Titolo | Raportoj pri la invitprojekto 20 invititoj el Azio al la 92a UK en Jokohamo | |
Kategorio | Movado |
Prezo | 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Tôkyô-to, 2008 |
Eldoninto | JEI |
Klarigoj | Raportoj de la invitintoj kaj de la partoprenintoj. |
Formato | 71 paĝoj, 30 cm |
Karakterizoj | Ilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Heidi Goes
Aziaj mov(iĝ)oj
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
La ideo kolekti eseojn kun la temo ‘Esperanto kaj mi’ kreskis ĉe Hori Jasuo, la tiama prezidanto de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kiam li konsciis ke, post la UK en Japanio, sekvos aŭ devus sekvi epoko de Azio rilate la Esperanto-movadon. Ne nur UK en Azio kaj Aziaj Esperanto-Kongresoj, sed ankaŭ la organo de la menciita Komisiono ligas aziajn esperantistojn, tamen tio ne sufiĉas. Ne ĉiuj povas ĉeesti kongresojn, kaj raportoj ne estas sufiĉe personaj por koni la sentojn de esperantistoj pri Esperanto. La redaktanto deziras ke legante la eseojn de nekonataj esperantistoj loĝantaj malproksime "ni konatiĝu kaj havu pli solidaran senton unu kun la alia".
Kolektiĝis en la esearo 180 eseoj de esperantistoj el dek sep aziaj kaj du ne-aziaj landoj. La kontribuantoj, de plej diversaj aĝoj, rakontas en siaj eseoj pri sia(j) rilato(j) kun Esperanto: kiel ili ekkonis kaj lernis ĝin, kion Esperanto signifas por ili, kiun rolon ĝi ludas en ilia vivo, kiel ili eble provas diskonigi ĝin ktp. Temas pri kelkaj internacie konataj esperantistoj, kiel ekz. Probal Dasgupta, Mohammed Reza Torabi, Lee Chong-Yeong kaj Lee Jung-Kee, sed plejparte pri ne tiom konataj samideanoj – kaj komencantoj kaj multjaraj esperantistoj. Iliaj rakontoj estas enhave, stile kaj lingve tre malsimilaj, kio kompreneble kontribuas al la ĉarmo de la verko. La redaktanto sukcesis en tio ke tra la eseoj oni povas iom ekkoni la spertojn kaj sentojn de esperantistoj el pluraj landoj de – por ne-azianoj – alia kontinento. Bedaŭrinde estas tamen ke la redaktanto ne multe redaktis la tekstojn, pro tio ke li "ne volis malhelpi la entuziasmon elŝpruci el la eseoj per arbitra korektado". Tio povas validi kiam temas pri stilo, sed ne por [tajp]eraroj, kiujn oni tre kaj tro ofte renkontas.
Samspeca kaj iugrade samstila estas la Raportoj pri la Invitprojekto, en kiu 20 aziaj esperantistoj, invititaj de Invitkomitato de Japana Esperanto-Instituto por partopreni la Universalan Kongreson en Jokohamo en 2007, rakontas pri siaj preparoj al, spertoj dum kaj planoj post la 92a UK. La invititoj ne nur ricevis la vojaĝon al Japanio, la aliĝon al UK kaj manĝon kaj loĝadon dum la UK, sed ankaŭ gastis dum mallonga aŭ pli longa periodo antaŭ kaj/aŭ post ĝi ĉe japanaj esperantistoj. Tiuj individuaj prizorgantoj ankaŭ verkis – foje tro – koncizan raporteton pri siaj – plejparte, sed ne nur, pozitivaj – spertoj kun la invititoj en ĉi tiu raportaro. Ankaŭ la invititoj mencias ne nur pozitivajn spertojn: ili rimarkigas kaj foje eĉ kritikas tion kio okazas (aŭ ne) dum la UK. Tiu realismo donas pli altan valoron al la, cetere simple eldonita, kompilaĵo. La raportaro montras ke la projekto estis utila, kaj tio ne nur al la invititoj, sed ankaŭ al la japanaj prizorgantoj: ĉiuj sukcesis travivi unikajn spertojn. Ni povas nur esperi ke ĝi montros ankaŭ utilon al la movadoj en la devenlandoj de la invititoj.
Via opinio pri Raportoj pri la invitprojekto