Titolo | Kvazaŭ ĉio dependus de mi | |
Aŭtoro |
Trevor Steele |
Kategorio | Prozo originala /
romanoj |
Prezo | 18.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 2009 |
Eldoninto | FEL |
Klarigoj | Ĉi tiu romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. |
ISBN/ISSN | 9789077066416 |
Formato | 342 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Trevor Steele
Kvazaŭ ĉio dependus de mi
Fonto: Libro de FEL, ISBN 978 9077066 41 6
Aldonita de saluton1112 (2023-10-07)
Titolo: Kvazaŭ ĉio dependus de mi
Aŭtoro: Trevor Steele, eldonita 2009
Eldonejo: eldonita 2009, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno
ISBN 978-9077066-41-6
343 paĝoj, 21 * 14 cm
Tiu romano instruis min multe pri la politikaj sintenoj kaj okazaĵoj en mia lando Germanio antaŭ mia naskiĝo. Jen koncize la decidaj realaj okazaĵoj: la romano komenciĝas ĵus antaŭ la Unua Mondmilito kaj daŭras ĝis la malpermeso de la gazeto „Nova Folio“ - en la realeco „Die Weltbühne“ - jam je la 7a de Marto 1933. La ĉefaj redaktoroj estis unue Kurt Tucholsky kaj poste Carl von Ossietzky; ĉi-tiun en la romano ludas la protagonisto Kurt Lenz, kiu grandparte simile vivas kiel von Ossietzky. Jam je la 28a de Februaro, tuj post la ekflamigo de la „Reichstag“ en Berlino li estis malliberigita, sed 1936 ricevis la Nobelpremion pri Paco por 1935. Unuflanke, kelkaj personoj, ekzemple la rakontisto, kiu estas amiko de Lenz, estas fantomoj kun tre realecaj trajtoj. Aliflanke multaj politikaj homoj en tiu romano portas siajn realajn nomojn.
La strukturo de la teksto montras la diversajn partoprenantojn: La rakontisto montras la sekvantajn okazaĵojn en normalaj literoj. Kopioj de realaj tekstoj, ĉu el la „Weltbühne“, ĉu el politikaj dokumentoj aŭ el leteroj, aperas kurzive. Tio faciligas la komprenon dum la legado. Krom tio la naŭ ĉapitroj strukturigas la romanon laŭ la tempo. Multaj piednotoj kaj la listo de mallongigoj informas pri cititaj libroj, verkistoj, politikistoj; krome klarigas esprimojn aŭ cititajn politikajn okazaĵojn, kiel ekz-e „Versailles“. La romano fluas kun la tempoj, laŭ la paŝoj de la tiama politiko; tion spegulas ankaŭ tiuj partoj en kiuj temas pri la kunvivado en la familio aŭ inter la amikoj kaj parencoj, kutime en dialoga formo.
Tre bela ekzemplo pri la tiama situacio: ĉar Lenz jam estis tro konata, la rakontisto mem devis intervjui Hitler-on, kiu 1923 estis en luksa malliberejo Landsberg. Kompreneble la tre trafa stilisto Lenz uzis liajn rakontojn kaj klopodis informi pri la minacanta naziisma faŝismo, analizante la eldirojn de Hitler. Sekve de tio li iĝis ĉefa redaktoro de la „Novaj Folioj“ kaj informis la legantojn pri la pli kaj pli minacanta danĝero. Li ankaŭ akre kritikis maldecajn kondutojn de demokratiaj politikistoj.
La interŝanĝo inter privataj dialogoj, rakontado pri kurantaj aferoj, sekvata de reale publikigitaj tekstoj vivigas la pezan temon de la romano: la montrado kaj publika kritikado de la pli kaj pli faŝisma politiko, kiun la ĵurnalista heroo kune kun malmultaj subtenantoj kuraĝe prezentas al la publiko - sub ĉiam pli severaj kondiĉoj.
Sub kreskanta faŝismo estas viv-danĝere klare kritiki politikon, ne nur sub Hitler. Supozeble pro familia zorgo, eble ankaŭ por daŭrigi sian kritikon, Lenz tamen preferis resti en Germanio. Sed la malliberigo je la 28a de Februaro 1933 finis sian publikan verkadon. Lenz estis torturita en koncentrejo, kio finfine kaŭzis malsanon kaj morton - iomete alimaniere ol en la realeco; ja temas pri romano.
Finfine la aŭtoro en la epilogo informas pri la postaj vivoj de kelkaj realaj kaj fikciaj protagonistoj. Kaj li demandas pri postvivado - se jes, ĉu tiam iliaj animoj povus renkontiĝi ? Ene de la finaj frazoj - denove la temo: „Tiajn kuraĝajn ĵurnalistojn ni ĉiam bezonos: ili estas la unua bariero kontraŭ despotaj registaroj.“ Mi konsilas legi post tiu romano informojn pri Carl von Ossietzky - ekzemple en Vikipedio.
Ĉar ne ĉiuj legantoj de tiu libro scias sufiĉe pri la evoluo de la naziisma Germanio, antaŭvidita de Carl von Ossietzky, la recenzanto prezentas koncizan amendon: Tuj post la lasta libera baloto je la 5a de Marto 1933 la mandatoj de la komunistoj estis nuligitaj malgraŭ tio ke ili ricevis 12% de la voĉoj; kiel argumento Hitler asertis ke komunisto ekflamigis la parlamentejon „Reichstag“ en Berlino (eble Hitler mem ordonis tion ?) - bedaŭrinde la aliaj partioj ne ribelis. Je la 23a de Marto 1933 Hitler prezentis sian plen-rajtigan leĝon, germane: „Ermächtigungsgesetz“ ! Kial la parlamentanoj de liberala kaj kristana partioj akceptis ĉi tiun leĝon, tio restas enigmo. Iliaj voĉoj helpis al Hitler superi la bezonatajn 2/3-onojn de la voĉoj. Tio estis la plej granda akcidento de la juna demokratio en Germanio. Nur la socialdemokratoj kontraŭis, la komunistaj parlamentanoj ja jam estis mortigitaj aŭ malliberigitaj en koncentrejoj. Tuj poste Hitler malpermesis ĉiujn aliajn partiojn. Ek de tiam ne plu ekzistis publika libera ĵurnalismo en Germanio, kaj ĉiuj neregistaraj asocioj inkluzive de la esperantistoj estis subigitaj al naziisma ideologio. Eĉ post la klara malvenko en Stalingrado la maniulo Hitler ne pripensis zorgi pri paciĝo. La generalaro ne kuraĝis fini la militon. Tiu fakte finiĝis je la 25a de Aprilo 1945 kiam usonaj kaj sovetiaj soldatoj renkontiĝis en Torgau je Elbe-rivero. Hitler ordonis plu-batali ... finfine sin mortpafis nur je la 30a de Aprilo.
Jen leginda post-legaĵo de Aitor Arana, „La Okulvitroj de Lidia“, Lublin, 2023, 200 paĝoj kun postparolo de Margareta Zaleski-Zamenhof, montras en paraleloj kvazaŭ aŭtobiografie 12 ĉapitroj pri Lidia Zamenhof kaj 11 pri Adolf Hitler: ĉe UEA-libroservo, ISBN 978-83-63698-99-7
Recenzo de Manfred Westermayer
*) mi petas lasi la amendon kaj informon pri „La Okulvitroj de Lidia“ ĉe tiu recenzo.
Opinioj pri Kvazaŭ ĉio dependus de mi
Istvan Ertl (2010-02-14):
La strukturo sukcesas surporti la pezon de la romano, ĉar bone tenas la intereson la paralelaj fadenoj de la sorto Germania, kaj tiu, persona, de Kurt Lenz. Tio ke ni jam scias al kio kondukis la potenciale ankoraŭ plurdirekta kaoso de la Weimar-a Respu
Istvan Ertl (2010-02-14):
...Respubliko, kreas suspenson tian kian ni sentas ĉe krimhistorio, sciante murdon neevitebla... Sed bonas ja ke la romanstrukturo fortas, ĉar tio maskas plurajn malperfektaĵojn, plejparte minorajn.
Via opinio pri Kvazaŭ ĉio dependus de mi