Recenzo de Carlo Minnaja
Instiga trarigardo
Aldonita de Carlo Minnaja (2011-12-18)
Kiel la aliaj libretoj de la sama serio “Dek …-oj”, ĉi tiu donas tre koncizan panoramon pri plia gravega ero de la esperanta kulturo. La legado kuntrenas finan triston, ĉar el la dek gazetoj traktitaj jam kvin estingiĝis antaŭ pluraj jardekoj, eĉ preskaŭ jarcento, kaj aldoniĝas la konsidero ke la enhavo kaj amplekso de kelkaj el ĝuste tiuj estis tiom pli vasta ol la nunaj, ke oni povus diri, sen paradokso, ke unu numero de Literatura Mondo dum ĝia plej brila periodo estis pli enhavoriĉa ol tuta jarkolekto de kelkaj el la nun aperantaj.
Dek estas nombro tre malgranda kiam oni devas fari elekton de enpreno aŭ ellaso, kaj kompilado de antologio spegulas la guston de la aŭtoro; alia aŭtoro povus antologii same reprezente per tute alia elekto. Sed, se oni povus senfine diskuti ĉu estus preferinda la enpreno de unu aŭ alia titolo, oni devas agnoski ke neniu el la traktitaj gazetoj estus ekster la unuaj dudek en ĉia ajn klasifiko: Esperanto estas la plej longe daŭranta, Heroldo la plej ofte aperanta, La Revuo la plej zamenhofa, La Esperantisto la plej bazkonstrua, El Popola Ĉinio la plej informa pri ekstereŭropa lando, Literatura Mondo la plej entute.
La kvin aŭtoroj de la eseetoj, principe limigitaj al du-tri paĝoj, kapablis ĉiuj, kvankam diversastile, trafi la kernajn punktojn de la koncerna gazetoj; ĉefe honoron al Halina Gorecka, kiu mem plenan duonon de la revuoj pritraktis. La saĝa principo de la eldonejo estis ne konfidi recenzojn pri revuo al redaktoroj, formalaj aŭ realaj, nunaj aŭ eksaj, de la revuo mem, tiel ke estu garantiata objektiva juĝo. Do nature estis ellasita ofte ripetita juĝo de Fighiera, vidvo de longtempa meritplena redaktorino, pri la de li neŝatata evoluo de Heroldo; samprincipe pri Literatura Foiro la eseeton verkis, sub pseŭdonomo, ne ja iu el la iamaj redaktoroj, kiel supraĵa leginto povus sugesti, sed iu poeto, tradukisto, kritikisto, kies nomo estas facile divenebla se oni iomete legas literaturon kaj kapablas distingi stilojn (kvalito tamen bedaŭrinde ne ofta eĉ inter recenzantoj).
Revuoj spegulas la evoluon de la esperantistaro kaj de ĝiaj diversaj facetoj kaj celoj: do jen tiuj kiuj pleje komentarias eventojn mondpolitikajn, kiel Monato, jen tiuj kiuj rigardas la movadon ĉefe laŭ la kultura flanko sed ne nur, kiel estis la evoluo de La Revuo, jen tiuj kiuj detale kronikis kaj revuis aliajn revuojn kiel dum certa tempo Heroldo, jen tiuj kiuj atentis multe lingvajn detalojn laŭ la konsidero, ke la desupre trudata ortodokseco de la lingvaj kutimoj kondukos al la fina venko (kiel Lingvo Internacia kaj plurokaze Literatura Mondo). Pri Literatura Foiro estas reliefigita ĝia elmontriĝo ekster Esperantujo: ĝi estas organo de la Esperanta PEN, subklubo de la internacia PEN, do klasanta la esperantan kulturon ne ja kiel parton de la pli ĝenerala esperanto-mondo, sed kiel esperant(ist)an parton de la diverslingva monda kulturo. Evoluo vidiĝas en la alrigardo al la aliaj lingvoprojektoj: akra kritiko en La Esperantisto, Lingvo Internacia, Literatura Mondo, kontraste al sobra ampleksa artikolaro pri Beaufront en Literatura Foiro, en tempo kiam ne plu estas konkurenco inter planlingvoj por atingi (neatingeblan) universalecon.
En simpla fasciklo ne eblas evidentigi ĉiujn ecojn de ĉiu pritraktata gazeto, sed oni trovas tutan minejon da interesaj informoj, preskaŭ preterpase, preskaŭ ĉiulinie. La libreto do trafe enkondukas la leganton en admirindan templon; se ĝi sukcesus ankaŭ instigi al abonado, tio estus duobla sukceso.
Carlo Minnaja
2011-12-18
Via opinio pri Dek gazetoj