Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sur bluaj planedoj
Titolo Sur bluaj planedoj
Sciencfikciaj noveloj
 
Aŭtoro Laure Patas d'Illiers 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2021 
EldonintoEspéranto France 
Klarigoj22 rakontoj, kiuj celas plezurigi.
ISBN/ISSN9782957896103 
Formato 163 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Rava potenco de imagemo de Paulo S. Viana
Rimarkinda veturado al bluaj planedoj de Julian Modest
Freŝa frandaĵo de Paŭl Peeraerts
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Originalaj temoj de sciencfikcio

Fonto: Revuo Esperanto 1364(1) januaro 2022, paĝo 13
Reta ligilo al la originalo: http://uea.org/l/?prenu=eo_jan22
Aldonita de Laure Patas d\'Illiers (2022-02-04)

Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj
noveloj. Laure Patas d’Illiers. 164 p.
Espéranto France, 2021.
Prezo: 15,90 €.
Kiel junulo mi ŝatis legi sciencfikcion. Poste mi pli-malpli ĉesis, trovante la plej multajn tiajn verkojn tro malmodernaj aŭ banalaj, kiam temis pri iliaj bazaj ideoj – ekzemple pri rilatoj sociaj kaj interseksaj. En Esperanto mi tamen trovis interesaj la romanon Misio sen alveno de John Francis (krom pri la interseksaj rilatoj) kaj la novelaron Kapturnoj de Higinio García.
La novelaro Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers tamen plej­par­te
baziĝas sur ideoj modernaj kaj aktu­alaj, ofte tre originalaj. Ja okazas vo­ja­ĝoj en la spaco kaj tempo al aliaj pla­nedoj kaj epokoj, sed ofte ni restas sur nia Tero, kaj ĉiuokaze plej gravas en la noveloj la kondiĉoj kaj problemoj de la homa ekzistado. Ofte temas pri la rilato inter homoj kaj aliaj specioj – teraj aŭ eksterteraj – aŭ inter homoj kaj AI, artefarita intelekto, aŭ inter homoj, kiujn disigas sociaj aŭ biologiaj diferencoj. Forte ĉeestas dilemoj kaj problemoj tre urĝaj en nia hodiaŭa mondo, kiel klimatoŝanĝo, socia ekskludo, rilato inter etiko kaj scienca kaj teknika
evoluo kaj aliaj. La spektro de temoj efektive estas bunta. Ĉion ĉi mi trovas eminenta.
Bedaŭrinde la plenumo de la ide­oj, la transformo al pretaj noveloj, ne ĉiam estas same sukcesa. Kelkfoje ŝajnas al mi ke la novelintrigo baziĝas tro
multe sur fina surprizo, alifoje praktike mankas fino. Sed pli grava ĝeno laŭ mi estas ke ofte mankas persona vidpunkto. La intrigo kutime estas prezentata per seka rakontado en stilo kvazaŭ de raporto. La rakonta teksto kaj eĉ pluraj dialogoj plenas je informoj de la aŭto­ro al la leganto. Laure Patas d’Illiers tro malofte lasas al la leganto mem ion imagi. La personoj ofte ne ekvivas laŭ siaj propraj kondiĉoj, sed restas marionetoj de la aŭtoro.
Tamen kelkaj noveloj ja superas tiun nivelon, kaj fakte la plenumo de la ideoj tre varias, same kiel tre varias la amplekso de la 22 noveloj – ekde du linioj ĝis 18 paĝoj! En Simbiozo ni trovas ideon tre originalan, bone plenumatan kaj rakontatan en mi-formo per tre vigla stilo. Temas pri la rilato inter homoj kaj – io alia, kaj ĝuste tiu malcerteco estas bonvena detalo, same kiel la grajno da humuro en la rakonto, kaj la fakto ke kvankam burleska, ĝi tamen ne tro foras de nia nuno. Simile en Bonvolu
malŝalti la ideo estas originala, iomete timiga sed absolute aktuala – almenaŭ en la hodiaŭa Eŭropo. Temas pri tio, ĉu ekhavi infanojn aŭ – ion alian. En La serpento kaj la rano tem­povojaĝoj kreas fascinan cirklon, kaj
la baza ideo bone prezentas la solecon de iuj personoj. Ĝi pensigis min pri
la sveda kinofilmo Gräns (Bordo) pri troloj inter la ordinaraj homoj. Korpaj ornamaĵoj estas sprita kaj iomete ŝoka bagatelo kun pli da humuro ol la plej multaj eroj de la novelaro. Alta kvalito baziĝas sur bonega ideo, uzita ankaŭ de aliaj verkistoj, ekzemple Kazuo Ishi­guro, nome la rilato inter homaj klonuloj kaj iliaj originaloj. Ĝi havas bo­nan finon, sed cetere la plenumo de la ideo ŝajnas al mi tro eksplicita kaj seke klariga. Valizo por la mondofino temas pri tio kiel alfronti la klimatŝanĝon, kaj en ĝi oni trovas drastan turniĝon en la fino de la intrigo, kiu ankaŭ kunportas ŝanĝon en la rakonta stilo, kion mi trovas promesplena. La aŭtorino ja disponas pri variaj rimedoj! Ĉu vi murdas mojose komenciĝas tre bone in medias res (en la mezo de l’ okazaĵoj) kaj plu rakontas per dialogo, kio estas efika kaj bona metodo. Krome ĝi havas interesan temon: murdoj je komisio. Tamen ĝi enhavas tro da detalaj informoj al la legantoj, inter-
alie instruon pri AI, kiu pli konvenus en Vikipedia artikolo ol en novelo. Entute tiu AI rolas en pluraj rakontoj, plej multe en Vanila kremaĵo, kie ni spertas nian morgaŭon en formo de paradizo aŭ infero, depende de la gusto. En kelkaj noveloj aperas erotiko, ĉu dum tempovojaĝo, ĉu kun ekstertera estaĵo, ĉu tute sen partnero, sed tiuj scenoj ŝajnis al mi iom palaj. En aliaj senteblas tro edifa intenco por mia gusto, ekzemple en Kiel vi vidas kaj en la fino de la krimnovelo Ĉe tiaj uloj.
La lingvaĵo de Sur bluaj planedoj estas simpla, klara kaj esence bona,
kvankam ne malutilus iomete pli da korektado de detaloj. Mi certas ke la libro plaĉos al multaj legantoj, precipe al tiuj, kiuj ŝatas sciencfikcion, sed ankaŭ al aliaj, kiuj trovos vastan gamon da interesaj kaj gravaj temoj en la noveloj.

 

Via opinio pri Sur bluaj planedoj