Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Leciono, La
Titolo Leciono, La
 
Aŭtoro Eugène Ionesco 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroThaumiers, 2010(?) 
EldonintoLa KancerKliniko 
KlarigojUnuakta komika dramo, al kiu ne mankas la tradicia "absurdo" de la aŭtoro.
Tradukisto, lingvoA. LeQuint, Ĵ. Le Puil / El la franca
Formato 38 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ionel Oneţ

Absurdo, komiko kaj tragiko (pseŭdorecenzo)

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

N
ovembro 2009. Slatina, Rumanio: „La tagoj Eugen Ionescu”. Inter la programeroj: Ĵaŭde, la 26-an de novembro, en la Distrikta Muzeo Olt, La kalva kantistino en Esperanto. Marto 2010. Sama urbo. Sama loko. Kadre de la Internacia Tago de la Teatro: fragmentoj el La kalva kantistino en Esperanto. Du prezentoj de (fragmentoj de) la plej fama kaj plej ludata teatraĵo de la franca verkisto. Ambaŭ luditaj en lia naskiĝurbeto, perdita en la sudrumania ebenaĵo. Fakte, tiu urbeto zumis la pasintan novembron: tie oni festis grandpompe la centan datrevenon de, eble, ĝia plej fama ido, la franca, iam rumana verkisto Eugène Ionesco (rumane Eugen Ionescu). Sed ne nur la rumanaj esperantistoj festis la patron de la teatro de l’ absurdo, sed ankaŭ esperantistoj en lia adopta lando. En la unua ĉi-jara kajero de La KancerKliniko (LKK) aperis mallonga, avangarda (kaj iom absurda) teksto verkita en la rumana de Ionescu (antaŭ ol li iĝis Ionesco) kaj preskaŭ samtempe la moŝtulo de LKK, Ĵak Le Puil, kaj lia edzino, Armela LeQuint, liveris al la publiko la duan teatraĵon de Ionesco tradukitan en Esperanton, La leciono.
Oni konsideras La cantatrice chauve (La kalva kantistino) la unua teatraĵo de Ionesco kaj tio estas vera… certagrade. Jes ja, La kalva kantistino estas lia unua teatraĵo verkita en la franca, sed fakte ĝi estas lia dua teatraĵo. Ĝi estas posteulo de teatraĵo kiun li verkis rumanlingve, kaj kiu titoliĝas Englezeşte fără profesor (La angla sen instruisto), titolo eble pli taŭga se enkalkuli la enhavon de la peco. La kalva kantistino estis la unua teatraĵo de Ionesco tradukita en Esperanton. La dua estas La leçon (La leciono). Ĝin la aŭtoro subtitolis, ne senkiale, „drame comique“ (komika dramo). Ĝia premiero okazis la 20-an de februaro 1951 ĉe Théâtre de Poche en Parizo. Venontjare, do, ĝi festos sian 60-jariĝon. Ĉu tiam ĝi havu sian E-lingvan premieron?
La ĉi-supra demando ne estas retorika – La leciono de Ionesco estas facile surscenigebla: necesas nur tri geaktoroj kaj modesta dekoro. La lingvaĵo ne estas komplika kaj ankaŭ la geaktoroj ne nepre estu profesiaj – ili nur devas imiti la vivon kun ĝiaj absurdaĵoj. Fakte, ili eĉ ne devas imiti, ili nur ludu, samkiel ĉiutage ni ludas nian vivon, plenan de la absurdo, komiko kaj tragiko, kiujn ni retrovas en La leciono de Ionesco (en neniaj rilatoj kun Unesko).
La ĝuinda (kvankam ne tute senriproĉa) traduko de LeQuint-Le Puil aperis en modestaj vestoj, kiel ĝenerale la eldonaĵoj de LKK. Sed tiu modesteco ne estas, ne rajtas esti kialo por maltrafi la plezuron kiun povas estigi la legado de rakonto pri maljuna instruisto, kiu repetitoras junan knabinon kies gepatroj deziras ke ŝi „trapasu la totalan doktorecon“. La abisma diferenco inter la „erudicia instruisto“ kaj la „malbona lernantino“ kreskigas la koleron de la repetitoro ĝis tiu grado, ke fine li murdas ŝin. Tio kvazaŭ por pravigi la dirojn de la servistino: „aritmetiko kondukas al filologio, kaj filologio kondukas al morto“. Kaj la teatraĵo de Ionesco, malgraŭ sia tragika fino, kondukas al ridado. Ĉu ridegado aŭ ridetado? Legu kaj vi vidos.

1) Traduko farita de George Lagrange kaj publikigita de TESPA en 1978.

 

Via opinio pri Leciono, La