Recenzo de Jorge Camacho
Kleriga libreto
Fonto: Beletra Almanako 10
Reta ligilo al la originalo: http://www.beletraalmanako.com/boao/ba10/index.html
Aldonita de Jorge Camacho (2011-08-04)
En 2008 la revuo La Ondo de Esperanto prezentis en la ĉiumonata kleriga rubriko Nia trezoro dek librojn gravajn por la historio kaj evoluo de esperanto; la tuto eldoniĝis poste aparte kiel 32-paĝa libreto titolita Dek libroj. Sekvis en 2009 artikoloj pri dek gravaj gazetoj, kaj la rezultan kompilon Dek gazetoj mi recenzas ĉi-sekve. Fine, en 2010-2011 nova artikolserio pritraktas dek same gravajn eldonejojn.
Verkis la artikolojn konataj homoj, nome István Ertl (pri Literatura Mondo), Halina Gorecka (pri La Revuo, La Ondo de Esperanto [de 1909 ĝis 1917], Heroldo de Esperanto, El Popola Ĉinio kaj Monato), Aleksander Korĵenkov (pri La Esperantisto kaj Lingvo Internacia), Andreas Künzli (pri Esperanto, de UEA) kaj iu nekonate pseŭdonoma Stella Meester (pri Literatura Foiro).
Oni povus diskuti senfine pri la subjektiveco kaj utilo de tiaj listoj, disputi pri en- kaj el-lasoj, sed, nu, se la celo estas klerigi la leganton pri la historio de niaj gazetoj kaj revuoj, bonvenon! Ĝenerale la artikoloj estas klare, koncize kaj profesiece verkitaj, kun unu escepto. Oni trovas interesajn informojn, ekzemple pri la unua nekrologo verkita en esperanto; aŭ pri la influo de la redakta laboro de Zamenhof en La Esperantisto sur la stabilecon kaj unuecon de la tiam tre juna lingvo; pri la stilmodifa unuecigo trudita de Kalocsay al la paĝoj de Literatura Mondo; aŭ pri multaj fru-tempaj revuoj, kies aperritmo kaj eldonkvanto hodiaŭ efikas impone…
Kaj, jes, oni povus sin demandi kial enlistigi La Ondo de Esperanto (bone, ni permesu tion al la afabla kompilinto) kaj El Popola Ĉinio sed ne la signife influajn Hungara Vivo aŭ La Brita Esperantisto; kial Literatura Foiro sed ne (pro la diverso kaj graveco de iliaj kontribuintoj) Fonto, La KancerKliniko (jes ja, kial ne?), la nica literatura revuo aŭ, plej okulfrape kaj memorinde, Norda Prismo. Invitas rideton la maniero en kiu Künzli apenaŭ mencias la nunan redaktoperiodon de Esperanto (kaj mi plenege konsentas proprasperte kun lia diro ke “la ambicio de Ertl estis la senriproĉa lingvaĵo”). Ĉe Heroldo de Esperanto mankas pritrakto de tio kion Gian Carlo Fighiera nomas la perfido fare de LF-koop al la interkonsento pri transpreno de Heroldo, sed almenaŭ Gorecka finas sian artikolon per trafa konstato: “Ĝi ne plu estas senpartia kaj supertendenca, sed klare profilita por la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la tradicia movado, kape kun UEA”. Simile, bonvenas la precizigo ke “EPĈ, abunde ornamita per feliĉe ridetantaj vizaĝoj, aperigis nur la oficialan vidpunkton pri la eventoj sur la placo Tjan’anmen kaj pri la Tibeta problemo” (ho, jes, mi bone memoras iun numeron de EPĈ pri la “40-jara datreveno de la liberigo de Tibeto” – sed kiam la liberiĝo?). Ankaŭ prave kritikiĝas la rezultoj el la aplikado de tiu Monato-kriterio ke principe nur loĝanto en iu lando verku pri tieaj okazaĵoj (tamen ne menciiĝas la manko de aktualeco de multaj el ĝiaj raportoj).
Kontraste, la artikolo pri Literatura Foiro konsistas de la komenco ĝis la fino el umbilikismaj sinlaŭdoj, vortfiligranoj kaj duonveroj. Kion alian oni povus atendi de pseŭdonomo imputinda al Perla Martinelli, Giorgio Silfer (nederlande meester signifas ja majstro) aŭ Marie-France Conde Rey, kvankam la stilo de la teksto forte odoras je la geparo Ari-Martinelli. Pri la grada transformiĝo de tiu revuo al sektisma laŭtparolilo de la Esperanta Civito oni atendus ian frazeton, similan al tiu de Gorecka pri Heroldo – sed nul mencion! Same pri la klikeco de la Esperanta PEN-Centro, pri la plenmerite nenioma prestiĝo de la premio La Verko de la Jaro kaj de la literaturfoiraj Floraj Ludoj aŭ pri la reuzo sur la paĝoj de tiu revuo de infamiaj akuzoj pri “antisemitismo” (kio, krom banaligi kaj senigi je signifo ĉi lastan nocion, aldonas plian gradon al la malnoblo kaj malhonesto jam antaŭ longe atingitaj de Literatura Foiro). Anstataŭ sobra prezento oni trovas nur panegiron kaj pamfleton sen eĉ unu sola vorto kritika.
Krom tiu facile evitebla makulo (bedaŭrinde ne evitita), jen libreto eble utila ankaŭ kiel bazo por pli ampleksa kaj profunda studo pri la historio de niaj periodaĵoj.
Via opinio pri Dek gazetoj