Titolo | Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg | |
Aŭtoro |
Hju Rid (Hugh Reid) |
Kategorio | Prozo tradukita /
rakontoj |
Prezo | 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Partizánske, 2018 |
Eldoninto | Espero |
Klarigoj | Kolekto de rakontoj kaj eseoj pri ebla estonteco, kiam la homoj estos kiborgoj. |
Tradukisto, lingvo | la aŭtoro / En Esperanton |
ISBN/ISSN | 9788089366927 |
Formato | 211 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Dulingva: E, angla |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Suso Moinhos
El la libroservo por vi - La tago de kiborgiĝo
Fonto: Taĵo nia n-ro 4
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)
[...] La alia libro estas dulingva, verkita de skota aŭtoro. La tekstoj de la rakontoj aperas paralele en ambaŭ lingvoj, angla kaj esperanto, en maldekstra kaj dekstra paĝoj, kio ebligas komparon kaj lernadon de strukturoj kaj vortprovizoj al anglalingvaj progresantoj aŭ, inverse, al esperantistoj studantaj la anglan. La temoj estas modernaj, allogaj, ekzemple greftado de teknologioj sur la korpo, kio iam eble estos normala en niaj socioj en ne tro fora estonteco. Kiel interludo aperas jen kaj jen pensigaj eseoj. Krome,
ĉar ĝi konsistas el sendependaj rakontoj, oni povas pluki unu el ili laŭplaĉe, sen la neceso sekvi difinitan ordon. Tre interesa libro, tute aktuala kaj leginda.
Via opinio pri Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg