Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Simpozio pri interkultura komunikado / Symposium on Communication Across Cultural Boundaries
Titolo Simpozio pri interkultura komunikado / Symposium on Communication Across Cultural Boundaries
 
Aŭtoro 10 aŭtoroj 
KategorioLingvistiko
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2005 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojVolumo rezultinta el simpozio okazinta en Gotenburgo, la 2an kaj 3an de aŭgusto 2003.
KontribuantojRed. C. Kiselman 
ISBN/ISSN8085853825 
Formato 157 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ok tekstoj en E, du tekstoj en la angla, unu en la franca 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Wim Jansen

Farita profesie – kaj enhave kaj aspekte

Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Kiel recenzi ĉi tian buntan kompilaĵon de dek same recenzindaj prelegotekstoj sen postuli tro da spaco? Elekti kelkajn signifus nejuste preterlasi aliajn. Mia drasta solvo estas privilegii unu kaj prisilenti la tutan reston. Pli ekvilibra malatento ne eblus.
Tuj unuavide allogis min la sola kontribuo de ne-esperantisto (krom la enkonduko), la anglalingva referaĵo Kio faras lingvon malfacila? La Esperanto-kazo fare de Lars-Gunnar Andersson. La aŭtoro starigas al si la teorie interesan demandon, ĉu Esperanto, se inventata hodiaŭ, rezultus alia ol tiu, kiun vi nun legas, dank’ al la progresoj atingitaj en la lingvistiko post 1887 kaj disponeblaj al nuntempa lingvokreanto. Estas bedaŭrinde, ke ĉi-kadre Andersson ne mencias Valter Tauli, kiu jam antaŭ kvardek jaroj kaj ĝuste en Svedio serioze okupiĝis pri la problemo de lingvokreado el lingvoteoria perspektivo. Nomante la fenomenon lingvokreado maloftaĵo, la aŭtoro denove montras sin ne tute bone informita. Estas fakto, ke ekzistas ununura plene sociiĝinta planlingvo, Esperanto, sed da lingvoprojektoj naskiĝis centoj kaj da iom ekflorintaj duonlingvoj estis kaj estas pluraj. Andersson ekzamenas la lernofacilon de Esperanto laŭ la kriterioj de ĝia struktura konsisto, ĝia proksimeco al aliaj lingvoj, la leksiko, la uz-reguloj (kie li traktas la aplikeblon al Esperanto de kelketaj aspektoj de la pragmatiko) kaj la son-inventaro. La tezo de la aŭtoro, ke la vorttrezoro de lingvo prezentas ĝian plej grandan obstaklon al fremda lernanto, estas pridubebla aŭ almenaŭ preciziginda. En la kampo de la interkultura uzo de Esperanto mi ne konsentas kun la konjekto de Andersson, ke Esperanto, kreita kun la specifa celo simpligi la komunikadon inter diverslingvaj grupoj, estas verŝajne pli facila ol aliaj lingvoj (kiuj, laŭ li, devas esti kapablaj vortumi sociajn distingojn). Simpligi la komunikadon ja ne signifas nuligi sociajn distingojn, kiel ŝajnas sugesti la aŭtoro. Se oni volas uzi Esperanton kiel kompletan interkulturan lingvon, ĝi devas ebligi al siaj uzantoj la ellaboron de tiu detala pragmatika instrumentaro, kiun la uzantoj sentas bezonata. Tio, ke la regula strukturo de la lingvo helpas en la plenumo de tiu tasko, estas alia afero.
Andersson opinias Esperanton neoptimuma laŭ la kriterio de sintezeco, t.e. li juĝas la lingvon tro kunmetema aŭ morfem-akumula, se kompari ĝin kun aliaj tipaj kontaktlingvoj. Multaj vort-izolaj piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj ankaŭ la plej disvastiĝinta nacia kontaktlingvo, la angla, ŝajnas pravigi lin. Kombinante la skizajn ideojn de Andersson kun la detale ellaboritaj kriterioj pri ekonomio de la supre menciita Tauli, oni estus efektive tentata indiki kelkajn areojn ene de Esperanto, kie iom malpli peza fleksio estus sendanĝere enkondukebla. Sed, dum regas la Fundamento, tiaj pensoj prave restu herezaj.
Jen kiom instruas kaj pensigas referaĵo de ne-esperantista kaj ne ĉiukampe bone informita lingvisto. La aliaj tekstoj estas de Allén (anglalingva enkonduko) kaj de Blanke, Corsetti, Dasgupta, Koutny, Lindtstedt, Rössler, Tišljar kaj Tonkin, ĉiuj en Esperanto, redaktitaj de Christer Kiselman, kiu pro tio meritas varman gratulon.
La libro estas profesie farita, tiel enhave kiel aspekte. Se vi volas, la sola kritikindaĵo estas la fakto, ke kelkaj referaĵoj malhavas literaturajn fontojn aŭ referencojn kaj ke mankas biografietoj de la kontribuintoj.

 

Via opinio pri Simpozio pri interkultura komunikado / Symposium on Communication Across Cultural Boundaries