Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Teorio Nakamura, La
Titolo Teorio Nakamura, La
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioLegolibroj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPartizánske, 2022 
EldonintoEspero 
KlarigojLa baza rakonto, sur kiu baziĝas la ĉefa kurso de Esperanto de "lernu!".
ISBN/ISSN9788089366897 
Formato 90 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - La teorio Nakamura

Fonto: Taĵo nia n-ro 4
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

La eldonejo Espero ĵus eldonis du librojn
pri sciencfikcio, kiuj apartenas al du apartaj specoj de verkoj, ĝis nun malmulte
reprezentitaj sur niaj bretoj. La unua libro titoliĝas La teorio Nakamura kaj estas la libroforma eldono de la reta kurso samnoma verkita de Anna Löwenstein kaj aperanta en la retejo Lernu.net. Ĝi konsistas el ĉapitroj ĉiam pli altaj laŭ la lingva nivelo, kiu komenciĝas en A1 kaj venas al B1 en la fino. Ĝi povas do esti konceptita kiel laŭŝtupa libro adaptita al la lingva nivelo de komencantoj. La logan historion akompanas tre belaj, multkoloraj desegnoj. Unuvorte, temas pri tre rekomendinda libro por komencantoj. Donacu ĝin al tiu amiko, kiu volas progresi en la lingvo.

 

Via opinio pri Teorio Nakamura, La