Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Beletra Almanako 1
Titolo Beletra Almanako 1
(Septembro 2007)
 
Aŭtoro Div 
KategorioMiksita literaturo
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2007 
EldonintoMondial 
KlarigojProzo kaj poezio, originalaj kaj tradukitaj, eseoj, recenzoj kaj multo pli.
KontribuantojRed. J. Camacho, I. Ertl, P. Daŝgupto 
ISBN/ISSN9781595690852/19373325 
Formato 176 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBeletra Almanako: impona iniciato de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

Bonvenon kaj longan vivon!

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Jen nova beletra revuo, kiu aperas libro-forme dufoje en jaro. Fakte 73 paĝoj estas dediĉitaj al la Belartaj Konkursoj de UEA 2007. La eseo de Toño del Barrio, La normala lingvo, kiu ricevis nur la 3-an premion, estas por mi la plej valora. Lia konkludo pri la komenco de la traduko, fare de Fernando de Diego, de La familio de Pascal Duarte estas tute trafa: Ne temas pri bona aŭ mava lingvo, sed pri mava uzo de bona lingvo.
Sed mi revenu al la Almanako mem. Fonto malaperis, jen ties posteulo. Se vi aprezis Fonto-n, vi tutsame aprezos BA-on. Jen la hoko en la ezoko! Ni atendis ion novan, ŝajnas ke ni devos pacienci.
Jen originala prozo, kun novelo de Luiza Carol (tre proksima de Lena Karpunina!) kaj alia de Den Drown. Originala poezio kun granda paletro: István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock (kun stranga nostalgio pri Sud-Afriko), Mao Zifu, Mauro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Tradukita prozo kun Mircea Eliade far Ionel Oneţ kaj Halldór Laxness far Baldur Ragnarsson. Tradukita poezio far Tacuo Huĝimoto kaj Probal Daŝgupto. Eseoj: La libera linio de Baldur Ragnarsson, kaj Lingvaj manipulistoj de Jorge Camacho – mi konfesas, ke tiu brila eseo pri niaj plej ŝatataj guruoj ravis min, eĉ se ĝi estas iom tro longa. Fine jen du recenzoj kaj kvar tankaoj premiitaj okaze de la Esperanta Oomoto-Utafesto.
Longan vivon al Beletra Almanako, kiu – mi esperas – iom post iom trovos sian originalecon, eĉ se la NPIV diras: ne intermiksu originalecon kun genieco...

 

Via opinio pri Beletra Almanako 1