Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bunsun kaj Aiko
Titolo Bunsun kaj Aiko
Rememore al mia unua amo
 
Aŭtoro Cho Sung Ho 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeoul, 2020 
EldonintoKEA 
KlarigojTrista rakonto bazita sur la spertoj de la aŭtoro. Flua stilo.
ISBN/ISSN9788987281568 
Formato 96 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Refoje pri amo... de Valentin Melnikov
Amo, eterna neceso de Carlo Minnaja
Bunsun kaj Aiko de Paulo Sergio Viana
Aldonu

  ekz.


Recenzo de CHUN Kyungsook

Bunsun kaj Aiko

Fonto: La Lanterno Azia (2020. 7/8)
Aldonita de CHO Myungja (2020-12-25)


Bunsun kaj Aiko


『Bunsun kaj Aiko』estas novelo originale verkita en Esperanto. Ĝi estas aŭtobiografia amrakonto de d­ro CHO Sung Ho, kiu havis profundan amon kaj altan lertecon pri Esperanto de la aĝo de 10­aj jaroj kaj aldonis sian literaturan sentemecon en la verkon. La amo kaj renkontiĝo de homoj ŝajnas ofte hazardaj aferoj. Tamen, kiel okaze de la aŭtoro, kiam la hazardo regas la tutan vivon, oni plu pensas, ĉu ĝi estas vere hazarde okazinta.
La situacio de la 1970­aj jaroj estis multe malsama ol nun. Tiutempe, vojaĝo al alilando estis malfacila por ordinaraj homoj. La nacia sento inter Japanio kaj Koreio ankaŭ estis multe malsama ol la nuna situacio. Do, la amo de la du geamantoj inter Japanio kaj Koreio certe ne estis glata. Bunsun(Aiko), supermezlernantino, kiu estis koreo rezidanta en Japanio, vizitis Seulon por pli detale scii sian patrolandon dum somera ferio. Tiam, Bunsun kaj la aŭtoro unuafoje renkontiĝis, kaj la dua renkontiĝo okazis post kelkaj jaroj en Seulo. Tiuj estis ja ĉiuj renkontiĝoj, kiujn ili havis. Post kiam ŝi reiris al Japanio, ili per leteroj konfirmis sian amon inter si. Tamen la gepatroj de Bunsun kontraŭis kaj iliaj vivoj domaĝe maltrafis unu de la alia.
Eĉ post longa tempo la aŭtoro ne povis forgesi ŝin kaj iris al Japanio por serĉi ŝin. Tamen bedaŭrinde tie li nur aŭdis ŝian tragedian novaĵon. Sed la aŭtoro ankoraŭ tenas en sia brusto la memoron de amo kun ŝi.
La verko liveras al legantoj la etoson de lirikaj sentoj de『La Steloj』de Alphonse Daudet kaj samtempe tiun de angoroj de Werther. Ĉu troviĝas la tempo, kiam Bunsun kaj la aŭtoro ne ekzistis reciproke en sia vivo? La aŭtoro esprimis sen retorikaĵoj aŭ sen malŝparo de sento sian doloron de korŝiritaj amo kaj disiĝo, kiuj daŭris nur per korespondado sen renkontiĝo. Tio pli profunde pikas la koron de legantoj, kiel la pura amo inter knabo kaj knabino de『Ekpluvego』de HŬANG Sunŭon, kiun la aŭtoro jam tradukis en Esperanton. ♧

 

Via opinio pri Bunsun kaj Aiko