Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono, La
Titolo Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono, La
El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona
 
Aŭtoro Francesc Poblet i Feijoo 
KategorioMovado
Prezo 18.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSabadell, 2008 
EldonintoKataluna E-Asocio 
KlarigojLa dua volumo pri la historio de la Esperanto-movado en la katalunlingvaj landoj.
ISBN/ISSN9788493672812 
Formato 135 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva (E, kataluna). Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Poblet i Feijoo, Francesc. La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono

Fonto: Spegulo 4/2009
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-18)

Poblet i Feijoo, Francesc. La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. 135 paĝoj. Kataluna Esperanto-Asocio Sabadell 2008. Prezo: 18.30 €
Jen tre leginda studaĵo, ĉar ne tre konata temo, pri la antaǔhistorio kaj historio de la 5a
Universala Kongreso en Barcelono en 1909. La tekston verkis, en la kataluna lingvo, la barcelonano Francesc Poblet i Feijoo (*1960), kiu estas historiisto pri socia kaj kultura antropologio. Kiel membro de la Konsilio de la Departemento pri Nuntempa Historio de la barcelona universitato kaj ĉefredaktoro de la revuo Lletres li akiris certan renomon kaj prestiĝon. Li publikigis artikolojn pri la historio de la „kataluna esperantismo“ kaj aǔtoris plurajn librojn pri la historio de Katalunio, kaj en 2004 aperigis la volumon pri la komenca esperanto-movado en Katalunio. Kiel Bernat Joan i Marí, sekretario pri lingvopolitiko de la Registaro de Katalunio, skribis en la prologo al la libro, ke la historio de la kataluna Esperanto-movado estas interesega. Samtempe li atentigas, ke Zamenhof ne plene konsciis pri la implikaĵoj de Esperanto en Katalunio, kiam la kataluna nacia movado plene evoluis. Tamen, oni ne subtaksu la sentemon de Zamenhof, ĉar kiel teoriisto de la naciismo li verŝajne bone komprenis la kialojn de la tumultoj en Hispanio, kiujn li eĉ aludis en la kongresa parolado, sen fariĝi partiano de unu aǔ alia flanko, dankante kaj la hispanan reĝon kaj layudante la barcelonan urbon samtempe. Do, du utopioj renkontiĝis – la esperantista kaj la kataluna, tiel ke la interrilatoj estas videblaj, same la politika kaj socia kunteksto en tiama Katalunio kiel grava faktoro por la ekesto kaj prospero de la kataluna Esperanto-movado. Fakte Katalunio kiel loko de la Universala Kongreso estis diskutata dekomence kaj do ne estis granda sensacio, kiam en Dresdeno Barcelono estis elektita kiel loko de la UK en 1909. Sendube Pujulà i Vallès estis la centra figuro de la ideo efektivigi la kongreson, kaj dank’ al lia personaj rilatoj kun Zamenhof li sukcesis eĉ venigi la majstron mem. Sed grava incidento subite endanĝerigis kaj dubigis la okazigon de la kongreso en somero 1909 pro la eventoj dum ‚La Tragika Semajno’: berbera atako instigis la hispanan registaron sendi armeon, kies anoj devenis ĉefe el Katalunio. La soldatoj rifuzis pafi, en pluraj urboj eksplodis ĝenerala striko, ekbrulis religiaj konstruaĵoj, dekmiloj da barcelonanoj estis envolvitaj en la tumultoj. La bilanco de la konflikto estis 100 mortintoj kaj 390 vunditoj inter la civitanoj, aresto de ĉirkaǔ 2000 homoj, ducento da anarkiistoj kaj respublikistoj estis deportitaj. Du tagojn antaǔ la komenco de la kongreso la reformpedagogo Francesc Ferrer i Guàrdia estis arestita, ĉefakuzita pro la organizo de la ribelo, kaj finfine pafmortigita. Malgraǔ tiuj revoluciaj spektakloj, la Universala Kongreso tamen povis okazi, pri kiu Poblet i Feijoo liveras detalan kronikon, inkluzive de la postkongreso en Valencio. Do, ekde tiam Barcelono kaj Katalunio firme apartenas al la Esperanto-movado, formante ĝian integran pilieron. La fifamaj ‚katalunaj vesperoj’ restas en ĉies memoro, kiu partoprenis Internaciajn Junularajn Kongresojn de TEJO en la 1980aj jaroj. Ĉi tiu libro, en kiu la ‚kataluna vidpunkto’ nature senteblas, estas modele farita kaj povas servi kiel trafa ekzemplo por verki similajn studojn pri aliaj universalaj kongresoj. La katalunlingva teksto, kiu aperas en la unua parto de la libro, estas tradukita al Esperanto de Raúl Salinas Monteagudo kaj reviziita de Abel Montagut i Masip. Tiel eblas kompari ambaǔ lingvojn kaj eĉ iom lerni la katalunan. En la mezo estas aldonita 20-paĝa parto kun interesaj bildoj kaj ilustraĵoj, eĉ tipografie bonkvalitaj, kio faras el la broŝuro agrablan legaĵon. En la bibliografio oni trovas kelkajn titolojn, kiuj rilatas al la historio de la Esperanto-movado en Katalunio.

 

Via opinio pri Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono, La