Titolo | Lingvokul'turologičeskie aspekty planovyh meždunarodnyh jazykov Na fone ètničeskih jazykov | |
Aŭtoro |
A.S. Mel'nikov |
Kategorio | Lingvistiko |
Prezo | 24.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Rostov-na-Donu, 2004 |
Eldoninto | RGPU |
Klarigoj | Profunda studo ruslingva de la lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj. |
ISBN/ISSN | 5848000360 |
Formato | 631 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Michel Duc Goninaz
Libro konvena ankaŭ nialingve
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
La disertacio de A. Melnikov pri la lingvokulturologiaj aspektoj de la internaciaj planlingvoj estas preskaŭ ekskluzive dediĉita al pristudo de la lingvokulturaj fenomenoj observeblaj en la uzado de Esperanto. Ĝi do valoras unuavice por la lingvistoj, kiuj serioze interesiĝas pri Esperanto, kaj por la esperantistoj, kiuj serioze interesiĝas pri sia lingvo (do ne nur pri ĝia propagando). La libro enhavas abundegon da citaĵoj el la esperantlingva literaturo (vastasence), nekompareble pli multe, ol la ĝisnunaj similtemaj verkoj, inkluzive la antaŭajn de la sama aŭtoro.
Post enkonduko pri la kultursignifa funkcio de planlingvoj ĝenerale kaj de Esperanto speciale, estas detale pristudataj la ludeca komunikado (i.a. la vortludoj), la personeco de la tipa esperantisto kaj la kulturo de la esperantista sociumo aŭ „kvazaŭ-etno“. La aŭtoro liveras abundan bibliografion (pli ol 600-eran) kaj interesan „koncizan teman vortaron de esperantonimoj“.
Troveblas en tiu ĉi rimarkinda verko multegaj ekzemploj de vortludoj (kun multaj citaĵoj de Bervalaĵoj, de Ŝvarco kun siaspeca spico kaj de malklasikaĵoj de La Kancerkliniko, klasifikitaj laŭ formaj kaj sociaj kriterioj, tre interesaj rimarkoj pri la memstariĝo de la semantikaj kampoj en nia lingvo malgraŭ ties rilatoj kun naciaj lingvoj, kaj detala studo pri la psikologiaj kaj ideologiaj trajtoj de la „tipa esperantisto“ kaj de la esperantistaro ĝenerale. Obĵetindas, ke ne ĉiuj esperantouzantoj reagas same al aludoj pri fakdelegito, Montevideo, denaskulo aŭ Grezijono. Sed la aŭtoro agnoskas, ke unuecaj kriterioj ne ekzistas por difini la „mezan“ reprezentanton de tiu siaspeca „etno“, kaj ke tiu rimarko validas por ĉiuj lingvokomunumoj. Oni povus eĉ starigi la demandon, ĉu iuj aspektoj de la esperantista folkloro, ligitaj kun specifa historiografio (la negativaj bildoj de Bofronto aŭ Blinkenbergo, la mitoj pri Bjalistoko aŭ Bulonjo, la diversurbaj manifestoj) ne rivelas sekton aŭ tribon pli ol modernan popolon. Al la kulturologio de la aŭtoro oni povus aldoni, ke tiaspecaj folkloraĵoj iĝas vere kulturaj, kiam ili estas satirataj aŭ pastiĉataj.
El la konkludoj de la aŭtoro elstaras la asertoj, ke en nia lingvo, kiel en la etnaj, normale aperas homonimeco kaj plursignifeco, kaj ekzistas kulturaj konotacioj.
Ĉar la lingvo uzata limigas la nombron de legantoj (tamen ruslingvanoj senprokraste akiru ĉi tiun verkon sen atenti la elĉerpon de la tricent ekzempleroj), estus dezirinde antaŭvidi esperantlingvan eldonon, kiu povus esti malpli ampleksa ol la nuna 630-paĝa volumo, post forsarko de la tradukoj kaj de multaj klarigoj, destinitaj al neesperantistoj.
Opinioj pri Lingvokul'turologičeskie aspekty planovyh meždunarodnyh jazykov
Valdo Banaitis (2006-02-12):
Pensiga studo. Tre instrua komparo inter traduko al etna lingvo (transkasho el unu idiomo en alian, asimilo) kaj esperantigo (malkovro de signifoj, interlingva ekspono en formo skema, klariga duontraduko aperta, traduko en logikon, dechifrado sen kompleta
Via opinio pri Lingvokul'turologičeskie aspekty planovyh meždunarodnyh jazykov