Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Amo-rado, La
Titolo Amo-rado, La
 
Aŭtoro Bobbie Wilmina 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2019 
EldonintoEdistudio 
KlarigojErotika rakonto de la transiro de juna virino el primitiva infanaĝo kun fruaj gravediĝoj en kosmopolitan mondon, kies aliro estas helpata de Esperanto.
ISBN/ISSN9788870360899 
Formato 60 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Rado de vivo

Fonto: revuo Esperanto aprilo 2020
Reta ligilo al la originalo: https://revuoesperanto.org/amo-rado
Aldonita de Valentin Melnikov (2020-05-10)

En 1932 aperis la famaj “Sekretaj So­netoj”, kiuj certe ŝokis la tiaman publi­kon. Tial Kálmán Kalocsay ne riskis ape­rigi la libron sub sia vera no­mo, uzis pseŭdonimon, “Peter Peneter”. En 2002, laŭ manuskripto verkita en 1954, aperis (bedaŭrinde, etkvante kaj grandpreze, tial malpli konata) so­ne­taro “La sekreta psiko”, verkita de “Evo Sveti Vrag”, kiel virina aldo­na­ĵo/kompletigo/versio – aŭ, laŭ la vor­toj de Christian Declerck “...ina kon­traŭparto, simetriaĵo, vera parulo de la sonetaro de Peter Peneter...”. Ke la duan libron reale verkis Marjorie Boulton, oni eksciis nur post ŝia morto.

Aliaj tempoj – aliaj moroj. En 2010 enmondiĝis krude erotika (pres­kaŭ pornografia) romano de Da­rik Otira (pseŭdonimo de ĝis nun ne­ko­nata persono) “Vojaĝo al kuniĝo” (“Konfesoj de seksobsedito”), kiun mi siatempe recenzis*. Do tute ne mi­rindas apero de “virina versio” ankaŭ de tiu romano: de iu Bobbie Wilmina “La amo-rado”.

Simpla vortludo-metaforo: amo/amo­-ro kiel peza nehaltigebla rado ruliĝan­ta tra la vivo. Jam la unua frazo frapas, venigante en la etoson: “Mi festis mi­an dekkvaran naskiĝdatrevenon per la nas­ko de mia dua infano.” Nekredeble? Legu plu la membiografion/taglibron de voluptema junulino, devenanta de eta kariba insulo, ŝokiĝu plu. Ta­men, ĉio priskribita estas psikologie ver­si­mila kaj konvinka.

La aventuroj estas ne nur seksaj. Ŝi diligente lernas, studentiĝas eks­ter­lande, studas muzikon kaj inĝe­nie­radon, poste eĉ sukcese lernas piloti aviadilon. “Mia kutima voluptemo pro­vizore dormadis kaj mi ne volis en tiu momento reveki ĝin; mi konstatis kiom pli da koncentriĝo kaj tempo mi havas kiam ne estas tiom da tiaj dis­traĵoj”. (p.25) Dank’ al sia talento, la­boremo, obstino kaj impertinento (en bona senco) ŝi atingas ĉion... nur pri familia feliĉo ne ĉio glatas. Ĵalu­zo, trom­poj kaj blufoj, venĝo de eks-­aman­to... kaj ŝokaj informoj pri propraj gefiloj. Ni observas la protagonistinon ĝis ŝia proksimume 50-jara aĝo, kiam ŝi refoje frontas jam spertitan ŝokan problemon...

Priskribo de seksumadoj okupas ne tiom multe da loko. Ĉeestas medit­oj, kaj eĉ popularaj klarigoj pri aviado, pri patentoj kaj financoj. Eĉ se iu hazarde ne scias, kio estas Fejsbuk – jen estas bazaj informoj.

La aŭtoro, kiu ajn ŝi/li estas, li­bere posedas Esperanton, kvankam era­retoj ie-tie videblas. La stilo, tamen, ne tute glatas: “Kiel lia sola heredanto mi ha­vis la taskon prizorgi ĉiujn post­mor­tajn taskojn” (p.40); “Mi ĉiam estis sus­­pektinta ke mi neniam estis pli ol pe­toliga distrilo por Andreo”. (p.53) Laŭ formoj kiel “mi prenis el mia man­saketo mian lipruĝon” (p.59) ks eb­las diveni la denaskan lingvon de la aŭtoro.

Kiu legos la libron? Certe la ge­junuloj, kiuj krom kontentigo de siaj seksaj deziroj ricevos iom da ĝenera­laj utilaj scioj, kaj eble la ekzemplo de studemo-laboremo kaj obstino insti­gos ilin mem fari bonan karieron. Niaj libroj estu plej diversaj, samkiel en ĉiu alia lingvo.

Ne supozu, ke Esperanto-beletron verkas kaj legas nur malmojosaj frid­pisuloj...

* * *
* Beletra Almanako 8, ankaŭ en la reta katalogo de UEA

 

Via opinio pri Amo-rado, La