Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Longa vojaĝo, La
Titolo Longa vojaĝo, La
Travivaĵoj de etulo
 
Aŭtoro Eddy Raats 
KategorioBiografiaj / Raats
Prezo 12.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroEmbres-et-Castelmaure, 2009 
EldonintoMAS 
KlarigojRememoroj el la malfacila junaĝo de aktiva flandra esperantisto.
ISBN/ISSN9782918300052 
Formato 103 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ivo Durwael

Torturo de etulo

Fonto: Internet
Aldonita de anonima enmetinto (2012-09-24)

TORTUROJ DE ETULO

Pri “La longa Vojaĝo, travivaĵoj de etulo” de Eddy Raats.

Tiu ĉi libro pri la 9 unuaj vivojaroj de la aŭtoro ege kortuŝis min. Raats ne estas literaturisto. Sed ĝuste la uzo de ordinara konversacia lingvo plifortigas la impreson ke ne temas pri romanigita aŭtobiografio, sed pri fakta priskribo de la travivaĵoj de Edgard. Estas apenaŭ imagebla kiom da malbonsorto Edgard travivis en tiuj naŭ jaroj. Pro la milito kaj malbonŝancoj li edukiĝas en 7 diversaj lokoj. Nur 4-jara, li sola vojaĝas al Svislando. Dum la vojaĝo okazas bombardado de la fervojo. En Luksemburgo, germanaj soldatoj pensas ke li estas judo kaj humiligas lin.
Diversaj personoj, kiujn Edgard amas kaj fidas unu post alia mortas aŭ malaperas el lia vivo. La etulo, kiu arde deziras revidi siajn gepatrojn, aspiras nur al amo kaj komprenemo ofte spertas nur malamikecon. Facile kompreneblas ke li pli kaj pli izoliĝas kaj en certa periodo eĉ rifuzas paroli. Sendube ankaŭ lingva problemo ludas grandan rolon en tio. Kiel kvarjara flandro li alvenas, sen iu preparo nek akompano, en svisa instituto kun nur franclingvanoj, kie neniu komprenas la nederlandan. Kaj kiam li fine assimiliĝis, li ne plu komprenas la leterojn de sia panjo kaj - post kvinjara disiĝo - ne plu povas paroli kun ŝi nek kun liaj fratoj.
Ĉu eble kiel kompenso por tamen iel esprimi sin, li serĉas kontentigon en plej danĝeraj ludoj, kiuj plurfoje portis lin en vivminacaj situacioj?
Surprizis kiel tiu miskonita malgrandulo tamen en ĉiu nova medio denove trovas personon, kun kiu li havas intiman plenfidan amikan rilaton, foje eĉ sen buŝa lingvo. Emociigis min kiel tiu hardita knabo restas lojala al tiuj amikoj, malgraŭ minaco de plej severaj punoj, kiujn li tute ne timas.
Tiu, kiu konas Eddy Raats kiel ege sociema, babilema viro apenaŭ povas kompreni ke li venkis tiun akumuladon de sortaj batoj.
La libro havas ankau pedagogian valoron. Mi pensas ke ĉiu instruisto en baza lernejo kaj ĉiu gepatro kun “malfacila” infano povas inspiriĝi en tiu libro por ekkompreni ke punado anstataŭ sincera amo nur povas pliakrigi problemojn.
Ĉiu infano foje spertas ke plenkreskuloj ne komprenas lin aŭ ŝin, feliĉe ne tiom ofte kiom Edgard. Sed plenkreska ni emas forgesi niajn proprajn spertojn. La libro revekas sendube ĉe ĉiu leganto rememorojn pri tiaj spertoj kaj tio helpos por esti pli indulgema por infanoj.

Mi ne povas imagi ke iu, kiu komencas legi la libron ne finlegas ĝin en minimuma tempo!

Ivo Durwael.

 

Via opinio pri Longa vojaĝo, La