Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogokategorioj › subkategorio: romanoj

Estas trovitaj 520 titoloj

Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, en subkategorio romanoj

Nova serĉo:

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo

Muelilo de la fortuno, La
Ioan Slavici
Klarigo: La plej populara romaneto (ĉu longa novelo?) de la aŭtoro. La nuna leganto facile komprenos, ke kiam temas pri avareco, intrigoj kaj malhumaniĝo, ne multo ŝanĝigis en la lastaj jarcento kaj triono

Murdo en la teatro
Ronald Cecil Gates
Klarigo: Murdo de aktoro baldaŭ surscenejiĝonta donas iom da laboro al la fama komisaro Roberto Elis

Muzeo de milito, La
Claudio Magris
Klarigo: Bela idealo: realigi muzeon de milito, tiel ekster ĝi estu nur paco

Nanatasis
Robert Dutil
Klarigo: Ĉarma mirrakonto pri la aventuroj de soleca kanuisto en la nordamerika nordoriento kaj pri la mondo, kiun li malkovras tie

Naskitaj sur la ruino
Okinavo
Miyamoto Masao
Klarigo: Originala romano inspirita de historiaj realaĵoj

Naŭzo, La
Jean Paul Sartre
Klarigo:

Ne eblas aplaŭdi unumane
Sten Johansson
Klarigo: Enrigardo en la vivon de homoj, kies eksteraj kaj kulturaj diferencoj ŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo

Ne serĉu la murdiston!
Julian Modest
Klarigo: Krimromano kiu kaptas la leganton per streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo

Nebulozo de Andromedo, La
Ivan Efremov
Klarigo: Fama scienc-fikcia romano verkita en la 1950aj jaroj de aŭtoro kiun oni konsideras la patro de la scienc-fikcia ĝenro en Rusio

Nenifara vivo
Godofredo Rangel
Klarigo: Majstra bildo de la mikskoloraj estaĵoj en la sino de la tropika brazila naturo

Neniu ajn papilio
Trevor Steele
Klarigo: Pri la spertoj de juna anglo en Germanio de la 60-aj jaroj

Neologisme
Lorjak
Klarigo: Romaneto en sprita lingvaĵo

Nesto de viperoj
István Nemere
Klarigo: Okazas murdo je verkisto Theo Velmer. Aŭ...?

Nevenkebla ĝeno, La
Momentoj de tualeta mizero
Theo Thijssen
Klarigo: Aŭtobiografia rakonto pri malriĉa knabeto, kiu fariĝas instruisto

Neĝa lando
Kawabata Yasunari
Klarigo: Delikat-senta majstroverko de Nobel-premiito pri homaj rilatoj

Nia hejmo
Francisco Cândido Xavier
Klarigo: Spiritisma romano

Nigra magio
Klarigo: Aventuro de policisto kontraŭ sorĉistino

Nigra patrino Tero, La
Kristian Novak
Klarigo: Premiita romano, "tre plaĉa surprizo kaj vere refreŝiga prozaĵo" (Božidar Alajbegović)

No Butterflies in Bergen-Belsen
Trevor Steele
Klarigo: Angla reverko de "Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen"

Nokta patrolo, La
Historio unua
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La unua parto, "Propra destino", de scienc-fikcia romano, kies verkinto estas unu inter la plej popularaj aŭtoroj en Rusio

Nokta patrolo, La
Historio dua
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La dua parto, "Sia inter la siaj", de plurparta scienc-fikcia romano

Nokta patrolo, La
Historio tria
Sergej Lukjanenko
Klarigo: La tria parto, "Ekskluzive por la siaj", de populara scienc-fikcia romano

Noktaj aviadistoj
Vladimir Beekman
Klarigo: Pri forgesita militaviadilo, kies lasta bombo, longe post la militfino, perturbas la vivon de la loĝantoj en kvaretaĝa domo

Nokto de la ezoko, La
Serĝo Elgo
Klarigo: Krimromano

Nokto, tago kaj nokto
Andrzej Szczypiorski
Klarigo: Fascina studo de la meĥanismo de politika provoko

Nova sento
Filozofia romano
Tagulo
Klarigo: Frua romano, pri ideala socio laŭ teozofio

Nova vivo, La
Ivan G. Ŝirjaev
Klarigo: Romano el la 20-aj jaroj, pri la antaŭrevolucia Rusio

Nuda vero, La
Georges Salan
Klarigo: Rakonto pri travivaĵoj en naziaj koncentrejoj (1944-1945)

Obsedita de l' suno
István Gáll
Klarigo: Vivo de duonjuda virino en postmilita Hungario

Okupacio
Erni Krusten
Klarigo: Homaj sentoj kaj idealoj en Estonio 1941-44

Oldulo kaj la maro, La
Ernest Hemingway
Klarigo: Klasikaĵo de Nobel-premiito

Ombro sur interna pejzaĝo
Spomenka Štimec
Klarigo: Intima aŭtobiografia romano

Op een veld van graniet
István Nemere
Klarigo: Traduko de la romano "Sur kampo granita"

Ora bovido
Ilja Ilf, Evgenij Petrov
Klarigo: Kvazaŭdaŭrigo de "Dek du seĝoj", ĉi tiu romano gajigas la legantojn jam pli ol 70 jarojn

Ordeno de verkistoj
Romano
Karolo Piĉ
Klarigo: Pri fikcia ordeno, "kies gemembroj tute nesanktule... okupiĝas pri la elkreado de la originala literaturo Esperanta"

Orm la ruĝa
Frans G. Bengtsson
Klarigo: Aventura kaj humurplena proza eposo pri la vikinga socio kaj la alveno de kristanismo

Orm la ruĝa
Dua volumo: Hejme kaj en Oriento
Frans G. Bengtsson
Klarigo: La dua volumo de aventura kaj humurplena proza eposo pri la vikinga socio kaj la alveno de kristanismo

Palaco de danĝero, La
Mabel Wagnalls
Klarigo: Historia romano, pri Madame de Pompadour

Palaco, La
Wiesław Myśliwski
Klarigo: Paŝtisto volas fariĝi grandsinjoro

Paradizo ŝtelita
Trevor Steele
Klarigo: Originala romano okupiĝanta pri la sorto de la lastaj aborigenoj sur la aŭstralia insulo Tasmanio

Pasteĉo
Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj
Sten Johansson
Klarigo: Ĉu nova "Specimene"? Tute ne!

Patroj kaj filoj
Ivan S. Turgenev
Klarigo: Fama romano de klasika aŭtoro

Paulus fondinto
Trevor Steele
Klarigo: Romano verkita ĉirkaŭ la vivo de tiu, kiun oni povas konsideri la vera fondinto de la kristanismo

Paŭlo Debenham
H.A. Luyken
Klarigo: Streĉa klasika romano pri amintrigoj, e-istoj kaj rusaj spionoj

Paŭlo kaj Stefano
F.C. Xavier
Klarigo: Spiritisma romano

Pigre pasas la nokto
István Nemere
Klarigo: Malgranda urbo ne toleras la amon inter mezaĝa viro kaj juna ciganino

Pikniko ĉe vojrando
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Fama scienc-fikcia romano: aliplanedanoj vizitis la Teron, kaj postlasis misterplenan zonon

Pilgrimanto inter ombroj
Boris Pahor
Klarigo: Memoraĵoj pri koncentrejo

Pilgrimo al la Okcidento
Wu Cheng'en
Klarigo: Fantazia mitologia romano pri dioj kaj spiritoj. Unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio

Ponto super Drino, La
Ivo Andrić
Klarigo: Historia romano konstruita ĉirkaŭ reala ponto, kiu estis atestanto de la loka historio dum kvar jarcentoj. Ĉefverko de la Nobelpremiito pri literaturo

Por la homo
A. Urbonas, K. Trečiakauskas
Klarigo: Pri la kuraco de knabino post akcidento

Portreto de Dorian Gray, La
Oscar Wilde
Klarigo: En la komenco skandala, la romano de Wilde iĝis klasikaĵo konata ĉie tra la mondo

Postdomo, La
Paŭsaĵo
István Ertl
Klarigo: Humurplena satira romaneto (kun movada fono), en kiu "fikcio kaj realo koincidas"

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas...
Louis Couperus
Klarigo: Eventoj, okazintaj antaŭ longa tempo en la fora Nederlanda Indio, ankoraŭ hantas familiajn interrilatojn en Nederlando

Princo Serebrjanij
Aleksej Tolstoj
Klarigo: Majstra traduko el la komencaj jaroj de la E-movado; represo iom korektita de la eldono 1912

Princo ĉe la hunoj, La
Eugène de Zilah
Klarigo: Rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj

Princo, La
Niccolò Machiavelli
Klarigo: Unu el la plej konataj ĉefverkoj de la mezepoka itala literaturo - dudek ses ĉapitroj kiuj aspektas kiel konversacioj kun reĝoj, imperiestroj, historiistoj, armeestroj

Printempo de morto
Lajos Zilahy
Klarigo: Populara hungara romano

Pro Iŝtar
H. A. Luyken
Klarigo: Romano, pri la sorto de la judoj en la antikva Babelo

Pro kio?
Argus (Friedrich Ellersiek)
Klarigo: Drameca teksto, interesa el kultura, historia kaj psikologia vidpunktoj, ne ĉiam intencitaj de la aŭtoro

Profeto el Pedras, La
Romano
Gersi Alfredo Bays
Klarigo: Travivaĵoj de juda fuĝanto antaŭ sesdeko da jaroj en brazila urbeto landinterna, kun varia portretaro de ties loĝantoj

Prophet from Pedras, The
Gersi Alfredo Bays
Klarigo: Angla versio de "La profeto el Pedras"

Pupo
(Volumo 1)
Bolesław Prus
Klarigo: La unua parto de la 3-voluma verko de la fama aŭtoro de "La faraono". Ĉi tiu romanego (oni konsideras ĝin la plej bona verko de Prus) vaste panoramas la varsoviajn pogromojn en 1878-1881

Pupo, La
Bolesław Prus
Klarigo: Ĉefverko de la pola literaturo, komparebla kun la plej eminentaj romanoj de la monda realismo

Quo vadis
Henryk Sienkiewicz
Klarigo: La romano portas nin al la lastaj jaroj de la regado de Nerono kaj al la komencoj de la kristanismo en Romo. Ĉefverko de la pola literaturo

Rabeno de Bacherach, La
Heinrich Heine
Klarigo: Nova traduko de fragmenta romano pri judoj en la 19-jarcenta Germanio

Rabeno de Baĥaraĥ, La
Heinrich Heine
Klarigo: Represo de la eldono Paris 1924

Rabeno de Baĥaraĥ, La / La rabeno de Bacherach
Heinrich Heine
Klarigo: Paralela preso de du malsamepokaj tradukoj

Rande de l' prudento
Miroslav Krleĵa
Klarigo: Pensĉena romano, kiu atakas hipokritecon kaj moralan koruptecon

Reluctant Messiah
Trevor Steele
Klarigo: Anglalingva versio de "Kaj staros tre alte..."

Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas
Godfried Bomans
Klarigo: Parodio pri politikistoj kaj pri "homoj kiuj sin prezentas kiel nombron anstataŭ kiel nulon"

Resurekto
Lev Tolstoj
Klarigo: Fama rusa romano, kiu pentras socian bildon el la fino de la 19-a jarcento

Retoj
Lorjak
Klarigo: Leĝera romano pri aventuroj de juna nobelido en Parizo

Reĝo Maĉjo la Unua
La Epoko: Kajero 145 (10)
Janusz Korczak
Klarigo: Maĉjo 10-jara heredas la tronon kaj enkondukas atentindajn reformojn

Reĝo Maĉjo la Unua
Janusz Korczak
Klarigo: Maĉjo 10-jara heredas la tronon kaj enkondukas atentindajn reformojn

Reĝo sen distriĝo
Jean Giono
Klarigo: Morala rakonto, komence detektiv-romaneca, pri la krueleco de la homo

Ribelo, La
Joseph Roth
Klarigo: Romaneto pri militvunditoj

Rigardante malantaŭen
(en la jaro 2000)
Edward Bellamy
Klarigo: Fama utopia romano el la fino de la 19a jarcento

Riporto skribita en la pendumila maŝo
Julius Fučík
Klarigo:

Robinsono Kruso
Liaj vivo kaj strangaj mirindegaj aventuroj
Daniel Defoe
Klarigo: Reeldono, iom korektita, de la unua Esperanta eldono (1908), kun kelkaj originalaj ilustraĵoj de Walter Paget

Romano pri la tri regnoj
Luo Guanzhong
Klarigo: Historia romano pri la periodo 168-280. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj

Romeo, Julieta kaj la tenebro
Jan Otčenášek
Klarigo: Pri amo de juda knabino kaj ĉeĥa knabo

Roseanna
Maj Sjöwall, Per Walhlöö
Klarigo: Romano pri krimo farita dum vojaĝo de pasaĝerŝipo

Rubekolo, La
Emile Masson
Klarigo: Juna bretona paro rifuzas la premadon de la katolika eklezio kaj la burĝajn konvenciojn komence de la 20a jarcento

Ruĝdoma sonĝo
Volumo I
Cao Xueqin
Klarigo: Aŭtobiografia verko pri ruiniĝo de nobela familio kaj tragedio de junaj geamantoj. Laŭ komuna agnosko, la plej grava ĉina romano

Ruĝdoma sonĝo
Volumo II
Cao Xueqin
Klarigo:

Ruĝdoma sonĝo
Volumo III
Gao E
Klarigo:

Sagao de Egil
Klarigo: La plej granda inter la "sagaoj de islandanoj"

Sagao de Njal
Klarigo: La plej longa inter la "sagaoj de islandanoj" kaj, laŭ iuj, la plej elstara el arta, stila kaj psikologia vidpunktoj

Saltego trans jarmiloj
Jean Forge
Klarigo: Humura romano pri tempomaŝina vojaĝo

Saltego trans jarmiloj
Jean Forge
Klarigo: Humura romano pri tempomaŝina vojaĝo

Salvo al nigra bubalo
Nándor Gion
Klarigo: Kvazaŭdaŭrigo al "La kormoranoj ankoraŭ ne revenis"

Sangofragoj
Rakonto de virino, kiu transvivis gulagon
Jiří Kupka
Klarigo: Kortuŝa, se ne skua, rakonto pri virino, kiu pasigis 19 jarojn en sovetiaj punlaborejoj

Sangovenĝaj serpentoj, La
Adem Demaçi
Klarigo: La unua romano de Kosova albanlingva aŭtoro, kiu ricevis la eŭropan Saĥarov-Premion por pensa libereco

Sava la savontino
Gerard Cool
Klarigo: Esotera scienc-fikciaĵo komence de la tria jarmilo

Sed nur fragmento
Trevor Steele
Klarigo: Biografia romano pri rusa antropologo en Suda Pacifiko fine de la 19a jarcento

Sekreto de la patrino
Valerij Sipoviĉ
Klarigo: Lirika rakonto pri okazintaĵoj en la orienta Siberio inter la fino de la unua mondmilito kaj la fino de la dua

Sen novaĵoj pri Gurb
Eduardo Mendoza
Klarigo: Speco de taglibro de eksterterano, kiu serĉas sian amikon en Barcelono. Parodia kaj satira romaneto

Sen titolo
Ivan G. Ŝirjaev
Klarigo: Aventuroj de rusa E-pioniro en 1897-98. Probable la unua originala E-romano

Sendependaj homoj
Halldór Laxness
Klarigo: Romano pri la kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj en la unua duono de la 20a jarcento

Sensorteco
Imre Kertész
Klarigo: Pli ol membiografie inspirita transviv-rakonto elkoncentreja: romano kiu elmontras la kapablon de la homo adaptiĝi al cirkonstancoj, sistemoj kaj reĝimoj plej malhomaj. Nobel-premiita en 2002. Aldone, intervjuo kun Aharon Appelfeld

Senĉesa rakonto, La
Michael Ende
Klarigo: "Kulta" romano pri knabo, kiu ekvivas en la mondo de legata libro, kio montriĝas pli vera ol la mondo reala

Sep fratoj
Aleksis Kivi
Klarigo: Humura romano pri vivo en nordaj praarbaroj en la 19a jarcento

Sep vangofrapoj
Károly Aszlányi
Klarigo: Amuza romano de populara verkisto

Serenaj matenoj
Julian Modest
Klarigo: Plia krimromano de nia verkema bulgara aŭtoro. Taŭga ankaŭ por komencantoj

Serioza ludo, La
Hjalmar Söderberg
Klarigo: Amromano en kiu gravan rolon ludas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj

Serpentoj en la puto
István Nemere
Klarigo: Terorismo, Al-Kaida, fanatikeco (ankaŭ ĉe la polica flanko), surprizoj...

Serĉu mian sonĝon
Romano
István Nemere
Klarigo: Juna geedza paro malkovras, ke ĝi amikas kun teroristo

Serĉu, kaj vi trovos!
István Nemere
Klarigo: Krimromaneto pri mistera morto de pentristo

Sesdek ok
Sten Johansson
Klarigo: Romano konstruita ĉirkaŭ la studentaj ribeloj en Parizo en la eventoriĉa 1968

Sidarto
Hinda poezia rakonto
Hermann Hesse
Klarigo: Rakonto pri la vivo de samtempulo de Gotamo Budho, Sidarto, kaj pri lia serĉo de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito

Siksto kaj Sesto
Heinrich Federer
Klarigo: Historia romaneto pri papo Siksto la 5-a (16-a jc.)

Silento
Endoo Ŝuusaku
Klarigo: Kiam ĉi tiu romano aperis antaŭ 45 jaroj, ĝi ne estis aparte alte taksita de la kristanoj. Ĝia temo estas la farto de kristanismo en Japanio en la unua parto de la 17a jarcento

Skabio
Sten Johansson
Klarigo: La aŭtoro "uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo"

Skandalo pro Jozefo, La
Valdemar Vinař
Klarigo: Originala, drameca prilaboro de la biblia rakonto pri Jozefo, jam tradukita el E-o en la ĉeĥan kaj japanan

Skarabo en formikejo
Arkadij kaj Boris Strugackij
Klarigo: Sciencfikcia romano kiu tenas la leganton streĉita ĝis la lasta paĝo

Somermeze
Paul Kuusberg
Klarigo: Militromano pri maturiĝo de juna ĉefrolanto

Sonĝo pri amo kaj morto
Filip David
Klarigo: "Mallonga romano pri amo, mallonga romano pri mortado"

Spartako
James Leslie Mitchell
Klarigo: Historia romano pri la sklav-ribelo de Spartako

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck
Klarigo: Romano pri homoj kiujn la vivo kuntrenas en diversajn direktojn kun apartaj komplikoj, propraj cirkonstancoj kaj solvindaj situacioj

Steloj de Eger
Géza Gárdonyi
Klarigo: Unu el la plej popularaj romanoj en Hungario - romantika, historia, aventuroza

Stone City, The
A Captive's Life in Rome
Anna Lowenstein
Klarigo: Anglalingva varianto de la romano "La ŝtona urbo"

Strato de Tanja, La
Vivo en Rusio 1917-2017
Kalle Kniivilä
Klarigo: Strato en Sankt-Peterburgo estas la ĉefa "protagonisto" de nefikcia historio bazita sur rememoroj kaj dokumentoj

Sub cirkotendo
Stan Bubenič
Klarigo: Aŭtobiografia romano pri la cirka vivo

Sub la pir-arbo
Romano
Theodor Fontane
Klarigo: Krimromano de granda verkisto realisma

Suferoj de la juna Werther, La
Johann Wolfgang von Goethe
Klarigo: Tipo de sentimentala romano, verkita en formo de leteroj, per kiu Goethe akiris internacian famon ĉe la unua publikigo en 1774

Sunkrono, La
Marie Koenen
Klarigo: El "Fabeloj kaj legendoj"

Sur insulo malproksima
Jo van Hemert-Remmers
Klarigo: Kun mapo. Spertoj el japana okupacio en Sumatro post 1941

Sur kampo granita
István Nemere
Klarigo: Funkciulo de bonfara organizaĵo montriĝas esti krimulo de la Dua Mondmilito

Sur la bordo
Nevil Shute
Klarigo: Romano pri la nuklea minaco

Sur la marmorklifoj
Ernst Jünger
Klarigo: Romano pri la unua mondmilito

Sur sanga tero
Mozaikromano
Julio Baghy
Klarigo: Daŭrigo de "Viktimoj"

Surklifa
Serĝo Elgo
Klarigo: Pri misteraj okazaĵoj en surmonta vilao

Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La
Romano
Manuel de Seabra
Klarigo: Unu el la plej konataj historioj de la homaro, el nekutima vidangulo

Tagordo
Éric Vuillard
Klarigo: "La monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn", kiel montras tiu ĉi premiita rakonto pri la komenco de la Tria Regno

Tais el Ateno
Ivan Efremov
Klarigo: En la romano kiel ruĝa fadeno trairas penso pri la eterneco de la arto kaj ties ĉi inspiranto - la virino

Talpoĉasisto, La
Stephan Lang
Klarigo: Transilvania rifuĝinto revenas al sia denaska lando kaj malkovras sekreton pri sia deveno

Tarokoj kaj epokoj
Christian Declerck
Klarigo: Aŭtobiografia romano en nekutima tekso

Telenio
Atribuita al Oscar Wilde
Klarigo: Eksplicita erotika romano; bona ekzemplo de beletraĵo el la Viktorina epoko

Tempo de la kaprinoj, La
Luan Arif Starova
Klarigo: Historia kaj alegoria, fantasta kaj folklora, la romano situas tempe en la postmilita rekonstruperiodo de la jugoslavia Makedonio

Tena
Hejmo en Mezeŭropo
Spomenka Štimec
Klarigo: Mallonga romano: la morto de avino donas okazon rakonti pri la "privata Mez-Eŭropo"

Tereza Desqueyroux
François Mauriac
Klarigo: Mallonga romano psikologia pri virino provinta mortigi sian edzon

Terra
István Nemere
Klarigo: Sciencfikcia romano pri forestonteca reveno de homa esploristo al la tero

Tiel okazis aŭ Mistero minora
Ferenc Szilágyi
Klarigo: Mallonga krimromano, lingve elstara

Tien
Romano
Johán Valano
Klarigo: Pri malfacile kredebla vojaĝo al paralela mondo

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Japanlingva versio de la samtitola originala romano

Tilla
Spomenka Štimec
Klarigo: Romano pri la vivo de la aŭstri-hungara aktorino Tilla Durieux

Timur kaj lia taĉmento
A. Gajdar
Klarigo: Aventura romaneto kun milita temo, klasikaĵo en la sovetia junulara literaturo

Tio konvenas!
Carl Jonas Love Almquist
Klarigo: Romaneto pri "vojaĝo kaj iom-post-ioma interkonatiĝo de Sara kaj Albert dum unu somera semajno"

Tirano Banderas
Ramón del Valle-Inclán
Klarigo: Groteska romano pri amerika diktatoro

Tiu toskana septembro
Corrado Tavanti, István Ertl
Klarigo: Pasioj kaj intrigoj post trovo de strangolita knabino

Toter Lehrer, guter Lehrer
Thorsten Sueße
Klarigo: Germanlingva krimromano, en kiu Esperanto havas rolon

Tra dezerto kaj praarbaro
Henryk Sienkiewicz
Klarigo: Aventuroj de pola knabo kaj angla knabino en la norda Afriko

Tra la padoj de la vivo
Julian Modest
Klarigo: Moderntempa romano pri "intergeneracia konflikto", inter sola patrino kaj ŝia filino

Transe
Lorjak
Klarigo: Romano de populara aŭtoro

Transilvania nupto, La
Stephan Lang
Klarigo: La antaŭulo de "La talpoĉasisto". Honesta prezento de la streĉitecoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito

Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, La
Jaroslavo Haŝek
Klarigo: La unuaj dek ĉapitroj. Reeldono de traduko el 1932

Tri homoj en boato
(Por ne forgesi pri la hundo)
Jerome K. Jerome
Klarigo: Amuza populara romano bazita sur realaj okazaĵoj kaj personoj

Trigroŝa romano
Bertolt Brecht
Klarigo: Socikritika romano

Triĝiba monto, La
Ferenc Szemlér
Klarigo: Sikula familio vojaĝas al/de Adriatiko ĉirkaŭ la komenco de la unua mondmilito

Tur-strato 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Realisma originala romano pri la "viktimoj de kruela soci-ordo, kontraŭ kiu ili ne ribelas"

Turmstrasse 4
Hans Weinhengst
Klarigo: Germana traduko de "Tur-strato 4"

Turo de l' popoloj, La
Han Ryner
Klarigo: Romano pri la mito de la Babela Turo

Unu amo de Swann
Marcel Proust
Klarigo: Amromano, kun membiografiaj aludoj

Unu tago post la alia
Letero al infano naskita
Clelia Conterno Guglielminetti
Klarigo: Pasia taglibra rakonto pri angoroj kaj sopiroj al patriniĝo

Unumane
J.H. Rosbach
Klarigo: Romano pri amo kaj arto, iom detektivstila

Unutema rapsodio
Interparoloj kun Rafail Dvoinikov
Claudio Morandini
Klarigo: Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, sciencfikcio - jen kelkaj ingrediencoj de tiu ĉi kompleksa kaj inteligenta romano

Urbeto
Ŝalom Aŝ
Klarigo: Idilia romano pri la juda vivo en "Dos Shtetl"

Urbo Goblinsk
Mikaelo Bronŝtejn
Klarigo: Originala romano inspirita de la ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en Rusio, post la disfalo de Sovetunio

Urd Hadda murdita!
Deck Dorval
Klarigo: Misteraj vivo kaj morto de teatra direktoro

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Urug
Hella S. Haasse
Klarigo: Dua traduko de kortuŝa rakonto pri la amikeco inter nederlanda knabo kaj loka knabo en Nederlanda Hindio kaj la rezulto de la politikaj ŝanĝoj tie

Valo de l' nebulo
Spiritisma romano por gejunuloj
Roque Jacintho
Klarigo:

Varmega kamparo
Zsigmond Móricz
Klarigo: Pri hungara meznobelaro komence de la 20a jarcento

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj
Rubem Fonseca
Klarigo: Romano bazita sur la vivo de la juda (rusia) aŭtoro Isaak Babel

Ventoj
Blagoja Ivanov
Klarigo: Psikologia romano pri fremdiĝo en la moderna socio

Venĝanto
Rakonto pri malnova tempo de Estonio
Eduard Bornhöhe
Klarigo: Pasia romano pri nacia liberigo

Verda radio, La
Jules Verne
Klarigo: En angla banloko, Elisabeth kaj ŝiaj du onkloj senlace serĉas la originon de mistera verda lumradio

Verda sanktejo, La
Hervé Bazin
Klarigo: Ekologiema romano pri homo "kiu venas de nenie"

Verda tritiko, La
Colette
Klarigo: Romano pri la seksa kaj senta inico de du parizaj geadoleskantoj

Verdaj Donkiĥotoj
Julio Baghy
Klarigo: La malplej konata romano de Baghy: "Paŭlo Paal", kaj kelkaj satiraj portretoj pri tipaj movadanoj

Vi povas morti nur dufoje
István Nemere
Klarigo: Daŭrigo de "Vivi estas danĝere"

Victoria
Knut Hamsun
Klarigo: Fama amrakonto

Vidvineto, La
José de Alencar
Klarigo: Romantika rakonto priskribanta morojn kaj kutimojn en Rio de Janeiro meze de la 19a jarcento

Vidvino kaj la profesoro, La
Romano
Ronald Cecil Gates
Klarigo: Amromano aŭtobiografie inspirita

Viktimoj
Julio Baghy
Klarigo: Klasika romano, kun streĉa intrigo pri amo kaj morto en siberia militkaptitejo. Mejloŝtono en la evoluo de la Esperanta prozo

Vila mano, La
Idoj de Cereso
Hindrik Jan Bulthuis
Klarigo: Amuza romano, riĉa je anekdotoj pri nordnederlanda vilaĝo

Vilaĝo Borovo
Krum Velkov
Klarigo: Romano pri vilaĝo en ribelo de 1923

Vipo kaj la turbo, La
Mallonga romano
Andrej Capuder
Klarigo: La unua "disidenta" romano en Slovenio

Vismar
István Nemere
Klarigo: Ĉu povas naskiĝi vera amikeco inter homo kaj besto?

Vivi estas danĝere
István Nemere
Klarigo: Streĉa spionromano en simpla, glata lingvaĵo

Vivi sur barko
Eugène de Zilah
Klarigo: Serio Kargo. Spertoj kaj pensoj de filozofo forlasinta siajn karieron kaj hejmlandon por ekvivi sur maro

Vivo de Damoru, La
Trailokyanath Mukhopadhyay
Klarigo: Sub la vualo de fantazia rakonto, la aŭtoro prisatiras kaj kritikas hontindajn sociajn malbonojn de sia epoko

Vivo kaj opinioj de majstro M'Saud
Jean Ribillard
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. Vivrakonto de azeno en araba oazo

Vivo nova / Vita nova
Dante Alighieri
Klarigo: La unua amromano de la itala literaturo

Vivoj sekaj
Graciliano Ramos
Klarigo: Novrealisma romano pri la batalo de analfabeta bovisto kaj lia familio kontraŭ sekeco kaj malsato en la nordorienta Brazilo

Vizito sur la Teron
István Nemere
Klarigo: Romano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo

Vojaĝo al Faremido / Kapilario
Frigyes Karinthy
Klarigo: La kvina kaj sesa vojaĝoj de Gulivero

Vojaĝo al Kazohinio
Sándor Szathmári
Klarigo: Ĉefverko de la E-literaturo. La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj "artaj" kaj "religiaj"

Vojaĝo al kuniĝo
Konfesoj de seksobsedito
Darik Otira
Klarigo: Amo? Forgesu! Amoro estas pli grava en tiu ĉi originala romano, kiun, laŭ la leĝoj de multaj landoj, nur adoltoj rajtas legi

Vojaĝo ĝis noktofino
Louis-Ferdinand Céline
Klarigo: La unua kaj plej populara romano de Céline; literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas
Manjo Austin
Klarigo: Romantika rakonto pri plenkresko en irlanda urbeto

Vojo de serpento sur roko, La
Torgny Lindgren
Klarigo: Konata romaneto pri homa digno meze de granda humiliĝo

Vualo de l' silento
Ĝura
Klarigo: Aŭtobiografia verko: Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi gravedas de franca vivkunulo

Xi bo li ya qi qian tian
Karlo Ŝtajner
Klarigo: Ĉinlingva versio de "7000 tagoj en Siberio"

Yawar-Festo
(Sangofesto)
José María Arguedas
Klarigo: Romano kun fortaj historiaj, sociaj kaj etnologiaj trajtoj

Ŝaŭmo de l' tagoj, La
Boris Vian
Klarigo: Korŝira amromano

Ŝia lasta poŝtkarto
Romano
Serĝo Elgo
Klarigo: Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon

Ŝtona urbo, La
Anna Löwenstein
Klarigo: Juna keltino konatiĝas kun Romo kaj frua kristanismo

Ŝtrumpoj de la reĝo Petro, La
Milovan Vitezoviĉ
Klarigo: Romano, kun historia fono, de furora nuntempa serba aŭtoro

Ĉashundo de la Baskerviloj, La
Arthur Conan Doyle
Klarigo: Unu el la plej famaj detektivaĵoj de Ŝerloko Holmso

Ĉe akvorando
Klarigo: Romanego pri kamparana insurekcio en Norda Song-Dinastio. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj

Ĉe la sanktaj akvoj
J.C. Heer
Klarigo:

Ĉielarka estonto
Carmel Mallia
Klarigo: Historia romano kun malta fono

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
Jules Verne
Klarigo: Unu el la plej tradukataj kaj ŝatataj romanoj de la franca aŭtoro finfine havas ankaŭ Esperantan version!

Ĉu li venis trakosme?
Johán Valano
Klarigo: Spionoj, murdoj...

Ĉu vi konas Blaise Cendrars?
Manuel de Seabra
Klarigo: Dum afrika sendependiĝa milito, koloniista soldato kaj gerilano pruntas librojn unu al la alia, riskante siajn vivojn. Libro de Blaise Cendrars fariĝas kvazaŭ simbolo de amikeco trans batallinioj

Ĉu vi kuiras ĉine?
Johán Valano
Klarigo: Detektivromano, la unua en la "Ĉu-serio"

Ĉu ŝi mortu tra-fike?
Johán Balano
Klarigo: "Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo" en belstila kaj malpruda lingvaĵo

Ĵim' la migrulo
Aventuroj de juna leopardo
Siegfried Stampa
Klarigo: Amdeklaro kaj al leopardo - unu el la plej elegantaj sovaĝbestoj sur la afrika kontinento -, kaj al la Sudafrika enloĝantaro

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 | listo