Titolo | Rozinjo | |
Aŭtoro |
Gyula Török |
Kategorio | Prozo tradukita /
rakontoj |
Prezo | 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Saarbrücken, 1977 (repr) |
Eldoninto | Iltis |
Tradukisto, lingvo | K. Kalocsay / El la hungara |
Formato | 39 paĝoj, 19 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ada CSISZAR
ANIMA METAMORFOZO
Fonto: Budapeŝta Informilo 1979:3, p. 4.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-26)
Malmulton ni scias pri la aŭtoro de Rozinjo. Gyula Torok (1888-1919) komencis sian karieron kiel ĵurnalisto. Pluraj valoraj noveloj aperis de li en beletristikaj revuoj. De 1917, kiam aperis lia unua romano "En la polvo", oni konsideris lin inter la plej grandaj promesoj de la moderna literaturo, sed la morto malhelpis, ke la talento de juna verkisto plene disvolviĝu.
ROZINJO estas rakonto pri virino vane sopiranta feliĉon, nek la edzo Balamber, nek la infanoj donis al ŝi vivĝojon. Balamber Bakaĉ (la vilaĝanoj nomis lin "taŭrkapa Balamber") estis gigante forta, diboĉema viro. Post lia morto malkaŝiĝis, ke li fordiboĉis ĉiun havaĵon de la familio. Rozinjo ĉiam pli kaj pli spertis ke sia filo Balamber heredis de la patro ne nur la taŭrsimilan staturon, sed ankaŭ la entrudeman, sovaĝan karakteron.
Rozinjo post dujara vidveco reedziniĝis al advokato Aladar. Li estis vidvo, kiu promesis reakiri la havaĵon de Rozinjo. La geedza vivo inter Rozinjo kaj la advokato komence estis kvieta, sed Balamber kaj la filino de Aladar fremdiĝis inter si. Post unu jaro Rozinjo naskis filon, tre malgrasan kaj malfortikan. Tamen tiom li suferigis sian patrinon, ke ŝi malsaniĝis; oni devis dungi nutristinon. La duongefratoj senĉese batalis. Al Aladar la mono estis pli kara ol ĉio. Mamono estis lia Dio. Avare li amasiĝis groŝon post groŝo. Konstante atentigis Rozinjon por ŝparo. Li laboris per superhoma forto. Ofte li hejmeniris tute elĉerpiĝinte, tamen lia malgrasa korpo ardis de ĝojo kiam li kalkuladis sian monon.
Vintre, foje mortlace hejmenveturante li malvarmumis kaj post kelkaj tagoj jam agoniis.
En momento de rekonsciiĝo kun tremanta voĉo li demandis:
"Rozinjo, ĉu vi amas min?" Rozinjo sentis nur malvarmon en la animo. Ŝiaj grandaj okuloj ardis, ŝia voĉo, la ĉiam milda voĉo, akre sonoris: "Mi abonemas vin — ŝi diris — ĉar vi estas naŭza".
Post la enterigo de Aladar Rozinjo tiel sentis, ke ŝi ne plu povas vivi en tiu ĉi domo. Ŝi ekiris al la pordo kaj kun milda voĉo diris: "Infanoj, kiu min amas, tiu min sekvos!" Sen retrorigardo ŝi sciis, ke nur Balamber, kiel fidela hundeto paŝadas post sia patrino.
Ekstere ŝi enspiris longe la freŝan aeron.
* * *
La verkisto de Rozinjo estis lerta psikologo. Li efike prezentis animan transformiĝon de la virino vivanta en malfeliĉa geedzeco.
Kion diri pri la traduko? Eble tiom, ke la rakonton interpretis Kalocsay. Ĉe la unua eldono la recenzisto en la Nederlanda Esperantisto (1938:sept., p. 216) rekomendis la libron jene: "La nomo de Kalocsay ne fortimigu niajn komencantojn; du, tri neologismoj estas piednote klarigitaj..." Vere troviĝas nur du vortoj piednotitaj: Koĉero (kondukisto de ĉevalveturilo); Klinko (pordo-fermilo). Do la simpla, tamen bona stilo ne devigas la leganton konstanta vortar-konsultado.
La reeldonan entreprenon de Artur E. Iltis certe ankaŭ motivis, ke ne abundas proztradukoj de Kalocsay aperintaj en libro-formo.
Via opinio pri Rozinjo