Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
Titolo Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
 
Aŭtoro Marc Bavant 
KategorioTerminaroj
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2003 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojĈirkaŭ 1300 terminoj kaj 1500 nocioj, kun klarigoj en Esperanto kaj ekvivalentoj en la lingvoj: ĉeĥa, germana, angla, franca, hungara, pola, rusa.
ISBN/ISSN8085853655 
Formato 231 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Granda verko inter la plej bonaj de Carlo Minnaja
Verda Matematiko de Anna kaj Mati Pentus
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ottó Haszpra (koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio)

Mirakla libro

Fonto: Scienca Revuo 2/2004, p. 35-36
Aldonita de Marc Bavant (2004-04-01)

La aŭtoro partoprenis en la laboro pri kreo de multlingva Reta Vortaro (http://purl.org/voko/revo), en kiu li redaktis la matematikan parton. Li spertis la ĥaoson en, kaj malstabilecon de, la ekzistanta matematika terminaro kaj... la rezulto estis ankaŭ lia Matematika Vortaro.

Mirakla libro! Post elpakado, unue mi hazarde ekvidis la desegnaĵon A3. Kurbecocirklo. Tiu cirklo kaj tanĝis, kaj sekcis la kurbon en punkto M, kio estas la ĝenerala kazo por kurbecocirklo, kaj kion ofte eĉ bonaj matematikaj libroj ilustras erare kaj misgvide.

Nu la unua impreso ofte estas decida kaj mi ne trompiĝis eĉ poste. La ekstera aspekto estas bela, la kovrilo malmola, la bindo fortika, la eluzo de la interna spaco -- per mallarĝaj marĝenoj -- estas ŝparema, la literoj estas belaj, samgrandaj kiel en La Nova PIV kaj bone legeblaj. La alterno de la dika, kurziva kaj antikva litero por la diversrolaj teksteroj bone helpas la komprenon.

La libro komenciĝas per po unupaĝaj instrukcioj en sep lingvoj pri la uzo de la vortaro. Poste ni trovas la E-lingvan enhavtabelon kaj sur 16 paĝoj la same E-lingvan kaj tre interesan Antaŭparolon de la aŭtoro pri la antaŭaĵoj, fontoj, principoj, enhavo kaj teĥnikaj aspektoj de la laboro kaj la verko, resp., sekvata de bibliografio el 17 titoloj de 1905 ĝis hodiaŭ. Ĉiuj ĉi estas legindaj, mi tuj ĝue finlegis la tuton.

La kvinlingva Vortara parto enhavas ĉ. 1300 terminojn kaj 1500 bazajn nociojn de matematiko kaj ties difinojn en Esperanto kune kun iliaj germanaj, anglaj, francaj kaj rusaj tradukoj. Tiun sekvas indeksoj Esperanta-alinaciaj pri la ĉeĥa, hungara, pola kaj Alinacia-Esperantaj pri la angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, pola kaj rusa, en kiuj ĉiuj la E-vorto estas anstataŭigata de kodnumero en la Vortaro.

Kompletigas la libron Ilustraj platoj pri Simboloj, skribaĵoj kaj literoj (ilia prononcita enmeto en kompletan frazon troviĝas nur en la vortaro); pri Logiko kaj aroj; pri Elementa ebena geometrio kaj pri Analitiko (same nur ebena). Mankas la ilustraĵoj de geometriaj korpoj, sed la koncernaj vortoj kun difinoj troviĝas en la vortaro.

Kvankam la aŭtoro decidis kiu vorto aŭ esprimo el pluraj historiaj versioj estas la plej bona, sed li lasis en la listo ankaŭ tiujn kiuj arkaikiĝis aŭ ne plenumas kriteriojn de logikeco aŭ internacieco.

La vortaro kontentigas la bezonojn de la matematiko instruata nuntempe en la bazaj kaj mezaj lernejoj, krome ankaŭ en la unuaj du-tri jaroj de universitataj fakultatoj (natursciencistaj, inĝenieraj, ekonomikistaj k.a.).

La verko estas praktike sen tajperaroj. En la unupaĝaj instrukcioj mi trovis erarajn paĝnumerojn de la indeksoj, sed en la Enhavtabelo la samaj indeksoj havas akuratajn paĝnumerojn. Al unu lingvo mi trovis unu eraran tradukon, sed nun mi ne malkovras ĝin. Trovu la koncernuloj...

Certe estos diskutoj pri kelkaj aferoj en la vortaro (ankaŭ mi tuŝis, sed ne traktis kelkajn kritikindaĵojn). Tamen la vortaro estas tiom bonega, ke nepre unue aĉetu ĝin kaj poste diskutu. Al la aŭtoro mi rekomendas serĉi spertulojn pri aliaj kaj pli altaj terenoj de matematiko kaj prepari ampleksigitan eldonon.

Gratulojn al la verkinto, la helpantoj, la presejo-bindejo kaj kompreneble al la kuraĝa eldonisto kiu ebligis tiun elegantan eldonon de ĉi tiu valorega verko.

 

Opinioj pri Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Francisko Lorrain (Montrealo, Kanado) (2005-01-06):
Mi kun intereso legis (jes!) la tutan vortaron, por lerni la E-an matematikan terminaron. Zorgeme verkita: la aŭtoro kontrolis la faktan uzadon de terminoj en la E-a matematika literaturo. Kiel en ĉiu tiutipa libro, kelkaj eraretoj, sed negravaj.

Marc Bavant (2005-09-11):
Entuziasmaj legantoj helpis korekti plurajn erarojn. Erartabelo estas havebla ĉe sekva adreso: http://perso.wanadoo.fr/kursoj/matvort/erratum_eo.pdf


Via opinio pri Matematika vortaro kaj oklingva leksikono