Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Barbaraj sonoj kaj sonetoj
Titolo Barbaraj sonoj kaj sonetoj
 
Aŭtoro Geraldo Mattos 
KategorioPoezio originala
Prezo 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2000 
EldonintoFonto 
KlarigojKolekto de sepdeko da sonetoj kaj poemetoj.
Formato 80 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Tibor Papp

Sonegoj de Geraldo Mattos

Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Geraldo Mattos (brazilano, 1921 – ) esperantistiĝis en 1948, ekverkis en 1951, aŭtoro de variaj literaturaĵoj (rakontoj, noveloj, teatraĵo, poemoj, vers-dramo), liaj kvin regulaj sonetoj rolis jam en Esperanta Antologio – poemoj 1998–1957 (eld. La Laguna 1958, red. William Auld) kaj naŭ verkoj (ĉiuj rimenhavaj) en Esperanta Antologio – Poemoj 1887-1981 (Eld. UEA 1984, red. William Auld). Dekoj da prilingvaj libroj en la portugala. Majstro de sonetverkado. Verkoj: La tento de junulo (1953, poemo), Ivan la sesa (1953, kvinakta teatraĵo), La nigra spartako (1955, rakonto), Miniaturoj (1959, japaneskaj poemoj), Arĉoj (1967, poemaro), Ritmoj de vivo (1968, poemaro).

La 28-a Fonto-kajero portas la titolon Barbaraj sonoj kaj sonetoj. La aŭtoro mem informas enkonduke la legantojn, ke lia poeto-memo longe cedis lokon al lia lingvisto-memo, ja lasis lin longe okupiĝi pri gramatikoj, lernolibroj, prilingvaj esploroj. Li esprimas sian esperon, ke tiun ĉi verkon legos minimume la aŭtoro kaj la editoro. Sed estas kaj estu ne tiel! Povas esti ke Geraldo Mattos oldiĝis, ja li transpaŝis jam sian 80-an jaron, sed miaopinie la poezio de Mattos estas ne olda, sed forta, liaj sonoj kaj son-etoj estas sonegoj, tute ne barbaraj sed malpalaj. Ne sciante, ke granda oldulo de nia E-literaturo estas la aŭtoro de tiuj ĉi 50 “sonoj” kaj 18 ”son-etoj”, mi salutus ekzalte junan poeton sin prezentantan en E-medio. Poezi-amantoj facile konstatas legante tiujn ĉi poemojn de Mattos, ke liaj sonetoj nun prezentataj tute ne bezonas la rafinitajn rim-parojn de la klasika soneto, ili egalvorte-klarforte esprimas sentojn-pensojn pri amo, pri virinoj, pri vivo, pri mondo, konfeseblajn de la aŭtoro. La longa silentado pro scienca laboro – miaopinie – utile efikis al la poezio de Mattos, liaj esprimoj, parolturnoj vigle vivas, primavere hopadas ĝojplene de verso al verso, de strofo al strofo. La lingvaĵo de la olda poeto estas orelplaĉe adolta, laŭ la vera senco de la vorto, ĝi ne imitas klasikulajn solvojn, ĉar ĝi mem fariĝas klasika, elkreskinte, plenaĝiĝinte. Tamen mi ne kaŝas mian opinion, ke nur tiaj sonetoj el la nuna aro de Mattos plene plaĉas al mi, kiuj spegulas adekvate jam per la unua tralego la direndon – poeteske intiman diraĵon – de la aŭtoro. Tiu ĉi speco “matoseska” (do, la senrima soneto) tre malfacile forportas ne sufiĉe trafajn vortuzon, vortordon, figurojn.

Per la latina esprimo tolle et lege (prenu kaj legu) mi kore rekomendas tiun ĉi poezian verkon de Geraldo Mattos. Gratulon ankaŭ al Fonto pro la bona elekto. Mi ĝoje prenis kaj legis ĝin, kaj mi estas certa pri tio, ke ankaŭ aliaj legantoj havos similan opinion pri la 28-a kajero de Fonto, verko de Geraldo Mattos.

 

Via opinio pri Barbaraj sonoj kaj sonetoj