Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ni kantu!
Titolo Ni kantu!
 
KategorioKantaroj, muziko
Prezo 24.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 2000 
KlarigojHungaraj popol- kaj laboristaj kantoj.
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay k.a / El la hungara
Formato 62 paĝoj, 16 cm 
Karakterizoj Bibliofila represo de la eldono el 1928. Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

PERSEKUTITA POEZIO

Fonto: A. CS.: OMAĜE... 3-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-02)

Muĝu la kant' kiel ventega ond',
Murojn sieĝu de l' malnova mond'.
Ĝia tondrado nian forton diru,
Luktu popol', kaj venke antaŭiru!
(Devizo de la Kanto-Societo)

Ĉi tiu kanto-kolekto esence estas reeldono de KANTANTA KAMPARO (1921-1922) ampleksigita per ses originalaj Esperanto-kantoj kaj dekses laboristaj kantoj. Kelkaj de ĉi-lastaj estis ĉerpita el la "Proletaria Kantaro" de SAT.

Antaŭparole skribas Vilmos Bleier, la vartinto kaj respondeca eldonanto de la libreto:

"En la kantado manifestiĝas optimista aklamo de la homa koro, sopiranta jen al konsilo, jen al belo kaj noblo..."

La kantojn plejparte esperantigis Kalman Kalocsay, sed la libro ne mencias lian nomon. La prisilento ne estis senkaŭza. La iom postaj eventoj pravigis la motivojn de la anonimeco. La polico konfiskis la libron, ĉar inter la kantoj troviĝis kelkaj, kiuj, laŭ la tiama reĝistaro, agitas kontraŭ la reganta sociordo. Pri la konsekvenco, krom la samtempuloj, parolas ankaŭ skribaj pruvoj. La socialdemokrata taga gazeto Nepszava (Popolvoĉo) la 12-an de aprilo 1930 komunikis:

"Arestopuno pro Esperantaj poemoj. Tradukoj de laboristaj kantoj kiel kontraŭklasa agitado.

La Hungarlanda Esperantista Societo Laborista, en eldono de kamarado Vilmos Bleier aperigis poemlibron en Esperanto. En tiu kolekto li publikigis inter aliaj la tradukon de poemo, kiu sub titolo Laborista Marseljezo antaŭe aperis hungare en la libro de Arpad Szakasits* sub la kolektiva titolo "Batalemaj Kantoj". Pro du poemoj la prokuroro akuzis kamaradon Bleier pri kontraŭklasa agitado. La Budapeŝta Kriminala Tribunalo siatempe deklaris absolvan juĝon en la afero, konstatante, ke V. Bleier ne faris agitadon.

Pro apelacio de la prokuroro la afero alvenis al la duainstanca tribunalo, kie oni aliigis la unuinstancan juĝon kaj oni kondamnis kamaradon Bleier al unumonata prizono-puno."

Rememorante pri la tiamaj tempoj Kalocsay rakontis al mi, ke Bleier apelaciis kontraŭ la verdikto, sed ĝi estis senrezulta. Dum la proceso tuj evidentiĝis, ke la prokuroro furiozis ĉefe kontraŭ la tradukisto kaj volis ekscii ties nomon. Li opiniis, ke la Esperanta versio de la laboristaj kantoj estas "revolucia".

La konfesigo de Bleier fiaskis. Li ne malkaŝis la tradukanton Kalocsay, kiu en tiu tempo estis malsana (post reno-operacio) kaj la antaŭvidebla enkarcerigo estintus mortdanĝera por li, eĉ se ne paroli pri lia medicinista kariero. Vilmos Bleier prenis sur sin
ankaŭ la "pekon" de Kalocsay kaj suferis unu monatan prizonan punon.

PRO LA SINOFERO ESTU OMAGXO AL LA MEMORO DE VILMOS BLEIER!.
***
ELtiraĵo el la kriminala proceso kontraŭ Vilmos Bleier (Elhungarigis D-ro Ladislao Dubravszky).

La Reĝa Juĝtablo de Budapest kasacias la juĝon de la unuainstanca tribunalo laŭ la 1.c. punkto de § 385 de la Kriminala Procedura Kodo kaj konstatas la kulpecon de la akuzato.

La akuzato ekscitis socian tavolon konfesantan sin "proletaroj" kontraŭ la socia tavolo de kapitalistoj per la preso de la poemo Se hejmen post batal' publikigita sur la 48-a paĝo de la poemaro NI KANTU!, skribita de nekonata aŭtoro kaj tradukita el la hungara al la Esperanta lingvo, eldonita de la Librovendejo de Hungaria Esperantista Societo Laborista — kiun reprezentas la akuzato kiel respondeca eldonanto — kaj envendejigita la 20-an kaj la sekvantajn tagojn de julio 1928.

Motivoj:
La disponanta parto de la juĝo entenas laŭvorte la tradukon de la poemo: Se hejmen post batal'. Alia traduko el la hungara estas titolita Laborista Marseljezo, sed ĉi poemo estas nur laŭtitole kanto de laboristoj, laŭ enhavo ĝi esprimas la laŭtan vekrion de ne nur la laborista klaso, sed la tuta popolo despere pro malsato kaj mankhavo. Ĝi respondecigas pro la mizero kaj paŭperismo de la popolo la kapitalistojn.

La poemo Se hejmen post batal' konfrontas la mizeron de la laboristaro — nomata "proleta klaso" — kun la riĉeco kaj senzorga lukso de la kapitalista klaso. La laboriston hejmenvenintan de la laboro atendas mizero, ŝmuco kaj infanoj plorantaj por pano, kaj dume la kapitalistoj ĝuas en feliĉa nenifaro la ĝojojn de riĉeco en iliaj palacoj. Ĉi-stato estas netolerebla. La laboristaro ne hezitu, sed ekataku la kapitalistojn per pugno, martelo kaj armiloj, ekstermu ilin de sur la tero kaj akiru la regadon super la mondo. Do ĉi-poemo instigas la klason de laboristoj al bato kontraŭ la kapitalistoj, eĉ al tio, ke ĝi efektivigu sian ekskluzivan regadon perforte, per renverso de la nuna sociordo.

Tiuj faktoj respondas al krimo de ekscito kontraŭ la 2-a alineo de § 172 de la Kriminala Kodo kvalifikenda kaj punenda laŭ § 19 de artikolo LXIII: 1912 kaj al la delikto de ekscito laŭ la 1-a, eventuale 2-a alineoj de § 5 de leĝartikolo III: 1921.

La supran juĝon konfirmas la Hungara Reĝa Kurio jene: La duainstanca tribunalo ne eraris, kiam ĝi konstatis la kulpecon de la akuzato.
* * *
Unu el la akuzita kanto:

SE HEJMEN POST BATAL'...

Se hejmen post batal' vin portas laca paŝ',
Atendas tie vin mizer' kaj malpuraĵ'.
Dum bleke ploras la infan', ke mankas panopec',
Jen miloj vivas en palac', en rida senfarec'.

Pulvokrako, pugnobat'!
For, mizero kaj malsat'!
Forlavu ilin, kiel flu',
Kaj proletar ne estos plu,
Kaj proletar ne estos plu.

Ekkaptu, proletar', martelon por batal'.
Pereu de la ter' la band' de l' kapital'.
Sufokas ĝia brako vin, heziti estas hont'!
Disrompu rustajn ĉenojn kaj vi regos en la mond'!

****
Ada CSISZAR

Noto: Arpad Szakasits post la dua mondmilito (1945) plenumis altrangajn ŝtatajn oficojn:
parlamentano, vicĉefministro, prezidento de la Hungara Popolrespubliko.

 

Via opinio pri Ni kantu!