Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sur bluaj planedoj
Titolo Sur bluaj planedoj
Sciencfikciaj noveloj
 
Aŭtoro Laure Patas d'Illiers 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2021 
EldonintoEspéranto France 
Klarigoj22 rakontoj, kiuj celas plezurigi.
ISBN/ISSN9782957896103 
Formato 163 paĝoj, 21 cm 
RecenzojOriginalaj temoj de sciencfikcio de Sten Johansson
Rava potenco de imagemo de Paulo S. Viana
Rimarkinda veturado al bluaj planedoj de Julian Modest
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Sur bluaj planedoj" ne estas havebla!


Recenzo de Paŭl Peeraerts

Freŝa frandaĵo

Fonto: MONATO 2022/01
Aldonita de Laure Patas d\'Illiers (2022-02-25)

Laure Patas d’Illiers estas konata al la legantoj de MONATO. Jam ses noveloj ŝiaj aperis en ĝia literatura rubriko inter 2015 kaj 2020. Sed ankaŭ aliaj revuoj aperigis novelojn de tiu ĉi pariza aŭtorino, kiel Beletra Almanako kaj La Ondo de Esperanto. Krome, ŝi plurfoje estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. La lastan septembron, la asocio Espéranto France eldonis ŝian novan verkon Sur bluaj planedoj kun 22 sciencfikciaj noveloj.
Pleje frapis min la diverseco de la unuopaj eroj. Tute ne temas pri regurdado de konataj temoj. Ĉiu novelo havas sian apartan spicon. Jen humura neatendita fino, jen timiga bildo pri horloĝoj, kiuj bezonas ne elektron sed sangon, jen filozofiaj problemoj (kio okazus pri vi, se vi povus vojaĝi en la pasintecon, kaj tie murdus vian avinon?).
Pluraj iamaj sciencfikciaj verkoj poste, ĉu tute ĉu parte, realiĝis; ni pensu nur pri iuj romanoj de Jules Verne. Ĉu ankaŭ tiuj de Laure Patas d'Illiers? Nu, almenaŭ unu jam ne plu estas sciencfikcio. Relegu la artikolon Virtuala modelino de Cho Sung Ho (MONATO 2021/11, p.19), kaj vi konstatos, ke la novelo „Mila” jam realiĝis. Aliaj, en kiu AI (artefarita intelekto, simila al la „Granda frato” de George Orwell) vidas kaj diktas ĉion, espereble neniam efektiviĝos!
La lingvaĵo estas flua kaj moderna. Kompreneble necesas jen kaj jen aktualaj terminoj kiel „droneo”, „klono” kaj „kodrompi”, sed neniam oni sentas bezonon flankenmeti la libron por malfermi vortaron. Tiu flua lingvaĵo estas garnita per interesaj trovaĵoj kiel „ŝi volus esti sola por plori riverojn da larmoj” kaj per pironeskaj esprimoj kiel „Ĉu vi murdas mojose?”.
La verko ne estos havebla de niaj kutimaj librovendejoj. Klasikrimede presita libro vojaĝas minimume tri fojojn: de la presejo al la eldonejo, de la eldonejo al la libroservo kaj de la libroservo al la kliento. La aŭtorino elektis ekologian procezon, kiu evitas tramondajn sendojn, kiuj kostas ne nur monon, sed krome damaĝas la naturon. Se vi deziras presitan libron, tio eblas, sed vi ricevos ĝin rekte de la presejo.
Eblas ricevi la verkon ankaŭ en la bita formo ePub. Tiel ĝi rekte iras de la eldonejo al via komputilo, poŝtelefono aŭ librolegilo. Pli ekologie apenaŭ estas imageble. Ĉe mi ĝi alvenis en la poŝtkesto de mia iPhone. Mi tuŝetis la aldonaĵon, kaj sekundon poste paĝo 1 aperis en la librolegilo de mia poŝtelefono: esperante kaj elegante!
Vojaĝu ankaŭ vi al la bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers. Vi ne bedaŭros!

 

Via opinio pri Sur bluaj planedoj