Titolo | En la serĉado de la mondolingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj | |
Aŭtoro | Aleksandr Duliĉenko | |
Kategorio | Lingvistiko | |
Prezo | 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Kaliningrado, 2006 | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Klarigoj | La aŭtoro provas respondi al pluraj demandoj troviĝantaj en la fokuso de la nuntempa interlingvistiko. | |
Tradukisto, lingvo | A. Korĵenkov / El la rusa | |
Formato | 159 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Literatura Foiro 226/2007
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-07-07)
Kiel la aŭtoro enkonduke emfazas, la homa lingvo estas unu el la mirakloj de la mondo. Laŭ klasika prezentomaniero, la fenomeno de la multlingveco sur la tero formiĝis per la legendo pri la Babelturo, kiu kompreneble ne mankas ankaŭ en la teksto de la recenzenda libro de Duliĉenko. Neniu povas hodiaŭ fiksi la ekzaktan nombron da lingvoj. Verŝajne temas pri nombro inter 5000 kaj 6000, sole en Hindio oni registris 1652 pecojn, dum en la mondo ekzistas ĉ. 2500 popoloj; sed ĉirkaŭ duono da lingvoj de la tero ĝis nun restas nestudita, precipe en Afriko kaj Papuo-Nov-Gvineo. Sekve senlimaj estas la perspektivoj de lingvistiko; oni malkovras novajn lingvojn, sed lingvoj ankaŭ malaperas. Fakte nur ĉ. 300 lingvoj en la mondo estas literaturaj, dum miloj da ceteraj eĉ ne havas skribon.
Kiel konate, religio traktis multlingvecon kiel punon de dio, kaj dum jarcentoj multlingveco estis perceptata kiel io ĝena, kion oni akceptis kiel donitan. Laŭ aktualaj sciencaj konceptoj la multecon kaj diversecon de la lingvoj oni devas trakti kiel fenomenon dialektikan, nome unuflanke ĝi buntigas la mondon, aliflanke ĝi disigas la popolojn kaj funkcias kiel obstaklo en internacia komunikado. En tiu senco, lingvo povas servi aŭ kiel ponto aŭ funkcii kiel muro aŭ bariero.
Lige kun la multeco de lingvoj, Duliĉenko alparolas ankaŭ gravan temon, nome la informlavangon, kiu kaŭzis informan krizon, precipe en scienco kaj tekniko, libroproduktado kaj gazetaro. Paradokse estas, ke ĉe granda kresko de la amplekso, nombro kaj kvalito de la scienc-teknika informado, samtempe malkreskas relative la informiteco de la ekspertoj pri iliaj fakoj. Tradukado estas, ekzemple en Eŭropa Unio kaj en internaciaj organizaĵoj, multegekosta laboro.
Ankoraŭ eta rimarko interkrampe (p. 15): Por eviti kutiman miskomprenon, kiu regas, estas, ke svisoj uzas kvar lingvojn – la germanan (en Alemanio), francan (en Romandio), italan kaj romanĉan (en Tiĉino kaj Grizono. Fakte la svisa nacio ja uzas tiujn kvar lingvojn, sed anoj de la unuopaj lingvoregionoj aplikas unuavice aŭ la germanan, aŭ la francan, aŭ la italan, aŭ la romanĉan. Ofte germanlingvanoj konas (sufiĉe bone) la francan, franclingvanoj la germanan, ĉar tiuj lingvoj estis instruataj en la baza lernejo; la itala lingvo estas, krom ĉe la itallingvanoj mem, averaĝe malbone konata far la anoj en aliaj lingvoregionoj, dum la romanĉan parolas relative malmultaj romanĉoj, kiuj loĝas, krom indiĝene en iuj valoj de Grizono, precipe dise tra Svislando, precipe en la zuriko aglomeracio*. Ĉe la flegado de la (kvankam daŭre valida) mito, aŭ eĉ dogmo, pri la kvarlingva Svislando, ne necesas forgesi la 20 procentojn da ne-svisaj kunloĝantoj, kiuj parolas en babilone simila bunteco da lingvaro, ĉefe slava, portugala, turka, hispana, tamula, araba k.m.a. Laŭdire en la stacidoma bufedo de Zuriko estas parolataj pli ol 150 lingvoj.
La plej tradicia rimedo por superi la lingvobarojn konsistas en la lernado kaj alproprigado de fremda(j) lingvo(j). Jes sed kiom da lingvoj homo povas alproprigi al si kaj ĉu tio dependas de aparta talento? Paul Ariste, la elstara, bedaŭrinde forpasinta lingvisto de la tartua universitato, kiu estas intervjuita en la libro de Duliĉenko, kredis, ke la homo povas aktive aŭ bonege posedi nur malmulte da lingvoj. Male lia samurba kolego Pent Nurmekund pensas, ke ĉiu homo povas lerni multajn lingvojn kaj por tio ne necesus specialaj kapabloj. Duliĉenko mem ne havas apartan respondon al tiu demando, sed tute prave konfirmas, ke la ekposedo de fremda lingvo, inkluzive de planlingvo kiel Esperanto, signifas grandan intelektan penadon, ĉar oni devas eliri ekster la kadron de sia propra lingvosistemo, kiu estis akirita en la infanaĝo. Transiri tiujn limojn estus malfacile. Tamen ĉiu homo kapablus superi la psikologian baron, kiu aperas ĉe la eniro en la sistemon de alia lingvo. Poste Duliĉenko klarigas la diferencon de multlingveco disde la poligloteco, kiu estas aparte interesa fenomeno. Fakte ekzistis kelkaj ekstreme poliglotaj homoj kiel la italo Mezzofanti, kiu konis laŭdire inter 70 kaj 114 lingvoj, aŭ liaj samlandanoj Trombetti kaj Tagliavini – la ĉi-lasta konis laŭdire pli ol 120 lingvojn. Fakte ankaŭ la germana pastoro Johann Martin Schleyer, inventinto de la planlingvo Volapük, asertis, ke li disponas pri konoj en 55 lingvoj (sed pri Schleyer sekvas poste…).
Parolante pri artefariteco de planlingvoj, oni ne forgesu, ke ankaŭ literaturaj lingvoj estis kreataj artefarite. Kiel Duliĉenko klarigas, la kreado de la literatura lingvo kaj ĝia enkonduko en diversajn sferojn de uzado apartenas al la lingvokonstruado aŭ lingvoplanado, kiu siavice estas parto de la sociaj kaj kulturaj taskoj de la socio. Same kiel la planado de literaturaj lingvoj ankaŭ la temo de la hibridaj kaj piĝinaj lingvoj estas studobjekto por interlingvistoj, kvankam nur marĝena. Kiam do aperas atakoj kontraŭ la hibrideco de Esperanto, necesas atentigi, ke ekzemple ankaŭ la angla lingvo pruntis la plimulton de siaj vortoj el aliaj lingvoj; iuj asertas, ke 75% (aŭ almenaŭ ĉ. 60%) de la angla vorttrezoro estas franc- kaj latin-devena. Similaj ekzemploj estas la korea kaj la japana lingvoj, kiuj pruntis grandan parton de sia vortaro el la ĉina kaj aliaj lingvoj. Do tute normala procezo.
La ideo de la artefarita planlingvo aperis kiam la homa menso perceptis la senlimecon kaj la diversecon de la lingvoj. Iuj utopiuloj grekaj (stoika skolo) kaj anglaj (Thomas Moore) antaŭvidis specialan artefaritan lingvon en siaj novaj ŝtatoj, la romiano Claudius Galenus, la germana abatino Hildegard von Bingen kaj la araba ŝejko Mohyieddin eĉ meditis pri la temo kaj kreis konkretajn provojn. Kiam en la 17-18aj jarcentoj la ideo de artefarita lingvo alprenis konkretajn formojn, ĝi fariĝis ankaŭ science konsiderebla tra la famaj filozofoj Bacon, Descartes, Lodwick, Wilkins, Comenius, Leibniz, Newton k.a. Ĉi tiuj famuloj opiniis, ke artefarita lingvo principe estas ebla – kaj necesa. Sed kiel filozofoj ili malmulte zorgis pri la socia flanko de la interhoma komunikado kaj sugestis precipe logikajn-raciismajn aŭ t.e. aprioriajn sistemojn, kies celo estas difini, helpe de reguloj, bazitaj sur rigoraj logikaj principoj, la rilatojn inter la objektoj de la mondo. Pro ilia abstrakteco tiuj ideoj praktike ne realiĝis. Sole Leibniz poste influis kibernetikon kaj la matematikajn lingvojn.
Ĝis kiu grado estas pravigeble envicigi la kroatan klerigiston kaj tutslavan patrioton Juraj Križanić (1618-83), inter la origin(al)aj aŭtoroj kun la celo krei universalan planlingvon, eblas kontesti. Kvankam li ja evidente estis inspirita de iuj „interlingvistoj“ kiel Athanasius Kircher aŭ de Juan Caramuel y Lobkovitz, kiuj okupiĝis pri la ideo de cifera pazigrafio, Križanić restis unuavice la inventinto de komuna slava lingvo. Cetere Križanić ne restis la sola kun sia provo krei tutslavan aŭ interslavan lingvaĵon. Drezen menciis ankaŭ aliajn ekzemplojn. La plej aktuala kazo eble estas la projekto Slovio de la slovako Mark Hucko, kiun li elpensis antaŭ kelkaj jaroj.
Elstara temo estas ankaŭ la bildaj lingvoj, kiujn Duliĉenko detale traktas, do ekzemple la piktografioj, pazigrafioj, ideografioj. En tiu rilato la ekzemplo de la ĉina skribsistemo estas aparte interesa. Ĉar la ĉina ideografia sistemo fakte povas funkcii kiel eksterlingva skribo aŭ kiel skribo por diverslingvanoj (ĉinoj diversdialektaj, japanoj, koreoj kaj eĉ vjatnamanoj), alivorte: ĉar la ĉinaj ideogramoj havas semantikan karakteron, ili povas, en la ideala kazo, servi al la „internacia“ interkompreniĝo inter popoloj, kiuj uzas kaj komprenas samajn ideogramojn, eĉ se tute aliajn lingvojn. Ĉar tia skribsistemo kapablas rompi lingvajn barojn, aperis en Eŭropo unuafoje fine de la 17a jarcento la ideo de internacia uzado de la ĉina ideografio, kaj iu franco eĉ provis krei universalan lingvon surbaze de la ĉina skribsistemo. Kvankam pazigrafio estas realigebla kaj havas eksterordinaran kapaciton, ekzemple kiel matematikaj aŭ fizikaj simboloj, aŭ en informadiko, kompreneble oni baldaŭ rimarkis, ke pazigrafioj kiel ciferaj lingvosistemoj ne taŭgas por la internacia lingvokomunikado. Cetere en la kunteksto de ideografioj necesus mencii ankaŭ la stenografion, kiu en planlingvo estis aplikata precipe de volapükistoj, esperantistoj kaj idistoj, kiam tiu skribsistemo fariĝis populara.
La 19a jarcento estis vera labirinto por universallingvaj eksperimentoj. Unu el la plej originalaj provoj estis la muzika lingvo Solresol, al kiu Duliĉenko dediĉas apartan ĉapitron. Fakte Solresol, elpensita de la franco Sudre en 1866, estas konsiderata kiel unika apriora lingvoprojekto, kiel montras la sekvaj lingvaj ekzemploj: doredo signifas tempon, doremi tagon, dorefa semajnon, doresol monaton, dorela jaron, doresi jarcenton ktp. La Franca Instituto en Parizo eĉ kvarfoje esploris la utilecon de tiu universala muzika lingvo, ĝia aŭtoro ricevis premiojn kaj eĉ vekis la intereson flanke de Napoleono III., Alexander von Humboldt, Victor Hugo k.a. Do tiu epizodo okazis antaŭ la apero de Volapük kaj Esperanto kaj almenaŭ konatigis gravulojn de la epoko kun la ideo de universala lingvo. Sed eĉ tiu iom sensacia agnosko ne helpis la ‘finan venkon’ de Solresol, ĉar al tiu lingvo mankis klaraj gramatikaj kaj semantikaj karakterizaĵoj, kiel estis tipe ankaŭ por ĉiuj aprioraj-filozofiaj projektoj de la 17-18aj jarcentoj. Dum en antaŭaj tempoj ĉefe filozofoj esprimis sin pri la problemo de la universala lingvo, en la 19a jarcento, kiam estis kreita la bazo por kompara-historia lingvistiko, ankaŭ iuj gravaj lingvistoj komencis atenti kaj studi tiun temon.
Per la lingvo Volapük dume venkis fine de la 19a jarcento la miksita tipo apriora-aposteriora en planlingvo. Ankaŭ Esperanto estis apartenigita al tiu miksita tipo, kvankam ĝi estas tamen multe pli aposteriora ol apriora. Kaj kompare kun la ŝlejera lingvo tiu de Zamenhof montris jam grandajn progresojn antaŭen al reale utiligebla planlingvo natura(lism)a en sia leksiko kaj severe logika (skemisma aŭ aŭtonoma) en siaj vortfarado kaj gramatiko. Ŝajnas, ke tiu estis la genia kompromiso, kiun Zamenhof eltrovis, allogis kaj realigis. Eĉ la postaj naturalistoj (Occidental, Interlingua k.a.) ne sukcesis vaste popularigi siajn lingvoprojektojn, kvankam ili konsideris ilin superaj al Esperanto. Supozeble tiuj lingvoj estis denove tro malfacile lerneblaj. Krome al ilia filozofio mankis la ‘interna ideo’ kaj Esperanto restis ilia plej forta konkurento. Do oni povas konkludi, ke Esperanto dume venkis en la planlingva debato, kvankam ĝi estas tre for de sia enkonduko en lernejojn aŭ internaciajn strukturojn. La frazo „la historio de la apero de Ido estas ne malpli drama ol la historio de la malapero de Volapuko“ (p. 111) estas tute trafa. Jes temas pri veraj psikologiaj dramoj, kiuj tiam okazis.
Kiel montras novaj planlingvaj proponoj kiel Eŭrolang kaj Eŭropanto, kiuj restos verŝajne efemeraj, ĉiukaze la diskuto pri la mondlingva problemo kaj la planlingva demando estos daŭrigita, pri kio Duliĉenko atentigas en siaj du plej lastaj ĉapitroj. Tiu debato okazas ne nur sine de kelkaj tute seriozaj cirkloj de interlingvistoj-esperantistoj, sed ankaŭ en gravaj internaciaj instancoj kiel Eŭropa Unio aŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj kadre de „eŭrolingvistko“. Sed tie elkristaliĝis fakte la angla-franca lingvorealeco pli kaj pli kun la evidente neevitebla dominado de la angla lingvo.
La morala tasko – kaj eble historia misio – de la esperantistoj estas atentigi pri la lingvoproblemo en la mondo kaj eble ankaŭ pri la hegemonio de aparte altrudiĝemaj nacilingvoj (kiel la angla). Dum estas verŝajne sensence kritiki la anglan kiel lingvon en si mem (kaj malamiki al ĝi), necesus kritike observi la cirkonstancojn de la mondvasta triumfo de la angla lingvo. Sed ĉar la Esperanto-movado difinas sin politike neŭtrala, per tiu ĉi intenco ĝi frontus neeviteblan dilemon. Dum la ideo de la neŭtrala universala lingvo supozeble restos konservita eterne, la demando, ĉu Esperanto estos konsiderata kiel tia ŝajnas al mi persone dubinda.
Eta rimarko pri la uzado de la artikolo „la“, kiu ĉiam estas tikla afero ĉe slavaj Esperanto-verkistoj kaj -tradukistoj. La tradukinto solvis la problemon laŭ jena fraz-ekzemplo: „En la 16a jarcento ĉi tion entreprenis // franca humanisto Guillaume Postel kaj // nederlanda filologo kaj // historiisto Joseph Justus Scaliger. Pri komparado de lingvoj okupiĝis ankaŭ // fama germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz. En la 18a jarcento // angla orientalisto William Jones en Hindio rimarkis, ke… Komence de la 19a jarcento verkoj de // dano Rasmus Rask, // ruso Aleksandr Vostokov, // germanoj Franz Bopp kaj Jakob Grimm kreis la bazon de kompara-historia lingvistiko“. Do oni tuj rimarkis, kie la difinita artikolo intence forestas, kien (ĉe //) ekzemple germano, franco aŭ sviso verŝajne estus metinta ĝin. Ĉar la rezigno pri la metado de la difinita artikolo en tiuj kazoj signifas ankaŭ kontribuon al la stila malpezigo de la teksto, oni certe povas havi komprenon por tiu solvo kaj eĉ nomi ĝin eleganta. Tamen en tiu ĉi sekva kazo la difinita artikolo sendube mankas: „// Nacia renaskiĝo en pluraj eŭropaj landoj en la 19a jarcento, celanta protekti sian nacian identecon kaj krei siajn proprajn lingvojn por kulturo kaj edukado, montris ke …“ (p. 87). Ankaŭ la uzado de la refleksivo „sia“ estas iom tikla afero, kiel ilustras la sekva dubinda ekzemplo: „Nur en la 15a jarcento en Koreio aperis sia propra skribo“ (p. 63). Sur p. 140 devus esti skribite „post la venko super komunismo“ aŭ simile, ĉar la parolturniĝo „venko de la komunismo“ povus esti miskomprenata, ke la komunismo venkis. Sed tiuj eroj estas bagatelaj.
Kompare kun iuj eŭropaj aŭ usonaj aŭtoroj, kiuj ĉefe ekspluatas okcidentajn fontojn por siaj studoj pri lingvofilozofiaj temoj, ĉar ili ne konas la rusan kaj aliajn slavajn lingvojn kaj pro tio ne povas malkovri la slavlingvajn fontojn, dank’ al sia rusa-sovetia-estona fono la internacie elstara slavisto Duliĉenko konsideras kaj povas kompari la situacion kaj en okcidento kaj en oriento. Tio sendube estas granda avantaĝo por la historio de interlingvistiko. Dank’ al liaj pli fruaj esploroj kaj kompilaĵoj oni estas sufiĉe bone informita pri la evoluo de interlingvistiko en Ruslando kaj Sovetunio. Tamen kelkaj kritikaj rimarkoj estas necesaj.
Unue (ĝenerala koncepto): Se la titolo estas „interlingvistiko por ĉiuj“ necesus pripensi, kiuj celpublikoj legos kaj uzos tiun ĉi libron: ĉu lernantoj, ĉu komencantoj de Esperanto, ĉu lertaj esperantistoj, ĉu fakuloj pri la temo ? Por iuj el tiuj celpublikoj la prezentitaj informoj povas esti novaj kaj interesaj, por aliaj ili povas esti jam konataj aŭ nesufiĉaj. Ĉu eble estus pli konvene verki didaktike pli taŭgan libron (kun ekzamen-demandoj kaj ekzercoj je la fino de ĉiu ĉapitro, ilustraĵoj, originalaj dokumentaj tekstoj akompanaj kaj interligitaj, taŭga grafika koncepto, ktp.) ? Aŭ ĉu la ideo de interlingvistika enciklopedi(et)o estus realigebla ? (Antaŭ multaj jaroj Kuznecov komencis verki tian). Urĝe bezonata estus la esperantlingva eldono de la signifa enciklopedia verko de Duliĉenko sub la titolo Internaciaj Helplingvoj (Tallinn 1990) en pli moderna vesto.
Due (temo-limoj): Nature la libro devis, nelaste ankaŭ pro komercaj kriterioj flanke de la eldonejo, resti multloke iom supraĵa, limiga kaj simpleca en la klarigoj, ĉar ĝi iĝus tro ampleksa. Sekve ne eblas mencii 1001 detalojn, despli se necesas koncentriĝi pri ĉefe lingvistikaj facetoj. Tiel estiĝis iusence ‘popularscienca’ verketo, surbaze de la ruslingva originalo (ankoraŭ ne eldonita). Sed klare evidentiĝas, ke skribi la historion de la planlingva movado estas pli malfacila tasko ol kredate, se oni volus konsideri ĉiujn gravajn momentojn (certe Drezen brile solvis sian taskon en sia Historio de la Mondlingvo de 1931, se oni pretervidas la ideologiajn kuriozaĵojn /kiuj estis normalaj por tiu epoko, sed iom absurde reaperis en la prilaborita reeldono de 1991/). Verkante libron pri interlingvistiko, unuavice necesas esti tre bone informata kaj dokumentata pri fakte ĉiuj esencaj aspektoj kaj tendencoj de interlingvistiko: kaj lingvistikaj-socilingvistikaj kaj lingvo-sociologiaj, kaj lingvofilozofiaj-lingvoplanaj-lingvopolitkaj, kaj histori(ografi)aj, do ni diru: kaj teoriaj kaj praktikaj. Ekzistas esence lingvistika-filologia flanko kaj esence historia-ideologia-socia kaj certe ankaŭ politika flanko de la temo, kiel aliaj studoj povis montri. En nia kunteksto la ĉefaj demandoj estas: kie en la pritraktado de interlingvistiko kaj de la historio de la planlingva movado estas kaj estu la limo inter la pure lingvistika traktado kaj la mencio de multaj aliaj aspektoj; kiuj aspektoj estu menciitaj kaj kiuj preterlasitaj kadre de tia libro? (kiel la biografia fono de Schleyer, la politika kunteksto en kiu la judo Zamenhof kreis sian lingvon, la homaranismo de Zamenhof, la deveno kaj vivo de von Wahl ktp. ktp.). Lige kun tio aperas neeviteble ankaŭ la demando: kiu verku kiamaniere reprezentan libron pri interlingvistiko ?
Ekzemple necesas ne forgesi la gravegan rolon de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu estis fondita en 1908 nelaste kiel sekvo de la Ido-skismo, por la pluekzistado de la Esperanto-movado, kaj de la Universalaj Kongresoj, kiuj esence vivigas tiun movadon ĝis nun, ebligante ankaŭ interlingvistikajn agadojn kaj diskutojn en sia sino. Ŝajnas ankaŭ, ke la persekutoj de Esperanto sub Hitler, Stalin kaj aliaj diktatoroj devus, en taŭga kunteksto, esti menciita, ĉar tiu historia cezuro esence interrompis ankaŭ la planlingvistikan diskuton en la tiama tempo en la koncernaj landoj, precipe en Sovetunio mem.
Trie (fontoj, biografiaj indikoj, citaĵoj): Kvankam konceptita kiel sciencpopulara verko, ĝenerale forestas fontindikoj en la tuta teksto, tiel ke ne estas klare, kio originas de la aŭtoro mem kaj kio devenas de duagradaj fontoj kaj pri kiuj fontoj temas (ekzemple rilate al la aŭstra-hungara aŭ bosnia epizodo de Schleyer, p. 87, aŭ koncerne la lingvajn scenarojn prezentitajn en la plej lasta ĉapitro). Krom fontoj oni dezirus ankaŭ koni biografiajn indikojn, ekzemple pri Ĉeŝiĥin, Černuŝenko, Ĉiviliĥin, Zelenin, Vengerov, Miĥail Solovjov, Polivanov, Ĵirkov kaj aliaj tiaj homoj. Ĉi tiujn nomojn eble konas multaj rusoj, sed apenaŭ alilandanoj. Ĝenerale mankas interkrampe vivodatoj de la menciitaj homoj, kiujn indus aldoni. Estas ankaŭ iom danĝere eltranĉi izolitajn citaĵojn el la verkaro ekzemple de Drezen, Grigor'ev, Svadost k.a. sen konsideri la ideologian fonon de ilia pensado. Ĉar marksismo-leninismo iĝis eksmoda, oni ne povas simple forviŝi atentigojn pri ĝi en la koncerna kunteksto. Tio faras tro la impreson de purigado en historiografio (kio povus konduki al falsado de la historio). Do necesus entrepreni novajn studojn pri tiuj ‘eternaj ikonoj’ de la sovetia interlingvistiko kun la celo objektive nov-pritaksi la valoron de ilia rolo por interlingvistiko, el nuntempa vidpunkto.
Kvare (prioritataj nomoj, bibliografio): En aliaj enkondukaj libroj pri interlingvistiko oni vidis pli konvenajn bibliografiojn (ekzemple Kuznecov, Blanke). En la (tro minimumeca) bibliografio de la libro de Duliĉenko forestas la nemalatenteblaj kaj nepretervideblaj klasikaj esperantologiaj kaj interlingvistikaj kontribuaĵoj de Waringhien, Auld, Privat, Szerdahelyj, Manders, Lapenna, Tonkin, Silfer, Carlevaro, Piron, Wells, Bormann, Lins, Duc Goninaz, Ito Kanzi, Fiedler, Aleksandr S. Mel’nikov, k.a. Same rilate la ĉapitron pri Volapük komplete mankas la mencio de la verkaĵoj de Volapük-fakulo Haupenthal. Kun la konsekvenco, ke la teksto de la libro devas ‘vivi’ sen la verkoj de tiuj aŭtoroj. Krom tio la indikitaj fontoj estas tro malnovaj: La plej nova verko en la bibliografio datas, krom Interlinguistica Tartuensis, kies oka volumo aperis post longa interrompo en 2005 kaj estas eldonita de Duliĉenko mem, de 1998 – nome temas pri la iom negative recenzita habilitacio de Sakaguchi. Logika sekvo de maltrafita literaturo estas ankaŭ, ke, nek la interlingvistikaj agadoj en GDR kaj Svislando, nek la esperantologiaj konferencoj okazintaj siatempe en Pollando, de LF-koop kaj dum UK, nek, ekzemple en ĉapitro 13 aŭ 14, la Nitobe-seminarioj, kiuj estas grava forumo kuniganta esperantistojn kaj signifajn lingvofakulojn el ekster la Esperanto-movado, estas konsideritaj. La libroj de Robert Phillipson kaj de aliaj aŭtoroj, kiuj esence kontribuis al tiuj forumoj, devus esti esenca parto de la bibliografio por la koncerna debato. Multajn tiajn titolojn necesus konsideri en moderna, aktuala kaj kompleta historio pri interlingvistiko. Alikaze postrestas la impreso, ke la aŭtoro aŭ prisilentis aŭ ne konas tiujn resursojn, aŭ ke la interlingvistika diskuto iom stagnas. Krom tio, la teksto de Duliĉenko estas ĝenerale tro forte fokusita sur rusdevenaj referencoj, tiel ke aperas la impreso, ke la libro estas verkita unuavice por legantoj en Ruslando, Estonio kaj la ekssovetia zono. Do la teksto de Duliĉenko en tiu libro devus esti pli forte ‘internaciigita’.
Kvine (eraroj, terminologio): La oficejo de Schleyer ne troviĝis en Schattenstrasse (kio signifus: ombra strato!), sed en Schottenstrasse (skota). Ne estas pretervideblaj iuj terminologiaj spuretoj de la ‘ĵargono’ aplikita en socialismaj landoj (ekz. scienc-teknika revolucio, volapukistoj kiel etburĝoj, laborista klaso).
Sese (konsidero de aliaj lingvistikaj debatoj): La libro de Duliĉenko donas ankaŭ la okazon por iom mediti pri la aktuala stato de interlingvistiko kaj la ebloj de ĝia pluevoluado. La plimulton, kion oni legas ĉe Duliĉenko, oni konas kaj legis, jam en antaŭe aperintaj verkaĵoj, krom tiuj de Duliĉenko mem (plej ofte en la rusa lingvo), ankaŭ ĉe Drezen, Kuznecov, Blanke, Eco kaj aliaj aŭtoroj.
Do necesus fari novajn paŝojn en interlingvistiko. Laŭ mi la interlingvistoj devus serĉi kaj trovi pli forte la kontakton ankaŭ kun la modernaj debatoj en lingvoanalitiko, lingvofilozofio, lingvopolitiko, lingvosociologio, lingvohermeneŭtiko, lingvokulturologio, lingvokibernetiko (rilate Esperanton kaj kibernetiko estis multo farita), konsiderante la gravajn verkojn almenaŭ de Wittgenstein, Frege, Russell, Whitehead, G.E. Moore, Carnap, Karnlah, Lorenzen, Ryle, Austin, Strawskon, Chomsky, Habermas, Searle, Pinker, Tomasello, Davidson, Tugendhat, Wellmer, Maas, Trabant, Haarmann k.a. Cetere en iuj verkoj de tiuj aŭtoroj Esperanto kaj la demando de la universala lingvo estas eĉ menciitaj, ne nepre negative. La konsidero de analogaj rusaj kaj alilandaj aŭtoroj estas bonvena. Necesus do kiel interlingvistoj aktive partopreni en la modernaj debatoj pri poststrukturalismo, pragmatismo, instrumentalismo, komunitarismo, fenomenologio, kulturfilozofio, analiza lingvofilozofio kaj aliaj tendencoj aŭ skoloj. Eĉ se tiuj sciencoj kaj sciencistoj eble ne okupiĝis unuavice pri inter- respektive planlingvistiko, necesus studi ilian verkaron por rikolti iliajn ekkonojn kaj ekspluati iliajn konojn favore al interlingvistiko, kun la celo levi ĝin sur pli altan filozofian kaj sciencan ebenojn. Tiom longe ke ni ankaŭ ne disponos pri la esperantlingva versio de la verkoj de la supre menciitaj aŭtoroj, ni havos apenaŭ realan ŝancon esti respektataj de la intelekta kaj akademia mondoj sur pli alta nivelo, tial ni tuj ĉesu blufi, ke Esperanto estas io supera al ĉio cetera. Alia urĝa tasko estu evoluigi sciencteorion pri interlingvistiko (ĝis nun interlingvistiko ĉefe priskribis kompare la lingvistikan sistemon de planlingvoj, iom okupiĝis pri socilingvistiko kaj historio). Miaj sugestoj eble ne estas sufiĉe realismaj aŭ eĉ nedezirataj, inter alie ĉar la fakuloj pri tiuj temoj devus unue aperi kaj interesiĝi pri interlingvistiko (ekzemple en la universitatoj). Sed ĉi tie ni alvenis ĉe punkto bone konata: bedaŭrinde tro malmultaj lingvistoj volas okupiĝi pri inter- aŭ planlingvistiko.
Pro la supre klarigitaj kialoj mi ne estas tute kontenta pri la nova libro pri interlingvisitko kaj en ĝia prezentita formo ankaŭ ne povas rekomendi ĝian tradukadon en gravajn nacilingvojn. La mankojn ĉi tie notitajn necesus ĝustigi en nova, laŭ la supraj sugestoj plilaborenda kaj kompletigenda eldono. Kiel ĝenerala enkonduko bone strukturita en la fakan temaron ĝi plenumas, por la unua momento, sian intencitan celon de „diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo“. La teksto estas verkita en facila lingvaĵo, sen tro da neologismoj, greklatinaj fakterminoj aŭ doktaj pseŭdointelektaj esprimoj, kaj lerte esperantigita far Aleksandr Korĵenkov surbaze de la rusa originalo.
Andreas Künzli (www.planlingvoj.ch)
* ĉirkaŭaĵo
Via opinio pri En la serĉado de la mondolingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj