Titolo | Suomi-esperanto-suomi; Taskusanakirja | |
Aŭtoro | Joel Vilkki, Heljä Favén |
Kategorio | Lerniloj, vortaroj /
finna |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Porvoo - Helsinki - Juva, 1982 (3a eld) |
Eldoninto | WSOY |
Klarigoj | Reviziita dudirekta poŝvortaro. |
ISBN/ISSN | 9510086061 |
Formato | 449 paĝoj, 12 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Harri Laine
La ruĝa vortaro de Vilkki
Reta ligilo al la originalo: http://www.ipernity.com/doc/harri/4208192
Aldonita de Arno Lagrange (2010-04-22)
Pri la unua eldono: Vortaro finna-esperanta-finna, kiu aperis en la populara serio “Punaiset sanakirjat” (Ruĝaj vortaroj) de granda libroeldonejo. La serion karakterizis ĝia formato (vera poŝlibro) kaj la flekseblaj kovriloj el ruĝa plasto. Densa teksto kun malgranda litertipo ebligis iom ampleksan enhavon.
Pri la 3a eldono: Ĉi tiu vortaro estas plu aktuala, ĉar pli nova ne ekzistas. Oni ne plu trovas ĝin en librovendejoj, sed Esperanto-Asocio de Finnlando ankoraŭ havas kelkajn ekzemplerojn por vendi. La verko estas reviiziita eldono de la “ruĝa vortaro” de Vilkki; reviziis lia filino Heljä Favén.
Via opinio pri Suomi-esperanto-suomi; Taskusanakirja