Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Desegnante la parkon
Titolo Desegnante la parkon
 
Aŭtoro Miriam Rodríguez 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroEmbres-et-Castelmaure, 2010 
EldonintoMAS 
KlarigojMalmulte da teksto akompanas la desegnaĵojn en tiu ĉi libreto, kiuj atendas kolorigontojn.
KontribuantojDesegnaĵoj de Danny Daniel Perera Gutiérrez 
Tradukisto, lingvoJ. de Jesús Campos Pacheco / El la hispana
ISBN/ISSN9782918300236 
Formato 48 paĝoj, 15 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ionel Oneţ

Tri titoloj ne faras libron (pli) bona

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

En la lastaj jaroj unu el la plej produktemaj eldonantoj de E-lingvaj libroj estas Monda Asembleo Socia (MAS). Ĝenerale ĝiaj eldonaĵoj estas teĥnike altkvalitaj kaj, sekve, allogaj. Bedaŭrinde, la ĉi recenzata broŝuro ne facile eniros la liston de “kvalitaj” libroj. Por bibliotekistoj kaj bibliografoj ĝi estas fakte koŝmaro. Ni vidu:
La titolo sur la frontkovrilo estas Desegnu la parkon. Interne (titolpaĝe kaj sur la du (!) kolofonpaĝoj) la titolo estas Desegnante la parkon.
Laŭ la frontkovrilo, la bildoj (fakte desegnaĵoj) venas el la plumo de Danny Daniel Perera Gutiérrez, kiu interne ricevas la aldonan (krom)nomon ALVERA.
Laŭ la informo sur la frontkovrilo “Jozefo de Jesús Campos Pacheco (teksto laŭ) Miriam Rodríguez Hernández” oni povas kompreni ke temas pri reverko farita de Campos Pacheco laŭ originala teksto de Rodríguez Hernández. Nur interne ni ekscias ke fakte Jozefo de Jesús Campos Pacheco estas la tradukinto (el la hispana) de teksto verkita de Miriam Rodríguez. Kial ŝi perdis unu nomon restas enigmo. Aŭ eble, ĉar la desegninto ricevis unu.
La libro mem konsistas el desegnaĵoj, foje akompanataj de kvazaŭpoemaj tekstoj en bona Esperanto. La tekstoj estas, preskaŭ senescepte, facile kompreneblaj. Tamen ne nepre por ĉiuj infanoj. La radiko “koliz” probable devas esti “kolizi”. Aliloke alude al ursino oni uzas ĝi.
Ĝenerale la aspekto de la libro estas subnorma por infanlibro. Kaj la desegnaĵoj kaj la tekstoj akompanantaj ilin aperas kvazaŭ faksitaj aŭ skanitaj de nespertulo. Ĉu tio plaĉos al infanoj? Dubinde.
En la fino de la 52-paĝa broŝuro (la paĝoj ne surhavas numeron) oni trovas surprizon – ĝian trian titolon: Desegnante en la parko.
Se mi estus patro, ĉu mi aĉetus ĉi tiun libreton? Probable ne. Ĉu aliaj gepatroj aĉetos ĝin? Probable jes – ĝi ja estas taŭga kiel libro por kolorigi, ĉar, kiel invitas la dorskovrilo, “la bildoj en tiu ĉi libro atendas viajn kolorajn krajonojn!”.

 

Via opinio pri Desegnante la parkon