Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Legaĵoj VI
Titolo Legaĵoj VI
 
KategorioLegolibroj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMladá Boleslav, 2019 
EldonintoLa kompilinto 
KlarigojProzaĵetoj kaj eseetoj.
KontribuantojKolektis Jindřiška Drahotová 
Formato 100 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Legaĵoj VI" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Legaĵoj amuzaj kaj klerigaj - Zamenhofa afero pluvivas

Fonto: “Starto”, 4/2021, p.121
Aldonita de Valentin Melnikov (2022-03-30)

Esperanton lernas homoj scivolemaj, kun larĝa mens-horizonto. Por reteni komencantojn en Esperanto-komunumo necesas ilin interesigi kaj konstante klerigi. Esperanto estu nemalhavebla kanalo por konatiĝi kun valoraĵoj de monda kulturo, por ekscii – en oportuna formo – novaĵojn de scienco, gravajn informojn plej diversspecajn, kaj ankaŭ – por simple amuziĝi. Tion bone komprenis jam Zamenhof mem. En “Fundamenta Krestomatio” (1903) troviĝas ne nur beletraĵoj originalaj kaj tradukitaj, fabeloj kaj legendoj de diversaj popoloj, filozofiaĵoj, sed ankaŭ facilaj sciencpopularaj artikoloj, kaj – simplaj anekdotoj. La Fundamenta Krestomatio estis multfoje reeldonita kaj restas valora – tamen, nun tiu valoro estas ĉefe historia.

Dum cent jaroj okazis multegaj eventoj, la monda kulturo grave pliriĉiĝis, sciencoj kolose progresis. Bezonatas novaj krestomatioj, kaj certe ne eblas enmeti ĉion indan en unu volumon.

Pri tio modele zorgas ĉeĥa E-aktivulino Jindřiška Drahotová. En 2003-2016 ŝi kompilis kaj eldonis 12 kajerojn de “Legolibretoj”. Post 2016 la serion daŭrigas “Legaĵoj”: ĝis nun aperis naŭ 100-paĝaj volumetoj.

S-ino Drahotová trovas interesajn materialojn en diversaj E-revuoj, tradukas elektitajn artikolojn el ĉeĥa gazetaro, multe verkas mem; en preskaŭ ĉiu volumeto troveblas ankaŭ verkoj (fragmente, se la verko longas) de niaj elstaraj literaturistoj: Kálmán Kalocsay, Tibor Sekelj, Sten Johansson, István Nemere k.a. Ĉio legeblas facile, la pecoj malofte superas unu paĝon. La enhavo tre varias. Ekzemple, en la 9-a volumo de “Legaĵoj” oni trovas “Dek konsilojn por sukcesi kaj atingi viajn celojn”; prezenton de mezepoka filozofo R. Bacon kun citaĵoj el liaj verkoj; konsilojn kiel eviti demencon kaj kiel trakti demenculojn; mallongajn rakontojn – realajn kaj elpensitajn por ŝerci; priskribojn de vidindaĵoj diverslandaj... kaj multon alian.

Estas vere tre plaĉaj kaj utilaj libretoj. Sola bedaŭrindaĵo estas ĝenaj preseraroj – iam eĉ en la nomoj de aŭtoroj. Ja, ĝuste en libroj por komencantoj oni devas esti aparte atenta kaj zorgema pri ĝusta ortografio.

 

Via opinio pri Legaĵoj VI