Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tri pri la tria
Titolo Tri pri la tria
Tri raportoj pri la tria alfabeto
 
AŭtoroAndré Albault, Jean Doublet
KategorioLingvistiko
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroToulouse, 2001 
EldonintoAndré Albault, Jean Doublet 
KlarigojKlarigoj pri Nova Help-Alfabeto.
Formato 104 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Kun resumoj en la angla, franca k japana 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de John Wells

Obsediĝo pro detalo: skui la kapon en bedaŭro

Fonto: Revuo Esperanto, marto 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la kapon en bedaŭro. Jen eksprezidanto de la Akademio de Esperanto volas konvinki nin, skribi y anstataŭ j.

Laŭ Albault kaj Doublet, vi konas jam du alfabetojn de Esperanto: la ordinaran, kaj tiun Fundamentan surogaton en kiu oni skribas ch, gh ktp anstataŭ la supersignitaj literoj. Ili volas rekomendi ankaŭ "trian alfabeton", la Novan Help- Alfabeton (NHA), en kiu ĉ ĵ ĥ ĵ ŝ ŭ fariĝas ch j kh zh sh u kaj la fundamenta j fariĝas y. Ĉi tiu broŝuro konsistas el tri raportoj, du al la Akademio de Esperanto kaj unu "preter la Akademio al la inteligentaj", plus aliaj dokumentoj diversoriginaj kaj diversdataj. Ĝi donas la impreson esti kunĵetita sen redaktado: abundas malglataĵoj, kaj nenie oni trovas unufrazan koncizigon de tio, kion la aŭtoroj rekomendas (kian mi metis ĉi-supre). La aŭtoroj pretendas, ke NHA komencas esti uzata en internet…. Ĉu vere?

Per Google mi serĉis en la Tut-Tera Teksaĵo la vortojn lingvoj kaj lingvoy. Mi trovis: lingvoj (= trad. ortografio) - 28600 dokumentojn lingvoy (= NHA) - 12 dokumentojn Jam ĉiu nova Windows-komputilo (almenaŭ en Eŭropo) estas ekipita per unikodaj tiparoj, en kiuj troviĝas niaj supersignitaj literoj. Milionoj da komputiluzantoj do disponas pri la supersignitaj literoj de la ĉeĥa, la pola, la hungara, la latva, kaj … Esperanto. Tiu malmulte konata iniciato de Microsoft okazis ne pro premo de esperantistoj, sed pro la komerca neceso internaciigi la komputprogramojn, por ke oni povu libere kombini diversajn lingvojn en la sama dokumento, en la sama tiparo. Flankefike, profitis Esperanto kaj malaperis la ĉefa argumento por NHA.

En la interreto NHA restas praktike neuzata. Oni aplikas aliajn provizorajn solvojn (^c, c^, c', CX) aŭ - ĉiam pli ofte - Unikodon, kiu ebligas al la esperantistoj resti ĉe sia tradicia ortografio, kiel ili prave preferas.

 

Via opinio pri Tri pri la tria