Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vortoj de Andreo Cseh
Titolo Vortoj de Andreo Cseh
 
KategorioEseoj, Lingvistiko
Prezo 20.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken/De Bilt, 1984 
EldonintoArtur E. Iltis/Societo Andreo Ĉe 
KlarigojSesdek ses diverstemaj, simplastilaj artikoloj de la fama pedagogo.
KontribuantojKomp. Ed Borsboom 
Formato 208 paĝoj, 21 cm 
RecenzojEsperanto — ĉu ja ŝirmilo de la naciaj lingvoj? de Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado)
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paweł Fischer-Kotowski

Observoj plu legindaj

Fonto: parenteze.net
Reta ligilo al la originalo: http://parenteze.net/2016/cseh/
Aldonita de Paweł Fischer-Kotowski (2016-03-21)

La libro “Vortoj de Andreo Cseh” estas kolekto de 66 tekstoj*, kiuj en la jaroj 1935–1936 ĉiusemajne aperis en la Esperanta rubriko de la nederlanda revuo “Haagsche Post”. La aŭtoron mem apenaŭ necesas prezenti – hungara rumaniano, kiu longan parton de la vivo loĝis en Nederlando, unu el la plej gravaj Esperanto-instruistoj, kreinto de la Cseh-metodo. La prilumon bezonas tamen la gazeto, en kiu aperis liaj tekstoj.

“Haagsche Post” estis tiutempe unu el la plej gravaj kaj influaj nederlandaj revuoj, kun katolika fono kaj liberala mondrigardo. Inter ĝiaj kulaborantoj estis i.a. Louis Couperus. En la 1930-aj jaroj ĝi aperis ĉiusemajne en ĉ. 70 mil ekzempleroj. En 1990 “Haagse Post” (laŭ la moderna ortografio) kuniĝis kun la ĵurnalo “De Tijd” kaj sub la nomo “HP/De Tijd” ĝi aperas ĝis nun, ekde 2012 en monata ritmo.

La redakcio de la revuo en 1935 turnis sin al Andreo Cseh – persono, kiu pro sia Esperanto-agado estis tiam sufiĉe konata en Nederlando – kun la propono kunlabori. Ekde septembro 1935 ĉiusabate dum pli ol unu jaro aperis liaj artikoloj verkitaj ekskluzive en la internacia lingvo. Ilia temaro limiĝas al la Esperanto-movado en tiutempa kunteksto. Cseh kiel vera, ĝisosta “verdstelano” (la vorto iom ofte aperas en liaj kolumnoj) prezentas fortan finvenkisman vidpunkton – li snufas la baldaŭan venkon de Esperanto, eĉ malgraŭ la problemoj, kiujn tiutempe spertis la Esperanto-movado en Germanio sub la regado de Adolf Hitler. Cseh, kiu tiam ne sciis ankoraŭ kiel tragike finiĝos tiu historio, primokas ke Esperanto – la plej bona kuracilo por la miskomprenoj inter malsamlingvanoj – estis la sola lingvo, kiun oni ne rajtis uzi dum la Olimpiaj Ludoj en Berlino en 1936.

Kion ni povas lerni el la gazeteltondaĵoj de antaŭ 80 jaroj? La libro servas kiel trezorejo por tiuj, kiuj interesiĝas pri la situacio de la movado en la 1930-aj jaroj. La formo estas malpeza, facile englutebla por ĉiu ajn ordinara esperantisto – ne temas pri historiistaj predikoj, sed mallongaj, tripaĝaj, viglaj rakontoj pri la tiamaj aktualaĵoj.

En tiu periodo la Esperanto-movado estis impona, aparte en Nederlando – laŭ la opinio de Cseh mem, emfazita kelkfoje, la movado ĉi tie estis la plej aktiva en la tuta mondo. Tion ĝi ŝuldas grandparte ankaŭ al lia pena laborado. Li mem ne regas perfekte la nederlandan kaj ĝojas, foje kun eksterlandaj gastoj, renkonti esperantistojn en tramo, butiko, surstrate kaj en diversaj oficejoj. En la Internacia Esperanto-Domo en Arnhem (ĉe la strato Esperantolaan, t.e. Aleo de Esperanto) li gvidas Cseh-metodan kurson por la nederlandaj poŝtistoj (kiuj partoprenas ĝin kadre de sia labortempo kaj eĉ ricevas pro tio ekstrajn feritagojn).

Iom, sed ne tro, ĝenas la nekutima interpunkcio, pri kiu en la antaŭparolo aparte atentigas Ed Borsboom, la kompilinto. Pro la fakto, ke la rubrikon sekvis multaj komencantoj, Andreo Cseh strebas al facila lingvaĵo, kiu neniel impresas infaneca aŭ trosimpleca. Admirinda estas la reguleco de la kontribuaĵoj. Kiu hodiaŭ pretus elsputi ĉiusemajne interesan rakonton pri la aktuala Esperanto-vivo?

* Laŭ la kompilinto de la libro “kolumnoj”, laŭ A.C. “kolonoj”.

 

Via opinio pri Vortoj de Andreo Cseh