj al siaj estroj kaj spiritaj gvidantoj, kompreneble sekvos ĉi tiun konsilon kaj nia Vojo ne povos esti ekspedata en la vojon, ĉar ni ne havos monan subtenon. Sed malgraǔ ĉi tiuj obstinaj baroj ni kuraĝe iras antaǔen.“ Ktp. La tekstopecoj de Ŝapiro estas tiom amuzaj, tiel ke ili povus formi la bazon por esperantista komedio.
La biogramo pri la vivo de Jakobo Ŝapiro (1897-1941), skize verkita de Tomasz Chmielik, prezentas la tutan vivotragedion de tiu bonhumora – kaj sendube bonintenca – zamenhofano, kies ĉefa merito estas, ke li savis la Esperanto-movadon en la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof. Sprita intelektulo, inteligenta ĵurnalisto-verkisto kaj aktiva socia aganto, ankaǔ li, Ŝapiro, estis kondamnita de la terura sorto al la tragika pereo dum la dua mondmilito, ĉar li estis judo. Kun la konsekvenco ke tiom elstaraj kaj ŝatindaj homoj kiel Ŝapiro simple mankis post la fino de la milito – al Bjalistoko, al la Esperanto-movado, al Pollando, al la mondo, kiam ili estis bezonataj por rekonstrui la socion kaj movadon.
Aldone al la libreto oni trovas traduk-specimenon el la memuara libro ‚Mia stelo’ de Felicja Raszkin-Nowak, kiu estas la nevino de Jakobo Ŝapiro. Tomasz Chmielik ricevis de la aǔtorino la permeson esperantigi ŝian tutan aǔtobiografion, kiu estas konsiderebla kiel valora kontribuo al la holokaǔsta memorliteraturo.
Ĉi tiu freŝa reeldono de la libreto ‚Babiladoj de bonhumora Zamenhofano’ mem estis prezentita la 12an de julio 2009 en Bjalistoko okaze de la inaǔguro de tabulo honore al Jakobo Ŝapiro; ĝi rapide elĉerpiĝis, tiel ke represo necesis; krome ĝi troviĝis sur la furorlisto de la UEA-libroservo de la bjalistoka Universala Kongreso en 2009.


 

Opinioj pri Babiladoj de bonhumora Zamenhofano

Ilja (2017-07-09):
Amuzaj rakontetoj, kiuj estas aktualaj nun! Liginda libreto por homoj, kiuj ŝatas la movadon kaj ŝercoj pri ĝi.


Via opinio pri Babiladoj de bonhumora Zamenhofano