Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Brassens plu
Titolo Brassens plu
 
KategorioKD-oj
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDonneville, 2011 
EldonintoVinilkosmo 
Klarigoj13 kanzonoj de fama franca poeto-kantisto.
KontribuantojKantas Jacques Yvart 
Tradukisto, lingvoPiron, Redulez, Lagrange, Bernard, Haveman, Legeay k.a / El la franca
Karakterizoj 41min. Kun tekstobroŝuro 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Miko Sloper

Bonvena plu

Fonto: Revuo Esperanto, marto 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Brassens plu. Jacques Yvart. Donneville: Vinilkosmo, 2011. 41min. Kun tekstobroŝuro. KD. 
€ 18,00
Antaŭ pli ol jardeko (1998) Jacques Yvart eldonis albumon de ses esperantigitaj kantoj de la fama franca kanzonisto Georges Brassens. Tiu ĉi nova KD proponas tre raran eblaĵon: la aŭskultanto povas aŭdi la samajn kantojn rekantitajn per la sama profunde basa voĉo post dek tri jaroj da maturiĝo.
En 1998 Yvart ja bone kantis la koncernajn pecojn, sed ĉi-foje li karesas ĉiun silabon. Temas pri pli ol arto matura, temas pri rikolto de pli ol jardeko da amrilato – memevidente Yvart amas tiujn ĉi kantojn.
Kiam mi unuafoje aŭdis la antaŭan albumon, mia unusola plendo estis ke ĝi tro mallongas: nur ses pecoj! Ĉi-foje Yvart pli ol duobligis la enhavon, aldonante sep kantojn kiuj ne aperis en la albumo de ’98. La lasta kanto, Milito, neniam aperis surdiske eĉ en la franca! Kaj alia aldonaĵo estas karaokeaj versioj de ĉiuj 13 kantoj, per kiuj oni povas mem kanti tiujn tre ĉarmajn, kortuŝajn kanzonojn.
La teknika aspekto de la unua albumo estis ja profesia, sed tiu ĉi versio estas eĉ pli klara. La voĉo de Yvart fojfoje montras sian aĝon, sed tio estas neevitebla parto de maljuniĝo: vinoj, vizaĝoj kaj voĉoj maturiĝas kaj montras pli kaj pli da personeco. Mi supozas ke tiu kiu aŭskultos tiujn ĉi kantojn, volos aŭskulti kaj la antaŭajn versiojn de Yvart kaj la originalajn versiojn francajn de Brassens mem por malkovri kelkajn novajn nivelojn de riĉeco.

 

Via opinio pri Brassens plu