Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Avo Paŭlo / Opa Pablo / Grandpa Paul / Dziadek Paweł
Titolo Avo Paŭlo / Opa Pablo / Grandpa Paul / Dziadek Paweł
 
Aŭtoro Margrit Vollertsen-Diewerge 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroErlangen, 2010 
EldonintoMargrit Vollertsen-Diewerge 
KlarigojKortuŝa rakonto pri la rilato inter nepo kaj malsana avo.
KontribuantojIlustrita de lernejanoj en Erlangen kaj Białystok 
Tradukisto, lingvoSabine kaj Pit Hauge / En Esperanton
ISBN/ISSN3925978828 
Formato 29 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kolorilus. Kvarlingva (germana, Esperanto, angla, pola) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Luiza Carol

La lingvo de bonkoreco kaj amikeco

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Tiu ĉi infanlibro aperis kadre de laŭdinda edukprogramo pri internacia kunlaboro de lernejoj. Pli ol dek libroj jam publikiĝis danke al tiu ĉi edukprogramo, kaj ĉiu el ili prezentas paralelajn tekstojn en tri aŭ kvar lingvoj.
Avo Paŭlo estas originale verkita en la germana de Margrit Vollertsen-Diewerge, la sama aŭtorino kiu en 2009 publikigis la infanlibron Tri nigraj ŝipoj (vidu recenzon en Esperanto, februaro 2011) kadre de la sama edukprogramo (kaj ankaŭ tiuokaze Esperanto estis unu el la lingvoj, kiujn oni elektis por prezentado). La Esperanta traduko, tre flua kaj agrabla, estas farita de Sabine Hauge (la sama tradukinto kiu esperantigis la libron Tri nigraj ŝipoj) kune kun Pit Hauge. La pola traduko ŝuldiĝas al la elstara tradukisto Tomasz Chmielik (kiu i.a. esperantigis la infanlibron Reĝo Maĉjo la Unua de Janusz Korczak – grava evento por la evoluo de la porinfana literaturo en Esperanto). La anglan tradukon prizorgis teamo de naŭ gimnazianoj en la urbo Erlangen.
La kvina lingvo en kiu aperas la rakonto, estas la universala lingvo de desegnado: la ilustraĵoj, faritaj de 14 infanoj vizitantaj lernejojn en la germana urbo Erlangen kaj la pola urbo Bjalistoko.
La rakonto ŝajnis al mi kortuŝa kaj edukvalora. Malsimile al la rakonto Tri nigraj ŝipoj, ĉi-foje ne temas pri fabelo sed pri realisma vivosperto. Ĝi estas tiom realisma, ke oni eĉ povas miri pri tio, ke la aŭtorino kuraĝis prezenti tian vivaspekton al infanoj. Ofte, en infanlibroj oni preferas eviti malĝojigajn eventojn, sed Avo Paŭlo estas rakonto pri grava malsano, kiu definitive aliformis la aspekton kaj la tutan vivon de la maljuna Paŭlo. Parte paralizita kaj devigata sidi en rulseĝo, Paŭlo ricevas la viziton de sia nepo Marko, kiu komence tute ne kapablas rekoni lin. Sed iom post iom, Marko komprenas, ke lia avo bezonas helpon samkiel eta infano. Kaj la nepo spontane faras la plej simplajn gestojn de amo: li helpas sian avon trinki kaj manĝi, li promesas alporti al li fungojn el la arbaro kaj promenigi lin per la rulseĝo ne nur dum la tago, sed ankaŭ dum la nokto (ĉar ĝis antaŭ nelonge, la maljunulo kutimis montri al li stelojn per sia teleskopo). En neniu lingvo diras Marko "avo, mi amas vin", sed la klara lingvo de liaj gestoj estas tiom esprimiva, ke la maljunulo jam fariĝas malpli malfeliĉa. Tiu ĉi libro, kiu povas helpi al la instruado pri diversaj lingvoj, fakte prezentas precipe la lingvon de bonkoreco – la sesan lingvon en la libro kaj la plej gravan. Fakte, la tuta edukprogramo pri internacia kunlaboro inter lernejoj ŝajnas eduki unuavice pri la lingvo de bonkoreco kaj amikeco trans la aĝ- kaj landlimoj.
Mi aparte aprezis la ilustraĵon, kiu troviĝas sur la kovrilo: ĝi prezentas la avon kaj la nepon promenantaj kune sur la Lakta Vojo, kiu ŝajnas veni el nenie kaj iri nenien. La nepo fingromontras la teron, dum ambaŭflanke de la Lakta Vojo ŝvebas en la kosmo kelkaj fungoj, teleskopo kaj cikoniforma kajto… Jen fantazia pentraĵo, bonege kongruanta kun la realisma teksto, aldonanta al ĝi apartan nuancon de poemeco.
Dankon al ĉiuj plenkreskuloj kaj infanoj, kiuj kunlaboris por krei tiun ĉi belan libron.

 

Via opinio pri Avo Paŭlo / Opa Pablo / Grandpa Paul / Dziadek Paweł