Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ĉeriza ĝardeno
Titolo Ĉeriza ĝardeno
Rakontoj, noveloj kaj dramoj
 
Aŭtoro Anton Ĉeĥov 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 27.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKaliningrado, 2004 
EldonintoSezonoj 
KlarigojLa deka volumo en la serio "Rusa literaturo". Pli ol 30 literaturaj pecoj.
Formato 351 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind. Kromkovrilo 
RecenzojInter klasaj bariloj de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Promeninda ĝardeno

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

En iama recenzo* de la novelaro Sveda alumeto, de la mondfama rusa verkisto Ĉeĥov (Rusujo 1860-Germanujo 1904), mi citis el artikolo** pri li fare de Barbara Heldt, profesorino pri la rusa lingvo en la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado). Mi rekopiu nun tiun nesupereblan prezenton: Anton Pavloviĉ Ĉeĥov komencis karieri medicine kaj verke ekde sia veno al Moskvo en 1879. Li verkis kurtajn komikaĵojn por vivteni siajn gefratojn kaj patrinon. Tiuj leĝeraj skeĉoj, publikigitaj en moskvaj humurrevuoj, kvankam beletre ne tre valoraj, tamen igis lin lerta praktikanto de la arto noveli, kio fine influis ankaŭ ĉi-ĝenrajn verkistojn en multaj aliaj landoj. Sen forlasi plene medicinon, ĉ. 1886 li jam firmiĝis kiel grava verkisto. En liaj maturaj historioj, tragikaj eventoj okazas etdimensie, kiel parto de la ĉiutaga vivo. Miskomprenoj kaj neokazaĵoj dominas liajn intrigojn pli ol difinitaj rakontaj okazoj, tiel ke ŝanĝiĝas la koncepto intrigo mem. Ofte li filtras la eventojn de l’ novelo tra la konscio de sola individuo fremda disde normala familia vivo. Ĉeĥov estas konata ĉefe pro siaj portretoj de la vivo en tipa urbeto rusa aŭ en la provincaj mensoj de vulgaraj urbanoj. Ĉiu detalo gravas en liaj noveloj: longa griza barilo aŭ ensupa blato havas ne nur simbolan, sed realecan valoron. Ambaŭ manieroj miksiĝas en Ĉeĥov, vivinta en tempo kun stilaj skoloj ĝenerale dudividitaj inter naturalismo kaj simbolismo. En kelkaj postaj, pli longaj noveloj, li montras kiel industriigo disrompis la kamparan vivon. Ĉi-sence kelkaj el liaj verkoj signas al revolucio; sed Ĉeĥov ĉiam kontraŭas facilajn politikajn pozojn. Kiam liaj roluloj parolas pri brila futuro, iliaj vortoj, vidate en kunteksto, plenas je sintrompo kaj implicas novan formon de enkaptiĝo. Fino de la cito.
Ĉeriza ĝardeno konsistas el 34 rakontoj kaj noveloj kaj 2 teatraĵoj. El ili, 16 aperis siatempe en Sveda alumeto, 8 en Rusa novelaro: sume 20 pecoj, pro ambaŭvoluma publikigo de 4 el ili (notindas, ke tiujn elrusigojn oni retradukis aŭ redaktis por la nova eldono). La nombro de noveloj kaj paĝoj konsiderinde kreskis de Sveda alumeto (139 p.) al Ĉeriza ĝardeno (352 p.), kiu do prezentas signifan trarigardon de la tuta verkogamo de Ĉeĥov, ekde amuzaj stil-ekzercoj aŭ krim-enketo ĝis majstroverkoj kiel Enua historio, Nigra monaĥo, La homo en ujo kaj La damo kun hundeto.
La tradukojn karakterizas ĝenerale bona proza stilo. Ĝenetas la disfoja apero de “y” en esperantaj transskriboj, ekzemple pri Krilov, menciata kiel Krylov eĉ en la noto kun referenco al liaj 111 fabloj (p. 346). Foje legeblas frazoj kiel bonvole ne kriu, kvazaŭ sinonime al bonvolu ne krii, kvankam la libera vort-ordo igas ilin samsignifaj kun ne kriu bonvole aŭ kriu nebonvole. Koncerne unuopajn vortojn, mankas glosoj por mezanino (p. 5), kariolo (p. 24) kaj trojko (p. 144); reaperas Selters-akvo, mistere forlikiĝinta survoje inter PIV kaj NPIV; kaj ŝoketas la (mal)neologismo epoĥo, sur p. 3. Vortaristoj notu tremeri (p. 23 k.a.: fari unuopan ektremon), same kiel la interesan kaj utilan distingon inter maniulo kaj manietulo. Fine, sur p. 73 kaj 342 eble konvenus nomi tiun specifan tipon de lotado per la internacia kaj interjekcia vorto bingo.
Kompletigas la libron preskaŭ dudeko da paĝoj kun notoj kaj diversaj informoj. Tamen oni prefere frandu unue la rakonton Ĉevala familinomo antaŭ ol legi la en- kaj el-kondukan noton al ĝi (p. 341).
En ĉi promeninda ĝardeno legemulo trovos jen humuron aŭ kritikon, subtilon aŭ kontrastojn, disreviĝojn, surprizojn kaj, super ĉio, intime profundan komprenon de la homa naturo.

*) aperinta en ILTIS-Forumo en 1993.
**) legebla en The Fontana Dictionary of Modern Thinkers, A. Bullock kaj R. B. Woodings, eld. Fontana, Londono 1983, ISBN 0006369650.

 

Via opinio pri Ĉeriza ĝardeno