Titolo | Sonĝoj de kristalo Arko, 2064 | |
Aŭtoro |
Jérôme Leroy |
Kategorio | Prozo tradukita /
rakontoj |
Prezo | 5.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Paris, 2010 |
Eldoninto | SAT-EFK |
Klarigoj | Priskribo de mondo renversita sekve de klimataj katastrofoj kaj nehumana malindustriigo. |
Tradukisto, lingvo | A. LeQuint, Ĵ. Le Puil / El la franca |
ISBN/ISSN | 9782918053057 |
Formato | 81 paĝoj, 16 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Vinko Markovo
Sonĝoj de Kristalo
Fonto: Retejo de SAT
Reta ligilo al la originalo: http://satesperanto.org/Songxoj-de-Kristalo-Arko-2064.html
Aldonita de Markovo-Vito (2011-03-04)
Sonĝoj de kristalo
Jerome Leroy
Sciencfikcia novelo
Elfrancigis LeQuint-Le Puil
Eldona Fako Kooperativa
2010
Jen libreto, kiu sukcesas kun majstra koncizeco kaj pere de atentokapta rakonto cerbumigi pri proksima estonteco. Kvankam scienc-fikcia, ĝi ŝajnas terure kredebla - escepte de la cervinoj kun fosforeskaj feloj. Glaciiĝinta norda Francio post malapero de la Golfo-fluo, do ripeto de tio, kio verŝajne okazis, je pli modesta skalo, antaŭ kelkaj jarcentoj. Degenero de la okcidenta civilizo, post fin-senindustriigo, kaj konsekvence fintransiro de la gravitocentro de la mondo al Brazilo, Hindio kaj Ĉinio, kiu post proleta revolucio starigis liberecan-komunisman socion - tamen ne je monda skalo. Iel strange, el la eksaj potencoj, elsaviĝis Japanio. Ĉu ĉar la aŭtoro, ŝajne tamen bona konanto de la japana kulturo, preteratentis la ŝovinismon de granda parto el la reganta japana klaso? De ĝi oni logike povus atendi, ke ankaŭ ili pagus, kiel okcidentanoj, pro sia antaŭa aroganteco. Pri tio estos interesa la vidpunkto de japanaj kamaradoj.
Pli ol tiu detalo indas komenton ĝuste tiu paradoksa situacio, ke dum en Ĉinio ŝajne regas liberecana komunismo, barbareco plu plagas grandan parton el la mondo, kaj rasismo regas ĉie. La rifuĝintoj el Eŭropo ja pagas por la krimoj de siaj prauloj. Iel, tio pensigas pri «La ruĝa stelo» de Bogdanov, alia scienc-fikcia romano, kiun la eldonkooperativo de SAT eldonis en 1929. Ja ankaŭ tie aperas la problemo pri sinteno de «socialisma» lando - aŭ eĉ planedo, en la ruĝa stelo, fronte al la cetera mondo, kiun ĝi emas imperiisme koloniigi.
Fine, ni venu al la herooj de la rakonto. Iom paradokse, por aŭtoro kiu tre videble simpatias al socialismo, ili estas membroj de la «hiperklaso» - t.e. speco de tutmonda kosmopolita elito, kiu studas en diversaj kontinentoj kaj vagadas esplorocele, aŭ profitocele, en la eŭropa sovaĝejo. Reciproke, fiuloj estas ĉe la alia flanko. En la ĥaosaj regionoj, iuj klopodas elturniĝi per individuaj solvoj. La rakonto mem, kiu komenciĝas iom trankvile, iĝas pli kaj pli atentokapta en la lasta triono de la teksto, ĝis la fina kulmino. Ĝi trafege memorigas, ke kunekzistado de tute malsamaj mondoj ne okazas tute glate.
Pri la traduko mem, nenio direnda. Ĝi estas tiel flua, ke oni simple forgesas, ke ne temas pri originala verko.
Vinko Markovo
Via opinio pri Sonĝoj de kristalo