Titolo | Enkonduko al literatura kritiko | |
Aŭtoro |
Giorgio Silfer |
Kategorio | Eseoj |
Prezo | 10.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Ĝenevo/Milano, 1983 (2a eld) |
Eldoninto | LF-Koop |
Klarigoj | Provo prezenti bazajn nociojn de literaturo kaj recenzado. |
Formato | 52 paĝoj, 24 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Sen la lastaj 50 jaroj de Probal Daŝgupto | Aldonu |
Recenzo de Fernando de Diego
Ĉu necesas tiom da citoj?
Fonto: Heroldo de Esperanto, oktobro 1980
Aldonita de Jorge Camacho (2008-05-29)
Ĉi libro devus titoloĝi "Elementoj de proza kaj poezia stilistiko", ĉar esence temas pri tio. Ĝi ne traktas, nur mencias sporade kaj supraĵe, la literaturan kritikon. Kelkaj personaj -- kaj ĝenerale diskutindaj -- deduktoj, konkludoj, opinioj kaj difinoj el la kampoj de estetiko, poetiko, retoriko ktp garnas la tuton. La verko, kvankam ne interes-manka, montriĝas foje nekohera kaj, pliparte, ia hibrido de "Retoriko", de Lapenna, kaj de "Parnasa Gvidlibro", de Kalocsay-Waringhien. Kaj, ĉu necesas tiom da citoj (el iamaj kaj nunaj filozofoj kaj aŭtoroj), kies sola funkcio ŝajnas simple nur erudici-parada? Ĝisfunda, rigora studo pri Esperanta literatura kritiko kaj kritikistoj ankoraŭ atendas sian aŭtoron.
Via opinio pri Enkonduko al literatura kritiko