Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogokategorioj › subkategorio: romanoj

Estas trovitaj 518 titoloj

Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, en subkategorio romanoj

Nova serĉo:

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo

2048. Karmen kaj Peter
il de di
Klarigo: Originala, iom eksperimenta, romano, en kiu lingvoj ludas certan rolon

7000 tagoj en Siberio
Karlo Ŝtajner
Klarigo: Aŭtobiografio de komunisto, ekzilita al siberiaj koncentrejoj

Abismoj
Jean Forge
Klarigo: Amromano kun frapante klara stilo kaj populare profunda psikologio

Adiaŭ, Kuzko!
Oldřich Kníchal
Klarigo: Romano pri la aventura vivo de argentinano, spegulanta sudamerikan socion

Adolesko
Blazio Vaha
Klarigo: Romano aŭtobiografieca, psikologiema

Aelita
aŭ La Marso formortanta
A.N. Tolstoj
Klarigo: Fantasta romano pri vojaĝo al Marso

Afero, al kiu vi servas, La
Jurij German
Klarigo: La unua volumo el trilogio ege populara en Sovetio

Akbar
Orienta romano
P.A.S. van Limburg Brouwer
Klarigo: Romano pri hinda imperiestro

Akvariinfanoj, La
Willem A. Verloren van Themaat
Klarigo: Romano traktanta vivtenan abortigon en la proksima estonto

Alia pasinteco, La
Rico Bulthuis
Klarigo: Psikologia romano de la nederlanda filmverkisto

Alienisto, La
Machado de Assis
Klarigo: Romaneto pri frenezulejo en brazila urbeto

Aliulo, La
Serĝo Elgo
Klarigo: La sesa krimromano de la franca aŭtoro. Atentokapta intrigo, fajna priskribo de la rolantoj, socio-filozofiaj diskutoj

Alkemiisto, La
Paulo Coelho
Klarigo: Unu el la plej famaj verkoj de la aŭtoro. Surprizoplena aventuro tra la araba mondo

Alkemiisto, La
Paulo Coelho
Klarigo: Unu el la plej famaj verkoj de la aŭtoro. Surprizoplena aventuro tra la araba mondo. Numero 7 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro"

Alta akvo, La
István Nemere
Klarigo: Romano pri la timo

Amara pano
József Darvas
Klarigo: Romano pri malriĉaj kamparanoj

Amiko el la junaĝo de Maigret
Georges Simenon
Klarigo: La tria E-lingva volumo pri la fama komisaro Maigret

Amo inter ruinoj
Trevor Steele
Klarigo: Ĉu membiografia romano pri aŭstraliano serĉanta amon per Esperanto en la disfalanta Sovetunio?

Amo kaj malamo
Julian Modest
Klarigo: Nova krimromano el la plumo de nia verkema bulgara aŭtoro. Agrabla legaĵo en la jam konata stilo

Amo kaj morto en Balio
Vicki Baum
Klarigo: Sociologie fascina romano pri la tradicia vivo sur la indonezia insulo Balio

Amo-rado, La
Bobbie Wilmina
Klarigo: Erotika rakonto de la transiro de juna virino el primitiva infanaĝo kun fruaj gravediĝoj en kosmopolitan mondon, kies aliro estas helpata de Esperanto

Amuza legado pri Til' Strigospegul'
Hermano Boto
Klarigo: Fama mezepoka verko pri aventuroj de vagabondo

Animo drivas
Masayuki Kuroda
Klarigo: Pri travivaĵoj de junulo en la duondemokratia Japanio de la 30aj jaroj

Anne Frank ne estas de hieraŭ
Mies Bouhuys
Klarigo: Rakonto pri la juda knabino, kies taglibro fariĝis fama atestaĵo kontraŭ la naziismo

Antaŭprintempo
Stefan Żeromski
Klarigo: La triparta romano kovras periodon de rekonstruo de Pollando, ekde la unua mondmilito ĝis 1924

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen
Trevor Steele
Klarigo: Romano pri la spertoj de juna anglo en Germanio de la 60-aj jaroj

Arbo de la sciado, La
Pío Baroja
Klarigo: Filozofia romano pri la sopiro al homa perfektiĝo: amara, melankolia, sed trankvila

Ardes
B. Tornado (ps. de Boris Tokarev)
Klarigo: Scienc-fikcia, soci-kritika romano pri vojaĝo al la lando de la Flamoj

Armeoj de Paluzie, La
Manuel de Seabra
Klarigo: Aŭtobiografie inspirita romano pri familio en Barcelono

Arne, la ĉefido
Rakonto el la vikinga epoko
Leif Nordenstorm
Klarigo: "Ĉarma rakonto pri la ĉiutaga vivo en vikinga vilaĝo en la 9-a jarcento" (Ĵ. Amis)

Aspiroj
Kroniko de neanoncita murdo
Lode Van de Velde
Klarigo: Originala krimromano, pli psikologia ol detektiva

Auli
Rakonto pri knabeto
Hendrik Adamson
Klarigo: Romano pri malriĉa kampara medio

Aventuroj de Jonatano Gullible, La
Libermerkata Odiseado
Ken Schoolland
Klarigo: Vizito en [imagita] freneza lando, kie la registaro faras unu absurdaĵon post la alia; pika satiro al la hodiaŭaj (ĉiamaj?) registaroj

Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
Jaroslav Hašek
Klarigo: "Tiu ĉi silentema, modesta ĉifonulo vere estas tiu malnova, heroa, kuraĝa kaj brava soldato Ŝvejk, kiu en la iama Aŭstri-Hungario estis en la buŝo de ĉiuj civitanoj de la reĝlando Bohemio kaj kies gloro ne estingiĝos eĉ en la respubliko"

Averto pri murdo
Julian Modest
Klarigo: En epoko en kiu malaperi senspure ŝajnas esti modo, ne mirinde ke ankaŭ niaj aŭtoroj inspiriĝas el tiu fenomeno kaj verkas streĉajn kaj allogajn romanojn

Aŭtoportreto kun virino, La
Pola Biblioteko, volumo 176
Andrzej Szczypiorski
Klarigo:

Aŭtuno en la printempo
Ba Jin
Klarigo: Pri malfeliĉa amo, laŭ inspiro de "Printempo en la aŭtuno" de Baghy

Baci non chiesti
Lina Gabrielli
Klarigo: Aŭtobiografie inspirita, sentoplena romano, kun fono de Universala Kongreso

Bagasejo, La
José Américo de Almeida
Klarigo: Grava romano pri la nordoriento de Brazilo

Bakonja frat-brne
Simo Matavulj
Klarigo: Realisma romano inspirita de la vivo de la aŭtoro kiel monaĥeja lernanto

Baptofilino, La
Jon Mirande
Klarigo: Amromaneto pri 30-jara viro kaj 11-jarulino, kies apero eblis nur dekon da jaroj post la finverko

Batalo de l' vivo, La
Charles Dickens
Klarigo: Pionira E-traduko

Besto de Vakareso, La
Joseph d'Arbaud
Klarigo: Taglibreca rakonto de mezepoka taŭro-gardisto provenca

Besto-farmo, La
George Orwell
Klarigo: Politika fablo pri revolucio kaj ties sekvoj

Blanka kolombino de Kordovo, La
Dina Rubina
Klarigo: Zaĥar Kordovin, rusa judo elmigrinta en Israelon, majstra falsanto de pentraĵoj, intencas venĝi la morton de sia plej bona amiko, kiun murdis la mafio

Blanko sur nigro
Rubén Gallego
Klarigo: Infano naskita kun handikapo estas kaŝita en diversaj infanejoj, en la lastaj jardekoj de Sovetunio

Blinda birdo, La
István Nemere
Klarigo: Romano pri lando, kie regas ŝtata subpremo kaj maljusto

Bodil kaj la bando
Eva Hemmer Hansen
Klarigo: Junulara romaneto

Burgo kondamnita, La
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: En la Urbo okazas Eksperimento, kiun partoprenas diversepokaj kaj diverslokaj homoj, ĉiu kun sia imago pri la celo de la projekto

Buton-milito, La
Romano de mia dekdua jaro
Louis Pergaud
Klarigo: Pri batalado inter infanoj; en freŝa kaj malpruda stilo

Buŝo plena je tero
Bronimir Šćepanović
Klarigo: Streĉa psikologia romano, aperinta en 24 lingvoj

Cent jaroj da soleco
Gabriel García Márquez
Klarigo: Magirealisma romano de la Nobel-premiita aŭtoro

Cezaro
Romano
Mirko Jeluŝiĉ
Klarigo: Historia romano pri la romia imperiestro, en traduko kiu montriĝis epokfara je sia apero en 1936

Cikoni-kalifo, La
Miĥaelo Babits
Klarigo: Brile penetra bildo de disduiĝanta personeco

Ciuleandra
Liviu Rebreanu
Klarigo: Tragika psikologia romano el la fruaj jaroj de la pasinta jarcento

Comme un vol d'oiseaux sacrés
Trevor Steele
Klarigo: Franclingva traduko de "Flugi kun kakatuoj"

D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde
Robert Louis Stevenson
Klarigo: Fantazia romaneto pri perdroga apartigo de la morala kaj malmorala flankoj de unu homo

D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde
Robert Louis Stevenson
Klarigo: Fantazia romaneto pri perdroga apartigo de la morala kaj malmorala flankoj de unu homo

Danco ĉirkaŭ lokomobilo
Mats Traat
Klarigo: Pri la estona kampara vivo

Danĝeraj rilatoj
Choderlos de Laclos
Klarigo: "Perletera" romano - akra kritiko de la moroj de la franca aristokrataro en la dua duono de la 18a jarcento. Ĉefverko de la franca literaturo

Dek du seĝoj
Ilja Ilf, Evgenij Petrov
Klarigo: Ĉefverko de la humura ĝenro rusia; la ĉefroluloj serĉas valoraĵojn kaŝitajn dum la sovetia revolucio

Dek tagoj de kapitano Postnikov
Mikaelo Bronŝtejn
Klarigo: Historia romano kun Esperanta fono

Dekamerono
Unuaj tri tagoj
Giovanni Boccaccio
Klarigo: La unua triono de la fama itala mezepoka verko

Dekopo de Afke, La
N. van Hichtum
Klarigo: Romano pri patrino kaj 10 infanoj fine de la 19a jarcento en frisa vilaĝo

Demian
La historio de la junaĝo de Emil Sinkler
Herman Hesse
Klarigo: Parte membiografia romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono

Derviŝo kaj la morto, La
Meša Selimović
Klarigo: Fama romano pri la vivdilemoj de kontraŭvola ĵetito en la mezon de potenclukto en la turka imperio

Desjat' dnej kapitana Postnikova
Mihail Bronŝtejn
Klarigo: Ruslingva versio de "Dek tagoj de kapitano Postnikov"

Dezerto de la Tataroj, La
Dino Buzzati
Klarigo: Alegoria romano: En fortikaĵo oficiro senfine atendadas ke okazu io vere vivinda

Dio ne havas eklezion
Trevor Steele
Klarigo: Ĉu "ŝtala karaktero" estas vere nerompebla? Ĝis kiu grado la senskrupuleco de la grandaj korporacioj estas tolerebla nur por la bono de la riĉeguloj?

Dio, psiĉjo kaj mi
Claude Piron
Klarigo: Romano profunde ligita kun la profesio de la aŭtoro. Dialogaro inter psikoterapiisto kaj paciento kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj

Dis!
Sten Johansson
Klarigo: Duonserioza romano, iom en la spuroj de Louis Beaucaire

Doña Bárbara
Rómulo Gallegos
Klarigo: Unu el la plej famaj romanoj de la latin-amerika literaturo

Doberdo
Máté Zalka
Klarigo: Romano inspirita de milito kaj ĝiaj fi`aĵoj

Doberdo
Lovro Kuhar - Prežihov Voranc
Klarigo: "La primilita romano de la slovena popolo", inspirita de la teruraĵoj de la unua mondmilito

Doktoro Glas
Hjalmar Söderberg
Klarigo: Nekutima, "inversa" krimromano, en taglibra formo

Dom Casmurro
Machado de Assis
Klarigo: Ĉefverko de la brazila aŭtoro kaj de la brazila literaturo. Numero 6 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro"

Domo de la popolo, La
Louis Guilloux
Klarigo: Bretona ŝuisto klopodas starigi socialistan sekcion en sia urbo

Domo de Maria helpantino, La
Ivan Cankar
Klarigo: Sociale inspirita romano el la proleta Vieno de 1905

Dood aan boord, De
Deck Dorval
Klarigo: Nederlandlingva versio de "Jaĥto veturas for..."

Dormanta hejmaro
Manashi Dasgupta
Klarigo: Romano ĉirkaŭ "nakŝalismo", gerila movado de subpremataj kamparanoj

Dormantaj belulinoj, La
Yasunari Kawabata
Klarigo: Romano de japana Nobel-premiito

Dormanto vekiĝas, La
H.G. Wells
Klarigo: Kion trovos en Anglio viro dorminta dum du jarcentoj?

Du virinoj
Harry Mulisch
Klarigo: Romano pri lesba amrilato

Dua invado de marsanoj, La
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Sciencfikcia romano pri eksterteranoj neagresemaj

Dum vi estis kun ni
István Nemere
Klarigo: Streĉa detektiva romano ĉirkaŭ eŭtanazio

Durankulak
Sabira Ståhlberg
Klarigo: Romaneto "sur la limo inter realo kaj sonĝo"

Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû, La
Ariyosi Sawako
Klarigo: Kvankam la romano baziĝas sur reala persono, ĝi okupiĝas ne tiom pri lia eminenteco, kiom pri la rilatoj inter bofilino kaj bopatrino, tipaj por la japana socio komence de la 19a jc

El ombro de l' tempo
Sten Johansson
Klarigo: Originala romano kaj psikologia kaj retrospekta

En la muelejo
Eça Queirós
Klarigo: Historio pri virta sinjorino, kiu transformiĝas en adultulinon

En ombro kaj en lumo
Zilda Gama
Klarigo: Flustila romano pri la amo kaj transmorta mondo

En pli granda mondo
Francisco Cândido Xavier
Klarigo: Romano pri la transtomba vivo

Enigma trezoro, La
Romano en Esperanto por adoleskuloj
Julian Modest
Klarigo:

Enigmo de l' ar@neo, La
Abel Montagut
Klarigo: Anonima mortminaco estas la bazo de ĉi tiu "kolekto de retmesaĝoj" - romano kvazaŭ ludo de speguloj konkavaj kaj konveksaj

Erevono
Samuel Butler
Klarigo: Utopia satira romano

Erik aŭ La malgranda insektolibro
Godfried Bomans
Klarigo: Ironia fabelo de petola fantazio

Estu bona ĝismorte
Zsigmond Móricz
Klarigo: Romano kiu fontas el la seniluziiĝoj de la aŭtoro, kiu estis unu el la ĉefaj figuroj de la hungara realisma prozo

Eŭlalia
Lorjak (ps.)
Klarigo: La kvina originala romano de la aŭtoro de Neologisme, Transe, Retoj kaj Regulus

Fabelo pri la triopo
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: La plej satira, plej moka kaj plej ofenda romano de la fratoj Strugackij, kontraŭ la sovetia ŝtata sistemo

Fajra amo
Aitor Arana
Klarigo: Premiita junulara samseksam-romaneto

Fajrolumo en la fronto
Liu Bejü
Klarigo: Vigla rakonto pri la revolucia milito en 1948-49

Fajron sentas mi interne
Ulrich Matthias
Klarigo: Romaneto pri junulo serĉanta vivcelon

Fajron sentas mi interne
Ulrich Matthias
Klarigo: Romaneto pri junulo serĉanta vivcelon. Numero 3 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro"

Familio de Pascual Duarte, La
Camilo José Cela
Klarigo: Romano de Nobel-premiito, pri homaj instinktoj kaj pasioj

Familio, La
Bakin
Klarigo: Majstroverko de realismo: pri konfliktoj en "burokrat-bienula" familio en 1920-21

Faraono, La
B. Prus
Klarigo: Rakonto pri la antikva Egiptio

Fatalo
Louis Couperus
Klarigo: Vojaĝo al Skandinavio inspiris ĉi tiun romanon verkitan fine de la 19a jc

Febro
István Nemere
Klarigo: Amromano

Fermita urbo, La
István Nemere
Klarigo: Sciencfikcia romano pri subtera, mezepokeca kolonio

Fieraj koroj
Studenta romano
Eduard Jitzovský
Klarigo: Enrigardo en la studentan vivon en la Ĉeĥoslovakio de la jaroj 1930

Firmao de la kato, kiu pilkludas, La
Honoré de Balzac
Klarigo:

Flava hundo, La
Georges Simenon
Klarigo: La kvara volumo en Esperanto pri la mondfama komisaro Maigret

Floroj de l' krepusko, La
Serĝo Elgo
Klarigo: Krimromano: inspektoro Kramer enketas pri junaj teroristoj

Florville kaj Courval aŭ fataleco
Markizo de Sade
Klarigo: Pri virta heroino puŝita al pluraj krimoj

Flug des Kakadus, Der
Trevor Steele
Klarigo: Germana traduko de romano pri la invado kaj okupo de Okcidenta Aŭstralio far britaj enmigrintoj

Flugi kun kakatuoj
Trevor Steele
Klarigo: Originala romano pri la invado kaj okupo de Okcidenta Aŭstralio far britaj enmigrintoj

For la batalilojn!
Bertha von Suttner
Klarigo: Kontraŭmilita romano de Nobelpremiito pri paco

Fora ĉielarko, La
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Katastrofo metas finon al eksperimento pri transporto de materio trans iu ajn distanco

Forever Pleasure
A Utopian Novel
Theodore R. Eastman
Klarigo: Iam en la estonteco, en utopia socio ekstertera, Esperanto estos LA lingvo

Forkaptita
R.L. Stevenson
Klarigo: Aventurromano pri Skotlando en la 18a jarcento

Fotoalbumo fermiĝas, La
Trevor Steele
Klarigo: La "ferma" ĉapitro pri la historio de la familio O'Shea

Fotoalbumo, La
Romano. Unua volumo
Trevor Steele
Klarigo: Sagao de aŭstralia familio, ekde 1939 ĝis 1965

Fotoalbumo, La
Romano. Dua volumo
Trevor Steele
Klarigo: Daŭrigo de la sagao de aŭstralia familio

Fraŭlino Maitreyi
Mircea Eliade
Klarigo: Romano pri malpermesita amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino

Fremdulo, La
Albert Camus
Klarigo: Fama romano de Nobel-premiito

Frosta nokto
Bakin
Klarigo: Familia tragedio okazas en Chongqing, la "milittempa ĉefurbo" de Ĉinio

Fruaj tagoj
Kiel ni plenkreskiĝis apud filmoj kaj televido
Goran Tribuson
Klarigo: Moderna, membiografia romano, konsistanta el interligitaj fragmentoj

Fundo de l' mizero, La
Wacław Sieroszewski
Klarigo: Historia realisma romano pri la terure mizera vivo de lepruloj forĵetitaj de la socio

Gabrielo
Historio de maldika vireto
Henriëtte van Eyk
Klarigo: Delikatsenta, humura fabelo por plenkreskuloj

Gefianĉoj, La
Alessandro Manzoni
Klarigo: Historia romano - ekskurso en la kulturan kaj soci-politikan situacion en la Milana teritorio en la frua 17a jc

Generalo Kozo
A. Lopez Luna
Klarigo: Satira biografio de diktatora militisto

Glacikovrita ponto, La
Ljuben Stanev
Klarigo: Romano pri G. Dimitrov en nazia malliberejo

Grafo de Monte-Kristo, La
Alexandre Dumas
Klarigo: Konsiderata la ĉefverko de A. Dumas, ĉi tiu romanego rivelas mondon plenan de intrigoj, perfidoj, murdoj, venĝoj kaj aliaj ingrediencoj de la politika kaj socia vivo en Francio kaj ĉirkaŭaĵoj

Granda Meaulnes, La
Alain Fournier
Klarigo: Romano pri "la verda paradizo de amoj knabnaivaj"; unu el la plej famaj francaj romanoj

Grüner Engel, blaues Land
Dagmar Leupold
Klarigo: Germanlingva romano en kiu Esperanto kaj la neŭtrala Moresnet ludas gravan rolon

Hel
Sigurdur Nordal
Klarigo: Poezia prozaĵo pri Donjuano

Heliko sur deklivo
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Eble la plej abstrakteca verko de la popularaj aŭtoroj de scienc-fikciaĵoj

Heredantoj de silentado
Sabine Dittrich
Klarigo: Romano spegulanta la komplikajn rilatojn inter germanoj kaj ĉeĥoj en la periodo tuj post la dua mondmilito

Hetajro dancas
Eli Urbanová
Klarigo: "Senkliŝa, senpruda kaj sentabua" aŭtobiografia romano

Higieno de l' murdisto
Romano
Amélie Nothomb
Klarigo: Juna ĵurnalistino malkovras sekretojn intervjuante mizantropan Nobel-premiiton literaturan

Ho, tomboj de l' prapatroj
Clelia Conterno Guglielminetti
Klarigo: Fikcia romantika romano en flua stilo

Hobito, aŭ tien kaj reen, La
J.R.R. Tolkien
Klarigo: Mirfabelo de la aŭtoro de "La mastro de l' Ringoj", verkita antaŭ tiu trilogio

Homaro inter 2160-3600, La
Gerard Cool
Klarigo: Daŭrigo de la futur-fikcio pri la homaro (v. sub "La misio de Sava")

Homaro post 5040 jaro, La
Scienca fikcio
Gerard Cool
Klarigo: La lasta volumo de serio pri la estonteco de la homaro

Home en senhomeco
Militaj impresoj
Martin Stuppnig
Klarigo: Memoraĵoj el la dua mondmilito, kiam la aŭtoro - fervora esperantisto - estis devigita batali por la Tria Imperio

Homo kiu ne sukcesis trompi sin mem, La
(Materialoj por romano)
Armando Zecchin
Klarigo: Romanforma membiografio

Homoj sur la tero
Stellan Engholm
Klarigo: Premiita romano. Historio de sveda kampara familio dum tri generacioj

Horo de Bovo, La
Ivan Efremov
Klarigo: Oni konsideras ĉi tiun scienc-fickian, soci-filozofian romanon daŭrigo de "La nebulozo de Andromedo" kaj la plej grava verko de la rusia aŭtoro

Horoj subteraj, La
Delphine de Vigan
Klarigo: Leginda romano pri la nevideblaj violentoj de mondo sena je dolĉo, kie oni riskas detruiĝi nerimarkate

Hotelo Savoy
Joseph Roth
Klarigo: Postvivintoj de la unua mondmilito, kolektiĝintaj en hotelo en Lodzo, revas pri pli bonaj lokoj kaj tempoj

Hunda haŭto
Fatos Kongoli
Klarigo: Ĉu amromano, ĉu persona disputo kun si mem, ĉu histori-politika romano, aŭ ĉu ĉiuj ĉi?

Hura!
Ne romano, nur grimaco
Julio Baghy
Klarigo: Satira-filozofia socikritika romano kun tre komplika intrigo. Unu el la ĉefverkoj de la Esperanta beletro

Hurra für nichts
Julius Baghy
Klarigo: Vera raraĵo: la germana traduko de "Hura!"

Imperio Ornaks, La
A. Thorkent
Klarigo: Sciencfikcia romaneto

Infanoj de la malriĉuloj
John A. Lee
Klarigo: Konscienc-veka aŭtobiografia romano pri la vivo en Nov-Zelando

Inferio
Hindrik Jan Bulthuis
Klarigo: Satira rigardo al la industria civilizo

Inocenta
Alfredo d'Escragnolle Taunay
Klarigo: Amromano kiu kontraŭas la tiranecon de viroj

Insulanoj de Hemsö
August Strindberg
Klarigo: Romano pri la rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj

Insulo de revoj
Manjo Austin
Klarigo: Distra romaneto pri amtravivaĵoj de britino en Italio

Interrompita kanto, La
Eliza Orzeszkowa
Klarigo: Romantika romano pri amo inter personoj de du malsamaj socioj

Invado: Tero
Harry Harrison
Klarigo: Scienc-fikcia pacifisma romano, kies temo estas la invado de nia planedo far eksterteranoj

Inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, La
Miguel de Cervantes
Klarigo: Ĉefverko mondliteratura, en epokfara traduko

Inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, La
Miguel de Cervantes
Klarigo: Ĉefverko mondliteratura, en epokfara traduko

Iracema
José de Alencar
Klarigo: Romano de brazila klasikulo

Jaro 2000
Revolucio sen perdantoj
Henri Muller
Klarigo: Utopiisma romano, inspirita de verkoj de E. Bellamy

Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton
Deck Dorval
Klarigo: Krimromano kun belga fono

Jesa
István Nemere
Klarigo: Kio okazus se Jesuo Kristo revenus sur la teron... kiel virino?

José Matias
Eça Queirós
Klarigo: Eksterordinara amintrigo, kiun la aŭtoro utiligas kiel pretekston por kritiki la troan romantikismon

Junulejo kaj La buĉejo
Miguel Cané, Esteban Echeverria
Klarigo: Argentinaj romaneto kaj novelo

Junuloj en Torento
1939
Stellan Engholm
Klarigo: Fotorepreso de la dua parto de Infanoj en Torento, nun sub nova titolo. La infanoj rolintaj en la unua parto nun fariĝis junuloj kaj laboristoj kaj ekinteresiĝas pri sociaj kaj politikaj problemoj. Originala verko en Esperanto

Jurgen
James Branch Cabell
Klarigo: Delikat-stila romano pri vojaĝo de lombardisto, iama poeto, tra fantaziaj landoj, serĉe al sia forsorĉita edzino

Kaj kiu pravas
Memorspertoj
Eugene de Zilah
Klarigo: La aŭtoro: "... ne temas pri... romano aŭ novelo. 'Memorsperto' estas alia ĝenro, en kiu oni fenomenologie studadas la genezon kaj disvolviĝon de la intelekta perspektivo homa."

Kaj staros tre alte...
Trevor Steele
Klarigo: Originala romano inspirita el la vivo de Jesuo

Kamelo Ŝjangzi
Laŭ Ŝe
Klarigo: Realisma romano pri tragedia sorto de pekina rikiŝisto

Kanaano
Graça Aranha
Klarigo: La spertoj de du germanaj enmigrintoj en 19a-jarcenta Brazilo

Kanto de juneco
Yang Mo
Klarigo: Romano pri juna intelektulino en la epoko de la kontraŭjapana milito

Kanto pri fajr-ruĝa floro, La
1905
Johannes Linnankoski
Klarigo: Romano pri "la universala donjuan-problemo"

Kaptita universo
Harry Harrison
Klarigo: La tuta scienc-fikcia romano, legita de la tradukinto, en formato MP3

Kaptita universo, La
Harry Harrison
Klarigo: Sciencfikcia romano: azteka ribelulo, fuĝanta el sia valo, konfrontiĝas kun alt-teknika civilizo

Kara mia homo
Jurij German
Klarigo: La dua romano en la trilogio "La afero, al kiu vi servas". Parte inspirita de la realo

Karnavalo kaj la somnambulino, La
El la memoraĵoj de negravulo
K.L. Immermann
Klarigo:

Karuseloj
Sara Larbar
Klarigo: Amromano, kiu disvolviĝas en brazila E-medio

Karuseloj
Sara Larbar
Klarigo: Amromano, kiu disvolviĝas en brazila E-medio. Numero 8 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro"

Kastelo de Vitro, La
John Francis
Klarigo: Kion Stela kaj Ernesto trovos malantaŭ la pordo al... alia mondo? Evidente ion magian, mirindan

Kavaliroj de kvardek insuloj
Sergej Lukjanenko
Klarigo: "La infanoj ne militas kontraŭ infanoj sur iu ajn planedo - ili ankoraŭ ne freneziĝis!" (Vladislav Krapivin)

Kazinski venas tro malfrue
Deck Dorval, Christian Declerck
Klarigo: Krimromano pri "perfekta murdo"

Kie boacoj vagadas
Eija Salovaara
Klarigo: Fascinaj rakontoj pri vagadoj de la aŭtorino en Laponio

Kiel akvo de l' rivero
Raymond Schwartz
Klarigo: Klasika romanego, kun streĉa intrigo kaj humuro

Kiel ŝtalo estis hardata
Nikolaj Ostrovskij
Klarigo: Fama romano de la sovetia literaturo, aŭtobiografie inspirita

Kit vivas
Jytte Lyngbirk
Klarigo: Junulino en rondo de haŝiŝofumantoj decidas dronigi sin...

Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?
"Samideano"
Klarigo: 15 aŭtoroj kontribuas "rakontojn" al tiu ĉi netipa romano kompleksa kaj mistera

Kiuj semas plorante...
Éva Tófalvi, Oldřich Kníchal
Klarigo: Premiita romano, kvazaŭ taglibro de homo, kiu erarvagas sub influo de faŝisma ideologio

Klaĉejo
Karolo Piĉ
Klarigo: Romano de avangarda stilisto: ĉeno de rakontoj vulgaraj, seksobsedaj; kun 14-paĝa glosaro

Klera edzino
Upendronath Gangopaddhae
Klarigo: Romano pri la rilato de viro al edzino pli klera ol li

Knabo kaj mallumo
Sergej Lukjanenko
Klarigo: Romano por adoleskuloj kaj plenkreskuloj, kiuj ŝatas aventuran literaturon

Knabo kiu vivis kun strutoj, La
Monica Zak
Klarigo: Knabo perdiĝis kaj vivas kun strutoj. Ĉu li volonte revenos en la homan socion?

Knaboj de kastora rivero, La
Jaroslav Foglar
Klarigo: Aventuroj de urbaj knaboj en skolta tendaro

Kobo
Ernest Claes
Klarigo: Aŭtobiografieca romano pri knabo en kamparana medio de Flandrio ĉirkaŭ 1900

Kolera afero
Ronald C. Gates
Klarigo: Murdenigmo apud aŭstralia kampara universitato

Komenco, La
Andrzej Szczypiorski
Klarigo: Romano pri vidvino de juda kuracisto, kiu, travivinte la germanan okupacion en Varsovio, forlasas Pollandon en 1968 pro la antisemitismo tie

Kontraŭflue
Valo
Klarigo: Aŭtobiografia; ĉefe pri la jaroj 1914-18

Kormoranoj ankoraŭ ne revenis, La
Nándor Gion
Klarigo: Pri la eterna konflikto inter la infana kaj plenkreskula mondoj

Korto, La
Kristian Lundberg
Klarigo: Rakonto pri la junaĝo de la verkisto en la ombra parto de la socio

Kosmetiko de l' malamiko
Amélie Nothomb
Klarigo: La dua romano de la populara franca aŭtorino, kiu aperas en E-versio

Krabŝipo
Takiĵi Kobajaŝi
Klarigo: Proleta romano verkita en la 1920aj jaroj

Krado-mondo
Encarnación Ferré
Klarigo: Premiita romano pri la psiko de virino en malliberejo

Kredu min, sinjorino!
Cezaro Rossetti
Klarigo: Fama gaja romano pri la aventura vivo de kolportisto

Krias la silento
István Nemere
Klarigo: Psikologia romano pri spertoj de Nobel-premiito

Kristo el bronzo
Y. Nagayo
Klarigo: Streĉa romano pri persekuto pro religio

Kromosomoj
Lorjak
Klarigo: Ĉu la murd-instinkto estas heredebla?

Kronprincedzino
John Francis
Klarigo: Simpla, amuza, distra rakonto mezepoketosa

Kun Diablo en la korpo
Raymond Radiguet
Klarigo: Ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franclingva

Kunkulponoj
Willem Bijsterbosch
Klarigo: Geja romaneto kun subnorma lingvaĵo

Kuru, knabo, kuru
Uri Orlev
Klarigo: La aŭtoro, travivinto de la Ŝoaho, rakontas realan historion, el la perspektivo de okjara infano

Kvar generacioj sub la sama tegmento
Lao She
Klarigo: Romanego pri la Rezistmilito kontraŭ la japana okupacio

Kvazaŭ ĉio dependus de mi
Trevor Steele
Klarigo: Ĉi tiu romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio

Kvin kverkoj kaj la sekvo
Christian Declerck
Klarigo: Fabulo en kiu fikcio kaj realo intermiksiĝas kun citaĵoj, listoj, dokumentoj, ideoj en admirinda stilo

Lada tambureto, La
La epoko - kajero 18-3
Günter Grass
Klarigo: Ĉapitroj el "La lada tambureto"

Lada tambureto, La
Günter Grass
Klarigo: Romano mejloŝtona en la postmilita germana literaturo. "Poezia provo savi antaŭ forgeso tiun malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj germanoj, judoj kaj kaŝuboj." (H. M. Enzensberger)

Laktisto de Mäeküla
(1916)
Eduard Vilde
Klarigo: Fama romano pri la deziro iĝi bonstata je ajna kosto

Landoj de l' Fantazio
Teo Jung
Klarigo: Utopia romano, kiu satiras la okcidentan socion de antaŭ cent jaroj

Lasta somero, La
Ricarda Huch
Klarigo: Ŝatata krimromano el la komenco de la 20a jarcento, konstruita kiel kolekto de leteroj inter diversaj ĉefrolantoj

Lasta virino, La
Manuel Cofiño
Klarigo: Premiita kuba romano pri amo kaj lukto kadre de la revolucio

Lastaj estas lastaj, La
Aldo Onorati
Klarigo: Aŭtobiografia romano de provizora instruisto

Lastaj infanoj de Oldrovalo, La
Gudrun Pausewang
Klarigo: Realisma romano pri la mondo post nuklea milito

Laŭdo de l' stulteco
Erasmo de Roterdamo
Klarigo: Ŝlosila verko el la eŭropa transiro al humanismo: satira, sprita argumento por la valoro de la homaj pasioj

Legisto, La
Bernhard Schlink
Klarigo: Romano morale komplika, erotike ŝarĝita

Libazar' kaj Tero
Kvarmana sonato dutonala
Julia Sigmond, Sen Rodin
Klarigo: Sciencfikcia romano kiu sekvas la vivon de grupoj de libazaranoj kaj teranoj

Liberaj tempoj
Rakonto pri la ĉiutaga laborista vivo
Eduardo Novembro
Klarigo: Certagrade ĉi tiu "rakonto" estas dokumento pri Portugalio sub la faŝisma reĝimo

Liberigo / Eine Befreiung
Karl May
Klarigo: La plej legata germana verkisto unuafoje en Esperanto. Aventuroj de la justulo Kara Ben Nemsi en fabela Oriento

Liberiĝo, La
Éva Tófalvi
Klarigo: La amrakonto inter hungara esperantistino kaj ĉeĥa esperantisto portas la leganton retroe al la komunisma orienta Eŭropo

Libro de amo
Rememoroj de Fanny Hill, virino de plezuro
John Cleland
Klarigo: Japana reeldono de rimarkinda kaj populara erotika libro, kies unua Esperanta eldono aperis en 1952 en Toulouse

Libro de la mirindaĵoj, La
aŭ La priskribo de la mondo
Marko Polo
Klarigo: Unu el la plej legataj kultur-peraj verkoj de la Mezepoko, riĉa observaro de vigl-okula Venecia komercisto vaste vojaĝinta de Zanzibaro ĝis Ĉinio

Litomiŝla tombejo, La
Karolo Piĉ
Klarigo: La ĉefa E-romano de la 80-aj jaroj. Kun aŭtobiografia, foje movada, fono. Forme moderna, lingve eksperimenta

Longa vojo, La
Richard Meye
Klarigo: Flua romano pri du vagabondaj amikoj

Lotte en Weimar
Thomas Mann
Klarigo: Verŝajne la plej persona romano de la nobelpremiita germana verkisto

Loĝata insulo, La
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Unu el la plej ŝatataj scienc-fikciaj romanoj de la fratoj Strugackij, plena je aventuro kaj filozofio

Lumo nutranta, La
Scienc-fikcia romaneto
Endre Dudich
Klarigo: Ĉu la Homo povus nutri sin el sunlumo, akvo kaj karbondioksido, kiel la verdaj plantoj?

Lundo ekas sabate
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Sciencfikciaĵo subtitolita "novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo"

Maigret eraras
Georges Simenon
Klarigo: La fama franca komisaro havas komplikan problemon. Tamen, kiel ĉiam, li sukcesas

Maigret hezitas
Krimromano
Georges Simenon
Klarigo: La unua libro pri la fama komisaro, tradukita en Esperanton

Maigret kaj la maljuna damo
Georges Simenon
Klarigo: Ĉi-foje, la fama komisaro forlasas Parizon kaj iras al la marbordo por enketi krimon

Maja pluvo
Julian Modest
Klarigo: Romaneto pri ĉiutaga vivo

Majstro kaj Margarita, La
Miĥail Bulgakov
Klarigo: Moderna klasikaĵo, kiu estas samtempe romano pri la Moskvo de la 30aj jaroj, apokrifa evangelio el la antikva Jerusalemo kaj rakonto pri balo ĉe Satano

Malamu vin, unu la alian
Manuel de Seabra
Klarigo: Mozaika romano, certagrade aŭtobiografia

Malbeno kara
Mary Webb
Klarigo: Romano situanta en la 19-a-jarcenta Anglio, en dialekta lingvaĵo

Malemuloj, La
Giovanni Verga
Klarigo: Romano pri eventoj okazintaj en la jardeko 1865-75, meze de la itala "Restaŭrado"

Malfacilas esti dio
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: En la obskura mezepoko de fora planedo Don Reba strebas instali faŝisman reĝimon

Malgranda Johano, La
Frederik van Eeden
Klarigo: Klasika psikologia fabelo pri maturiĝo de infano

Malhistorio / Desistória
Jorge Teles
Klarigo: Per la travivaĵoj de naŭ roluloj, ĉi tiu libro rakontas la teruran vojaĝon de la Homaro rekte al sia pasinteco

Malica komizo, La
Wenceslao Fernández-Flórez
Klarigo: Humura romano kies intrigon fonas la ekonomia krizo de la 30-aj jaroj

Maljunulino kiu paŝis en la maro, La
San-Antonio
Klarigo: Burleska historio de maljuna aventuristino kiu elektas heredanton kaj instruas lin pri ŝtelarto

Malta revo, La
Frans Sammut
Klarigo: Realisma romano pri Mikiel Anton Vassalli (1764-1829), "la patro de la malta lingvo"

Malvivaj animoj
Nikolaj Gogol
Klarigo: Kial Ĉiĉikov, novveninto al urbeto, volas aĉeti animojn de mortintaj servutuloj? Klasikaĵo de la rusa literaturo

Manto, La
(Mantis religiosa). Romano
Paula Mährti
Klarigo: Malpruda aŭtobiografieca romano, en esperantista medio

Maria kaj la grupo
Emba
Klarigo: Romano, kiu pritemas ekskluzive la vivon de E-klubo

Mariagnes
Lorjak
Klarigo: Amromano pri eksaj bankoficisto kaj filmstelulino

Marina
Sten Johansson
Klarigo: Moderna romano pri memperdo kaj memtrovo

Marina ĉe la limo
Sten Johansson
Klarigo: "La aŭtoro metas la psikologiajn interfamilianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado"

Marta
Eliza Orzeszko
Klarigo: Romano pri junulino luktanta por digna vivo. Klasika traduko

Marta
Eliza Orzeszko
Klarigo: Romano pri junulino luktanta por digna vivo. Klasika traduko. Numero 2 en la serio de minilibroj (7x5cm) "Nia Juvelaro"

Marvirina Luno, La
Joan Pomfret
Klarigo: Pri la aventuroj de junulino en Anglio en 1763

Maskerado ĉirkaŭ la morto
Nazimondo en Hungarujo
Tivadar Soros (Teodoro S. Ŝvarc)
Klarigo: Kiel la fondinto de Literatura Mondo travivis kun sia familio la Holokaŭston kaj la sieĝon de Budapeŝto en 1944-45

Masquerade
Dancing around Death in Nazi-Occupied Hungary
Tivadar Soros
Klarigo: Kiel la fondinto de Literatura Mondo travivis kun sia familio la Holokaŭston kaj la sieĝon de Budapeŝto en 1944-45.

Mastro de Kõrboja, La
A.H. Tammsaare
Klarigo: Romano pri juna bienestrino, kiu provas edzigi al si filon de apuda bienulo, kun tragediaj sekvoj

Mastro de l' Ringoj, La
J.R.R. Tolkien
Klarigo: La mondfama epopeeca romanego, reeldonita en nova, pli bela vesto

Materada
Fulvio Tomizza
Klarigo: Romano pri familio dividita pro heredaĵo, trafita de devo elmigri

Maškaráda kolem smrti
Tivadar Soros
Klarigo: Ĉeĥlingva versio de "Maskerado ĉirkaŭ la morto"

Memor-ŝtono, La
Ĉas-novelo
Nikolaus Breyer
Klarigo: Ĉasista krimhistorio bazita sur reala okazaĵo (Germanio, 1932)

Memoraĵoj de kampara knabo
Xosé Neira Vilas
Klarigo: Romano pentranta la vivon de kampara knabo en la Galegio de la 1940-aj jaroj

Menschlich in der Unmenschlichkeit
Kriegsimpressionen
Martin Stuppnig
Klarigo: Memoraĵoj el la dua mondmilito, kiam la aŭtoro - fervora esperantisto - estis devigita batali por la Tria Imperio

Metamorfozo, La
Franz Kafka
Klarigo: "La plej perfekta novelo de la germana literaturo" (Nervi)

Metamorfozo, La
Franz Kafka
Klarigo: Mondkonata verko de la germana literaturo en nova traduko

Metamorfozoj
Vĕra Nosková
Klarigo: La romano okupiĝas pri la periodo antaŭ kaj post la historiaj ŝanĝoj en Orienta Eŭropo en 1989

Metropoliten
Vladimir Varankin
Klarigo: Ruslingva traduko de klasika romano verkita originale en Esperanto

Metropoliteno
Vladimir Varankin
Klarigo: Klasika, parte aŭtobiografia romano pri Moskvo kaj Berlino en 1928-29

Metropoliteno
Vladimir Varankin
Klarigo: Klasika, parte aŭtobiografia romano pri Moskvo kaj Berlino en 1928-29

Mi responsas pri ĉio
Jurij German
Klarigo: La tria kaj lasta volumo de la trilogio "La afero, al kiu vi servas"

Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis...
David Flood
Klarigo: Aŭtobiografia rakonto pri aventuroplena vivo en Ameriko

Mi stelojn jungis al revado
Mikaelo Bronŝtejn
Klarigo: La aŭtoro pentras la intermilitan periodon kaj prezentas la sorton de sovetiaj esperantistoj dum la stalinaj reprezalioj

Mi trapasas "Király-hágó"-n, pordegon de Transilvanio
Imre Farkas
Klarigo: "Infanromano" plena je nostalgio pri perdita landoparto

Migranta judo, La
August Vermeylen
Klarigo: Romano el la tempo de Kristo, simbola rakonto abstraktanta proprajn vivospertojn de la aŭtoro

Milito kontraŭ salamandroj
Karel Čapek
Klarigo: Fantazia romano pri la senpovo de la homo kontraŭ ribelantaj amfibiaj robotoj

Minuto preskribita por la sturmo, La
Jérôme Leroy
Klarigo: Scienc-fikcia romano, kiu portas nin al... Lillo antaŭ la fino de la mondo

Mio, mia filo
Astrid Lindgren
Klarigo: Helpe de feo, Boĉjo vojaĝas al la Lando Fora, kie lia patro estas reĝo. Tamen profetaĵo malfeliĉigas la renkontiĝon

Mirinda historio de Petro Schlemihl, La
Adelberto de Chamisso
Klarigo: Romaneto pri homo kiu vendis sian ombron

Mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, La
Selma Lagerlöf
Klarigo: La plej vaste konata sveda libro pri bubo, kiu faris mirindan vojaĝon

Misio de Sava, La
Gerard Cool
Klarigo: La unuaj du partoj de futur-fikcio pri la 21a jarcento

Misio sen alveno
John Francis
Klarigo: Altnivela sciencfikcia romano

Miĥaelo Kohlhaas
El malnova kroniko (1810)
Heinrich von Kleist
Klarigo: Se ekscesa, virto iĝas danĝera

Momento de vero, La
(En aŭgusto de la kvardek kvara)
Vladimir Bogomolov
Klarigo: Ĉu milita detektivromano, ĉu spiona aŭ ĉu simple sovetia? Legu kaj mem decidu

Mondo brilanta, La. La vojo nenien. Cent verstoj laŭ rivero
Aleksandro Grin
Klarigo: La dua volumo kun prozaĵoj de rusa romantika realisto

Montara vilaĝo
Chun-Chan Yeh
Klarigo: Historia romano, pri la okazaĵoj en vilaĝo dum la ĉina revolucio de 1927

Monto, La
István Nemere
Klarigo: Romano pri mistera malapero de kvar soldatoj

Morta suito, La
Miyamoto Masao
Klarigo: Vivrakonta romano pri la japana anarkiisto-esperantisto Sakae Oosugi

Mortiga ekskurso
Ronald Cecil Gates
Klarigo: La kvara en serio da krimromanoj de populara aŭstralia aŭtoro

Morto de artisto
Anna Löwenstein
Klarigo: Historia romano pri la amikeco inter juna sklavo kaj la onta romia imperiestro Nerono

Morto de sciencisto
R.C. Gates
Klarigo: Nova murd-enketo de komisaro Roberto Elis

Morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko, La
Jorge Amado
Klarigo: Romano de fama brazila aŭtoro

Mortsonorilo de Chamblay, La
Karolo Piĉ
Klarigo: Krimromano, verkita en 1959, kun ĉapitro pri la verkaj principoj de la aŭtoro

Mr. Tot aĉetas mil okulojn
Jean Forge
Klarigo: Klasika detektivromano

Muelilo de la fortuno, La
Ioan Slavici
Klarigo: La plej populara romaneto (ĉu longa novelo?) de la aŭtoro. La nuna leganto facile komprenos, ke kiam temas pri avareco, intrigoj kaj malhumaniĝo, ne multo ŝanĝigis en la lastaj jarcento kaj triono

Murdo en la teatro
Ronald Cecil Gates
Klarigo: Murdo de aktoro baldaŭ surscenejiĝonta donas iom da laboro al la fama komisaro Roberto Elis

Muzeo de milito, La
Claudio Magris
Klarigo: Bela idealo: realigi muzeon de milito, tiel ekster ĝi estu nur paco

Nanatasis
Robert Dutil
Klarigo: Ĉarma mirrakonto pri la aventuroj de soleca kanuisto en la nordamerika nordoriento kaj pri la mondo, kiun li malkovras tie

Naskitaj sur la ruino
Okinavo
Miyamoto Masao
Klarigo: Originala romano inspirita de historiaj realaĵoj

Naŭzo, La
Jean Paul Sartre
Klarigo:

Ne eblas aplaŭdi unumane
Sten Johansson
Klarigo: Enrigardo en la vivon de homoj, kies eksteraj kaj kulturaj diferencoj ŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo

Ne serĉu la murdiston!
Julian Modest
Klarigo: Krimromano kiu kaptas la leganton per streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo

Nebulozo de Andromedo, La
Ivan Efremov
Klarigo: Fama scienc-fikcia romano verkita en la 1950aj jaroj de aŭtoro kiun oni konsideras la patro de la scienc-fikcia ĝenro en Rusio

Nenifara vivo
Godofredo Rangel
Klarigo: Majstra bildo de la mikskoloraj estaĵoj en la sino de la tropika brazila naturo

Neniu ajn papilio
Trevor Steele
Klarigo: Pri la spertoj de juna anglo en Germanio de la 60-aj jaroj

Neologisme
Lorjak
Klarigo: Romaneto en sprita lingvaĵo

Nesto de viperoj
István Nemere
Klarigo: Okazas murdo je verkisto Theo Velmer. Aŭ...?

Nevenkebla ĝeno, La
Momentoj de tualeta mizero
Theo Thijssen
Klarigo: Aŭtobiografia rakonto pri malriĉa knabeto, kiu fariĝas instruisto

Neĝa lando
Kawabata Yasunari
Klarigo: Delikat-senta majstroverko de Nobel-premiito pri homaj rilatoj

Nia hejmo
Francisco Cândido Xavier
Klarigo: Spiritisma romano

Nigra magio
Klarigo: Aventuro de policisto kontraŭ sorĉistino

Nigra patrino Tero, La
Kristian Novak
Klarigo: Premiita romano, "tre plaĉa surprizo kaj vere refreŝiga prozaĵo" (Božidar Alajbegović)

No Butterflies in Bergen-Belsen
Trevor Steele
Klarigo: Angla reverko de "Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen"

Nokta patrolo, La
Historio unua
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La unua parto, "Propra destino", de scienc-fikcia romano, kies verkinto estas unu inter la plej popularaj aŭtoroj en Rusio

Nokta patrolo, La
Historio dua
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La dua parto, "Sia inter la siaj", de plurparta scienc-fikcia romano

Nokta patrolo, La
Historio tria
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La tria parto, "Ekskluzive por la siaj", de populara scienc-fikcia romano

Noktaj aviadistoj
Vladimir Beekman
Klarigo: Pri forgesita militaviadilo, kies lasta bombo, longe post la militfino, perturbas la vivon de la loĝantoj en kvaretaĝa domo

Nokto de la ezoko, La
Serĝo Elgo
Klarigo: Krimromano

Nokto, tago kaj nokto
Andrzej Szczypiorski
Klarigo: Fascina studo de la meĥanismo de politika provoko

Nova sento
Filozofia romano
Tagulo
Klarigo: Frua romano, pri ideala socio laŭ teozofio

Nova vivo, La
Ivan G. Ŝirjaev
Klarigo: Romano el la 20-aj jaroj, pri la antaŭrevolucia Rusio

Nuda vero, La
Georges Salan
Klarigo: Rakonto pri travivaĵoj en naziaj koncentrejoj (1944-1945)

Obsedita de l' suno
István Gáll
Klarigo: Vivo de duonjuda virino en postmilita Hungario

Okupacio
Erni Krusten
Klarigo: Homaj sentoj kaj idealoj en Estonio 1941-44

Oldulo kaj la maro, La
Ernest Hemingway
Klarigo: Klasikaĵo de Nobel-premiito

Ombro sur interna pejzaĝo
Spomenka Štimec
Klarigo: Intima aŭtobiografia romano

Op een veld van graniet
István Nemere
Klarigo: Traduko de la romano "Sur kampo granita"

Ora bovido
Ilja Ilf, Evgenij Petrov
Klarigo: Kvazaŭdaŭrigo de "Dek du seĝoj", ĉi tiu romano gajigas la legantojn jam pli ol 70 jarojn

Ordeno de verkistoj
Romano
Karolo Piĉ
Klarigo: Pri fikcia ordeno, "kies gemembroj tute nesanktule... okupiĝas pri la elkreado de la originala literaturo Esperanta"

Orm la ruĝa
Frans G. Bengtsson
Klarigo: Aventura kaj humurplena proza eposo pri la vikinga socio kaj la alveno de kristanismo

Orm la ruĝa
Dua volumo: Hejme kaj en Oriento
Frans G. Bengtsson
Klarigo: La dua volumo de aventura kaj humurplena proza eposo pri la vikinga socio kaj la alveno de kristanismo

Palaco de danĝero, La
Mabel Wagnalls
Klarigo: Historia romano, pri Madame de Pompadour

Palaco, La
Wiesław Myśliwski
Klarigo: Paŝtisto volas fariĝi grandsinjoro

Paradizo ŝtelita
Trevor Steele
Klarigo: Originala romano okupiĝanta pri la sorto de la lastaj aborigenoj sur la aŭstralia insulo Tasmanio

Pasteĉo
Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj
Sten Johansson
Klarigo: Ĉu nova "Specimene"? Tute ne!

Patroj kaj filoj
Ivan S. Turgenev
Klarigo: Fama romano de klasika aŭtoro

Paulus fondinto
Trevor Steele
Klarigo: Romano verkita ĉirkaŭ la vivo de tiu, kiun oni povas konsideri la vera fondinto de la kristanismo

Paŭlo Debenham
H.A. Luyken
Klarigo: Streĉa klasika romano pri amintrigoj, e-istoj kaj rusaj spionoj

Paŭlo kaj Stefano
F.C. Xavier
Klarigo: Spiritisma romano

Pigre pasas la nokto
István Nemere
Klarigo: Malgranda urbo ne toleras la amon inter mezaĝa viro kaj juna ciganino

Pikniko ĉe vojrando
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Fama scienc-fikcia romano: aliplanedanoj vizitis la Teron, kaj postlasis misterplenan zonon

Pilgrimanto inter ombroj
Boris Pahor
Klarigo: Memoraĵoj pri koncentrejo

Pilgrimo al la Okcidento
Wu Cheng'en
Klarigo: Fantazia mitologia romano pri dioj kaj spiritoj. Unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio

Ponto super Drino, La
Ivo Andrić
Klarigo: Historia romano konstruita ĉirkaŭ reala ponto, kiu estis atestanto de la loka historio dum kvar jarcentoj. Ĉefverko de la Nobelpremiito pri literaturo

Por la homo
A. Urbonas, K. Trečiakauskas
Klarigo: Pri la kuraco de knabino post akcidento

Portreto de Dorian Gray, La
Oscar Wilde
Klarigo: En la komenco skandala, la romano de Wilde iĝis klasikaĵo konata ĉie tra la mondo

Postdomo, La
Paŭsaĵo
István Ertl
Klarigo: Humurplena satira romaneto (kun movada fono), en kiu "fikcio kaj realo koincidas"

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas...
Louis Couperus
Klarigo: Eventoj, okazintaj antaŭ longa tempo en la fora Nederlanda Indio, ankoraŭ hantas familiajn interrilatojn en Nederlando

Princo Serebrjanij
Aleksej Tolstoj
Klarigo: Majstra traduko el la komencaj jaroj de la E-movado; represo iom korektita de la eldono 1912

Princo ĉe la hunoj, La
Eugène de Zilah
Klarigo: Rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj

Princo, La
Niccolò Machiavelli
Klarigo: Unu el la plej konataj ĉefverkoj de la mezepoka itala literaturo - dudek ses ĉapitroj kiuj aspektas kiel konversacioj kun reĝoj, imperiestroj, historiistoj, armeestroj

Printempo de morto
Lajos Zilahy
Klarigo: Populara hungara romano

Pro Iŝtar
H. A. Luyken
Klarigo: Romano, pri la sorto de la judoj en la antikva Babelo

Pro kio?
Argus (Friedrich Ellersiek)
Klarigo: Drameca teksto, interesa el kultura, historia kaj psikologia vidpunktoj, ne ĉiam intencitaj de la aŭtoro

Profeto el Pedras, La
Romano
Gersi Alfredo Bays
Klarigo: Travivaĵoj de juda fuĝanto antaŭ sesdeko da jaroj en brazila urbeto landinterna, kun varia portretaro de ties loĝantoj

Prophet from Pedras, The
Gersi Alfredo Bays
Klarigo: Angla versio de "La profeto el Pedras"

Pupo
(Volumo 1)
Bolesław Prus
Klarigo: La unua parto de la 3-voluma verko de la fama aŭtoro de "La faraono". Ĉi tiu romanego (oni konsideras ĝin la plej bona verko de Prus) vaste panoramas la varsoviajn pogromojn en 1878-1881

Pupo, La
Bolesław Prus
Klarigo: Ĉefverko de la pola literaturo, komparebla kun la plej eminentaj romanoj de la monda realismo

Quo vadis
Henryk Sienkiewicz
Klarigo: La romano portas nin al la lastaj jaroj de la regado de Nerono kaj al la komencoj de la kristanismo en Romo. Ĉefverko de la pola literaturo

Rabeno de Bacherach, La
Heinrich Heine
Klarigo: Nova traduko de fragmenta romano pri judoj en la 19-jarcenta Germanio

Rabeno de Baĥaraĥ, La
Heinrich Heine
Klarigo: Represo de la eldono Paris 1924

Rabeno de Baĥaraĥ, La / La rabeno de Bacherach
Heinrich Heine
Klarigo: Paralela preso de du malsamepokaj tradukoj

Rande de l' prudento
Miroslav Krleĵa
Klarigo: Pensĉena romano, kiu atakas hipokritecon kaj moralan koruptecon

Reluctant Messiah
Trevor Steele
Klarigo: Anglalingva versio de "Kaj staros tre alte..."

Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas
Godfried Bomans
Klarigo: Parodio pri politikistoj kaj pri "homoj kiuj sin prezentas kiel nombron anstataŭ kiel nulon"

Resurekto
Lev Tolstoj
Klarigo: Fama rusa romano, kiu pentras socian bildon el la fino de la 19-a jarcento

Retoj
Lorjak
Klarigo: Leĝera romano pri aventuroj de juna nobelido en Parizo

Reĝo Maĉjo la Unua
La Epoko: Kajero 145 (10)
Janusz Korczak
Klarigo: Maĉjo 10-jara heredas la tronon kaj enkondukas atentindajn reformojn

Reĝo Maĉjo la Unua
Janusz Korczak
Klarigo: Maĉjo 10-jara heredas la tronon kaj enkondukas atentindajn reformojn

Reĝo sen distriĝo
Jean Giono
Klarigo: Morala rakonto, komence detektiv-romaneca, pri la krueleco de la homo

Ribelo, La
Joseph Roth
Klarigo: Romaneto pri militvunditoj

Rigardante malantaŭen
(en la jaro 2000)
Edward Bellamy
Klarigo: Fama utopia romano el la fino de la 19a jarcento

Riporto skribita en la pendumila maŝo
Julius Fučík
Klarigo:

Robinsono Kruso
Liaj vivo kaj strangaj mirindegaj aventuroj
Daniel Defoe
Klarigo: Reeldono, iom korektita, de la unua Esperanta eldono (1908), kun kelkaj originalaj ilustraĵoj de Walter Paget

Romano pri la tri regnoj
Luo Guanzhong
Klarigo: Historia romano pri la periodo 168-280. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj

Romeo, Julieta kaj la tenebro
Jan Otčenášek
Klarigo: Pri amo de juda knabino kaj ĉeĥa knabo

Roseanna
Maj Sjöwall, Per Walhlöö
Klarigo: Romano pri krimo farita dum vojaĝo de pasaĝerŝipo

Rubekolo, La
Emile Masson
Klarigo: Juna bretona paro rifuzas la premadon de la katolika eklezio kaj la burĝajn konvenciojn komence de la 20a jarcento

Ruĝdoma sonĝo
Volumo I
Cao Xueqin
Klarigo: Aŭtobiografia verko pri ruiniĝo de nobela familio kaj tragedio de junaj geamantoj. Laŭ komuna agnosko, la plej grava ĉina romano

Ruĝdoma sonĝo
Volumo II
Cao Xueqin
Klarigo:

Ruĝdoma sonĝo
Volumo III
Gao E
Klarigo:

Sagao de Egil
Klarigo: La plej granda inter la "sagaoj de islandanoj"

Sagao de Njal
Klarigo: La plej longa inter la "sagaoj de islandanoj" kaj, laŭ iuj, la plej elstara el arta, stila kaj psikologia vidpunktoj

Saltego trans jarmiloj
Jean Forge
Klarigo: Humura romano pri tempomaŝina vojaĝo

Saltego trans jarmiloj
Jean Forge
Klarigo: Humura romano pri tempomaŝina vojaĝo

Salvo al nigra bubalo
Nándor Gion
Klarigo: Kvazaŭdaŭrigo al "La kormoranoj ankoraŭ ne revenis"

Sangofragoj
Rakonto de virino, kiu transvivis gulagon
Jiří Kupka
Klarigo: Kortuŝa, se ne skua, rakonto pri virino, kiu pasigis 19 jarojn en sovetiaj punlaborejoj

Sangovenĝaj serpentoj, La
Adem Demaçi
Klarigo: La unua romano de Kosova albanlingva aŭtoro, kiu ricevis la eŭropan Saĥarov-Premion por pensa libereco

Sava la savontino
Gerard Cool
Klarigo: Esotera scienc-fikciaĵo komence de la tria jarmilo

Sed nur fragmento
Trevor Steele
Klarigo: Biografia romano pri rusa antropologo en Suda Pacifiko fine de la 19a jarcento

Sekreto de la patrino
Valerij Sipoviĉ
Klarigo: Lirika rakonto pri okazintaĵoj en la orienta Siberio inter la fino de la unua mondmilito kaj la fino de la dua

Sen novaĵoj pri Gurb
Eduardo Mendoza
Klarigo: Speco de taglibro de eksterterano, kiu serĉas sian amikon en Barcelono. Parodia kaj satira romaneto

Sen titolo
Ivan G. Ŝirjaev
Klarigo: Aventuroj de rusa E-pioniro en 1897-98. Probable la unua originala E-romano

Sendependaj homoj
Halldór Laxness
Klarigo: Romano pri la kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj en la unua duono de la 20a jarcento

Sensorteco
Imre Kertész
Klarigo: Pli ol membiografie inspirita transviv-rakonto elkoncentreja: romano kiu elmontras la kapablon de la homo adaptiĝi al cirkonstancoj, sistemoj kaj reĝimoj plej malhomaj. Nobel-premiita en 2002. Aldone, intervjuo kun Aharon Appelfeld

Senĉesa rakonto, La
Michael Ende
Klarigo: "Kulta" romano pri knabo, kiu ekvivas en la mondo de legata libro, kio montriĝas pli vera ol la mondo reala

Sep fratoj
Aleksis Kivi
Klarigo: Humura romano pri vivo en nordaj praarbaroj en la 19a jarcento

Sep vangofrapoj
Károly Aszlányi
Klarigo: Amuza romano de populara verkisto

Serenaj matenoj
Julian Modest
Klarigo: Plia krimromano de nia verkema bulgara aŭtoro. Taŭga ankaŭ por komencantoj

Serioza ludo, La
Hjalmar Söderberg
Klarigo: Amromano en kiu gravan rolon ludas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj

Serpentoj en la puto
István Nemere
Klarigo: Terorismo, Al-Kaida, fanatikeco (ankaŭ ĉe la polica flanko), surprizoj...

Serĉu mian sonĝon
Romano
István Nemere
Klarigo: Juna geedza paro malkovras, ke ĝi amikas kun teroristo

Serĉu, kaj vi trovos!
István Nemere
Klarigo: Krimromaneto pri mistera morto de pentristo

Sidarto
Hinda poezia rakonto
Hermann Hesse
Klarigo: Rakonto pri la vivo de samtempulo de Gotamo Budho, Sidarto, kaj pri lia serĉo de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito

Siksto kaj Sesto
Heinrich Federer
Klarigo: Historia romaneto pri papo Siksto la 5-a (16-a jc.)

Silento
Endoo Ŝuusaku
Klarigo: Kiam ĉi tiu romano aperis antaŭ 45 jaroj, ĝi ne estis aparte alte taksita de la kristanoj. Ĝia temo estas la farto de kristanismo en Japanio en la unua parto de la 17a jarcento

Skabio
Sten Johansson
Klarigo: La aŭtoro "uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo"

Skandalo pro Jozefo, La
Valdemar Vinař
Klarigo: Originala, drameca prilaboro de la biblia rakonto pri Jozefo, jam tradukita el E-o en la ĉeĥan kaj japanan

Skarabo en formikejo
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Sciencfikcia romano kiu tenas la leganton streĉita ĝis la lasta paĝo

Somermeze
Paul Kuusberg
Klarigo: Militromano pri maturiĝo de juna ĉefrolanto

Sonĝo pri amo kaj morto
Filip David
Klarigo: "Mallonga romano pri amo, mallonga romano pri mortado"

Spartako
James Leslie Mitchell
Klarigo: Historia romano pri la sklav-ribelo de Spartako

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck
Klarigo: Romano pri homoj kiujn la vivo kuntrenas en diversajn direktojn kun apartaj komplikoj, propraj cirkonstancoj kaj solvindaj situacioj

Steloj de Eger
Géza Gárdonyi
Klarigo: Unu el la plej popularaj romanoj en Hungario - romantika, historia, aventuroza

Stone City, The
A Captive's Life in Rome
Anna Lowenstein
Klarigo: Anglalingva varianto de la romano "La ŝtona urbo"

Strato de Tanja, La
Vivo en Rusio 1917-2017
Kalle Kniivilä
Klarigo: Strato en Sankt-Peterburgo estas la ĉefa "protagonisto" de nefikcia historio bazita sur rememoroj kaj dokumentoj

Sub cirkotendo
Stan Bubenič
Klarigo: Aŭtobiografia romano pri la cirka vivo

Sub la pir-arbo
Romano
Theodor Fontane
Klarigo: Krimromano de granda verkisto realisma

Suferoj de la juna Werther, La
Johann Wolfgang von Goethe
Klarigo: Tipo de sentimentala romano, verkita en formo de leteroj, per kiu Goethe akiris internacian famon ĉe la unua publikigo en 1774

Sunkrono, La
Marie Koenen
Klarigo: El "Fabeloj kaj legendoj"

Sur insulo malproksima
Jo van Hemert-Remmers
Klarigo: Kun mapo. Spertoj el japana okupacio en Sumatro post 1941

Sur kampo granita
István Nemere
Klarigo: Funkciulo de bonfara organizaĵo montriĝas esti krimulo de la Dua Mondmilito

Sur la bordo
Nevil Shute
Klarigo: Romano pri la nuklea minaco

Sur la marmorklifoj
Ernst Jünger
Klarigo: Romano pri la unua mondmilito

Sur sanga tero
Mozaikromano
Julio Baghy
Klarigo: Daŭrigo de "Viktimoj"

Surklifa
Serĝo Elgo
Klarigo: Pri misteraj okazaĵoj en surmonta vilao

Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La
Romano
Manuel de Seabra
Klarigo: Unu el la plej konataj historioj de la homaro, el nekutima vidangulo

Tagordo
Éric Vuillard
Klarigo: "La monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn", kiel montras tiu ĉi premiita rakonto pri la komenco de la Tria Regno

Tais el Ateno
Ivan Efremov
Klarigo: En la romano kiel ruĝa fadeno trairas penso pri la eterneco de la arto kaj ties ĉi inspiranto - la virino

Talpoĉasisto, La
Stephan Lang
Klarigo: Transilvania rifuĝinto revenas al sia denaska lando kaj malkovras sekreton pri sia deveno

Tarokoj kaj epokoj
Christian Declerck
Klarigo: Aŭtobiografia romano en nekutima tekso

Telenio
Atribuita al Oscar Wilde
Klarigo: Eksplicita erotika romano; bona ekzemplo de beletraĵo el la Viktorina epoko

Tempo de la kaprinoj, La
Luan Arif Starova
Klarigo: Historia kaj alegoria, fantasta kaj folklora, la romano situas tempe en la postmilita rekonstruperiodo de la jugoslavia Makedonio

Tena
Hejmo en Mezeŭropo
Spomenka Štimec
Klarigo: Mallonga romano: la morto de avino donas okazon rakonti pri la "privata Mez-Eŭropo"

Tereza Desqueyroux
François Mauriac
Klarigo: Mallonga romano psikologia pri virino provinta mortigi sian edzon

Terra
István Nemere
Klarigo: Sciencfikcia romano pri forestonteca reveno de homa esploristo al la tero

Tiel okazis aŭ Mistero minora
Ferenc Szilágyi
Klarigo: Mallonga krimromano, lingve elstara

Tien
Romano
Johán Valano
Klarigo: Pri malfacile kredebla vojaĝo al paralela mondo

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Japanlingva versio de la samtitola originala romano

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Romano pri la vivo de la aŭstri-hungara aktorino Tilla Durieux

Timur kaj lia taĉmento
A. Gajdar
Klarigo: Aventura romaneto kun milita temo, klasikaĵo en la sovetia junulara literaturo

Tio konvenas!
Carl Jonas Love Almquist
Klarigo: Romaneto pri "vojaĝo kaj iom-post-ioma interkonatiĝo de Sara kaj Albert dum unu somera semajno"

Tirano Banderas
Ramón del Valle-Inclán
Klarigo: Groteska romano pri amerika diktatoro

Tiu toskana septembro
Corrado Tavanti, István Ertl
Klarigo: Pasioj kaj intrigoj post trovo de strangolita knabino

Toter Lehrer, guter Lehrer
Thorsten Sueße
Klarigo: Germanlingva krimromano, en kiu Esperanto havas rolon

Tra dezerto kaj praarbaro
Henryk Sienkiewicz
Klarigo: Aventuroj de pola knabo kaj angla knabino en la norda Afriko

Transe
Lorjak
Klarigo: Romano de populara aŭtoro

Transilvania nupto, La
Stephan Lang
Klarigo: La antaŭulo de "La talpoĉasisto". Honesta prezento de la streĉitecoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito

Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, La
Jaroslavo Haŝek
Klarigo: La unuaj dek ĉapitroj. Reeldono de traduko el 1932

Tri homoj en boato
(Por ne forgesi pri la hundo)
Jerome K. Jerome
Klarigo: Amuza populara romano bazita sur realaj okazaĵoj kaj personoj

Trigroŝa romano
Bertolt Brecht
Klarigo: Socikritika romano

Triĝiba monto, La
Ferenc Szemlér
Klarigo: Sikula familio vojaĝas al/de Adriatiko ĉirkaŭ la komenco de la unua mondmilito

Tur-strato 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Realisma originala romano pri la "viktimoj de kruela soci-ordo, kontraŭ kiu ili ne ribelas"

Turmstrasse 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Germana traduko de "Tur-strato 4"

Turo de l' popoloj, La
Han Ryner
Klarigo: Romano pri la mito de la Babela Turo

Unu amo de Swann
Marcel Proust
Klarigo: Amromano, kun membiografiaj aludoj

Unu tago post la alia
Letero al infano naskita
Clelia Conterno Guglielminetti
Klarigo: Pasia taglibra rakonto pri angoroj kaj sopiroj al patriniĝo

Unumane
J.H. Rosbach
Klarigo: Romano pri amo kaj arto, iom detektivstila

Unutema rapsodio
Interparoloj kun Rafail Dvoinikov
Claudio Morandini
Klarigo: Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, sciencfikcio - jen kelkaj ingrediencoj de tiu ĉi kompleksa kaj inteligenta romano

Urbeto
Ŝalom Aŝ
Klarigo: Idilia romano pri la juda vivo en "Dos Shtetl"

Urbo Goblinsk
Mikaelo Bronŝtejn
Klarigo: Originala romano inspirita de la ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en Rusio, post la disfalo de Sovetunio

Urd Hadda murdita!
Deck Dorval
Klarigo: Misteraj vivo kaj morto de teatra direktoro

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Dua traduko de kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Valo de l' nebulo
Spiritisma romano por gejunuloj
Roque Jacintho
Klarigo:

Varmega kamparo
Zsigmond Móricz
Klarigo: Pri hungara meznobelaro komence de la 20a jarcento

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj
Rubem Fonseca
Klarigo: Romano bazita sur la vivo de la juda (rusia) aŭtoro Isaak Babel

Ventoj
Blagoja Ivanov
Klarigo: Psikologia romano pri fremdiĝo en la moderna socio

Venĝanto
Rakonto pri malnova tempo de Estonio
Eduard Bornhöhe
Klarigo: Pasia romano pri nacia liberigo

Verda radio, La
Jules Verne
Klarigo: En angla banloko, Elisabeth kaj ŝiaj du onkloj senlace serĉas la originon de mistera verda lumradio

Verda sanktejo, La
Hervé Bazin
Klarigo: Ekologiema romano pri homo "kiu venas de nenie"

Verda tritiko, La
Colette
Klarigo: Romano pri la seksa kaj senta inico de du parizaj geadoleskantoj

Verdaj Donkiĥotoj
Julio Baghy
Klarigo: La malplej konata romano de Baghy: "Paŭlo Paal", kaj kelkaj satiraj portretoj pri tipaj movadanoj

Vi povas morti nur dufoje
István Nemere
Klarigo: Daŭrigo de "Vivi estas danĝere"

Victoria
Knut Hamsun
Klarigo: Fama amrakonto

Vidvineto, La
José de Alencar
Klarigo: Romantika rakonto priskribanta morojn kaj kutimojn en Rio de Janeiro meze de la 19a jarcento

Vidvino kaj la profesoro, La
Romano
Ronald Cecil Gates
Klarigo: Amromano aŭtobiografie inspirita

Viktimoj
Julio Baghy
Klarigo: Klasika romano, kun streĉa intrigo pri amo kaj morto en siberia militkaptitejo. Mejloŝtono en la evoluo de la Esperanta prozo

Vila mano, La
Idoj de Cereso
Hindrik Jan Bulthuis
Klarigo: Amuza romano, riĉa je anekdotoj pri nordnederlanda vilaĝo

Vilaĝo Borovo
Krum Velkov
Klarigo: Romano pri vilaĝo en ribelo de 1923

Vipo kaj la turbo, La
Mallonga romano
Andrej Capuder
Klarigo: La unua "disidenta" romano en Slovenio

Vismar
István Nemere
Klarigo: Ĉu povas naskiĝi vera amikeco inter homo kaj besto?

Vivi estas danĝere
István Nemere
Klarigo: Streĉa spionromano en simpla, glata lingvaĵo

Vivi sur barko
Eugène de Zilah
Klarigo: Serio Kargo. Spertoj kaj pensoj de filozofo forlasinta siajn karieron kaj hejmlandon por ekvivi sur maro

Vivo de Damoru, La
Trailokyanath Mukhopadhyay
Klarigo: Sub la vualo de fantazia rakonto, la aŭtoro prisatiras kaj kritikas hontindajn sociajn malbonojn de sia epoko

Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud
Jean Ribillard
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. Vivrakonto de azeno en araba oazo

Vivo nova / Vita nova
Dante Alighieri
Klarigo: La unua amromano de la itala literaturo

Vivoj sekaj
Graciliano Ramos
Klarigo: Novrealisma romano pri la batalo de analfabeta bovisto kaj lia familio kontraŭ sekeco kaj malsato en la nordorienta Brazilo

Vizito sur la Teron
István Nemere
Klarigo: Romano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo

Vojaĝo al Faremido / Kapilario
Frigyes Karinthy
Klarigo: La kvina kaj sesa vojaĝoj de Gulivero

Vojaĝo al Kazohinio
Sándor Szathmári
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj "artaj" kaj "religiaj"

Vojaĝo al kuniĝo
Konfesoj de seksobsedito
Darik Otira
Klarigo: Amo? Forgesu! Amoro estas pli grava en tiu ĉi originala romano, kiun, laŭ la leĝoj de multaj landoj, nur adoltoj rajtas legi

Vojaĝo ĝis noktofino
Louis-Ferdinand Céline
Klarigo: La unua kaj plej populara romano de Céline; literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas
Manjo Austin
Klarigo: Romantika rakonto pri plenkresko en irlanda urbeto

Vojo de serpento sur roko, La
Torgny Lindgren
Klarigo: Konata romaneto pri homa digno meze de granda humiliĝo

Vualo de l' silento
Ĝura
Klarigo: Aŭtobiografia verko: Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi gravedas de franca vivkunulo

Xi bo li ya qi qian tian
Karlo Ŝtajner
Klarigo: Ĉinlingva versio de "7000 tagoj en Siberio"

Yawar-Festo
(Sangofesto)
José María Arguedas
Klarigo: Romano kun fortaj historiaj, sociaj kaj etnologiaj trajtoj

Ŝaŭmo de l' tagoj, La
Boris Vian
Klarigo: Korŝira amromano

Ŝia lasta poŝtkarto
Romano
Serĝo Elgo
Klarigo: Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon

Ŝtona urbo, La
Anna Löwenstein
Klarigo: Juna keltino konatiĝas kun Romo kaj frua kristanismo

Ŝtrumpoj de la reĝo Petro, La
Milovan Vitezoviĉ
Klarigo: Romano, kun historia fono, de furora nuntempa serba aŭtoro

Ĉashundo de la Baskerviloj, La
Arthur Conan Doyle
Klarigo: Unu el la plej famaj detektivaĵoj de Ŝerloko Holmso

Ĉe akvorando
Klarigo: Romanego pri kamparana insurekcio en Norda Song-Dinastio. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj

Ĉe la sanktaj akvoj
J.C. Heer
Klarigo:

Ĉielarka estonto
Carmel Mallia
Klarigo: Historia romano kun malta fono

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
Jules Verne
Klarigo: Unu el la plej tradukataj kaj ŝatataj romanoj de la franca aŭtoro finfine havas ankaŭ Esperantan version!

Ĉu li venis trakosme?
Johán Valano
Klarigo: Spionoj, murdoj...

Ĉu vi konas Blaise Cendrars?
Manuel de Seabra
Klarigo: Dum afrika sendependiĝa milito, koloniista soldato kaj gerilano pruntas librojn unu al la alia, riskante siajn vivojn. Libro de Blaise Cendrars fariĝas kvazaŭ simbolo de amikeco trans batallinioj

Ĉu vi kuiras ĉine?
Johán Valano
Klarigo: Detektivromano, la unua en la "Ĉu-serio"

Ĉu ŝi mortu tra-fike?
Johán Balano
Klarigo: "Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo" en belstila kaj malpruda lingvaĵo

Ĵim' la migrulo
Aventuroj de juna leopardo
Siegfried Stampa
Klarigo: Amdeklaro kaj al leopardo - unu el la plej elegantaj sovaĝbestoj sur la afrika kontinento -, kaj al la Sudafrika enloĝantaro

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo