Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Etimologio objektiva, etimologio subjektiva / Étymologie objective, étymologie subjective
Titolo Etimologio objektiva, etimologio subjektiva / Étymologie objective, étymologie subjective
 
Aŭtoro André Cherpillod 
KategorioLingvistiko
Prezo 0.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2010 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojĈu ekzistas du specoj de etimologio?
Formato 8 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva (E, franca) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Etimologio objektiva, etimologio subjektiva / Étymologie objective, étymologie subjective" ne estas havebla!


Recenzo de Michał Koźmiński

Esperanta etimologio

Aldonita de Michał Koźmiński (2025-01-05)

Cherpillod, A. (2010). "Etimologio objektiva, etimologio subjektiva". Courgenard: La Blanchetière.

La eseo "Etimologio objektiva, etimologio subjektiva" estas dulingva (Esperanta kaj franca) eseo de André Cherpillod, kies ĉefa koncerno estas la etimologio de la Esperanta leksiko. Grave estas substreki, ke ĝia karaktero estas precipe popolscienca kaj ne propre lingvistika, kiel mi montros sube. La verketo konsistas el kvar partoj sub la sekvantaj subtitoloj (i) "Objektiva etimologio, subjektiva etimologio, en la Esperanta leksiko"; (ii) "La du tipoj de etimologio estas tute aliaj"; (iii) "Kiamaniere konduti okaze de lingvoprezenta prelego?"; (iv) "La etimologiaj vortaroj".

La ĝenerala tezo de la aŭtoro estas tia, ke ekzistas du specoj de etimologio, koncernitaj pri du malsamaj lingvaj demandoj (p. 2). La "etimologio objektiva", laŭ Cherpillod, interesiĝus pri la origino de la vortoj: ekz. la franca "homme" devenas de la latina "homo" kaj la angla "lord", de la anglosaksa "hlāweard"; kaj pro tio tiu speco de etimologio servus precipe por la studo de la etnolingvoj. Siaflanke, la "etimologio subjektiva" sin okupus pri la kaŭzo, pro kiu iu koncepto esprimiĝas per iu specifa vorto, kaj ne alimaniere. Ĝi taŭgus por ekspliki, kial Zamenhof decidis utiligi en sia lingvoprojekto certajn, sed ne aliajn vortojn. Ekzemple, la vorto "birdo" povis esti ankaŭ *avo, *uĉelo, *paĥaro, *fogelo aŭ *ptico, depende de la fontlingvo. Tiu dua speco de etimologio estus limigita nur al la planlingvoj, laŭdire pro tio, ke ilia kreado bezonas konscian rezonadon de ilia(j) aŭtoro(j) kaj tial apartenas ankaŭ al la psikologio.

Tia divido estas problema jam ekde la komenco. Unue, estu klare dirite ke la lingvistiko estas almenaŭ parte dependa de la psikologio kiel scienco pri la nomigo de la mentaj nocioj. Due, sekvante la argumenton de Cherpillod, la leganto konkludas, ke la etnolingvoj kaj la planlingvoj estas du nekompareblaj entoj. Klare, la etimologio de planlingvoj estas fakte malsama ol tiu de la etnolingvoj, sed alimaniere. Oni certe povas determini la originon de la Esperantaj vortoj: "homo", kompare al franca "homme", ankaŭ devenas de la latina "homo". La Esperanta vorto evidente ne aperis evolue, kiel okazis kun "homme", tamen la demando pri ĝia fonto estas tute respondebla. Oni ankaŭ povas fari la demandon, kial iu etnolingva vorto estas tia kaj ne alia, kio falus, en terminoj de Cherpillod, en la kampon de la etimologio subjektiva. Kial la angla adoptis la francdevenajn "beef", "pork" kaj "poultry", kiam ĝi jam disponis pri la propraj "cow", "pig" kaj "chicken" (mi citas iliajn nuntempajn formojn)? Tiun staton de aferoj influis precipe faktoroj sociaj, nome, la prestiĝo atribuita al la franca post la normanda konkero de Anglujo en la 11-a jarcento, kiu kaŭzis, ke la vortoj uzataj de kamparanoj por nomi la bestojn kaj tiuj uzataj de la aristokrataro por aludi al la manĝaĵo estiĝis malsamaj. La parolantoj de etnolingvoj, kvankam ne ĉiam plenkonscie, ankaŭ ja faras decidojn pri kiun vorton uzi. Tiel, la diferenco inter la etimologia studo de etnolingvoj kaj tiu de planlingvoj certe ne konsistas en la speco de demando, kiun oni intencas respondi, sed pli ĝuste pri pli individua procezo ĉe tiuj lastaj.

La aŭtoro aldonas, ke la etimologio subjektiva funkcias per hipotezoj. Nu, sed la plejparto de la etimologio etnolingva ankaŭ ĉesas je hipotezoj, ĉar ofte la lingva materialo estas nesufiĉa por estigi unu senduban version.

Alia, sed certe ligita nocio rilate al la terminoj "objektiva" kaj "subjektiva" estas la distingo inter la senpera etimo kaj la plej malfrua etimo de iu vorto (p. 4). La unua denotu la vortformon, kiu influas la finan formon de la vorto sen aliaj perantoj, tio estas, sen pasi tra aliaj lingvoj; dume, la dua speco de etimo estu la plej malfruaj formo kaj signifo de la vorto, kiujn oni kapablas elkovri. La serĉado de senperaj etimoj korespondas al la etimologio subjektiva, dum la serĉado de tiuj plej malfruaj, al la etimologio objektiva. Ambaŭ konceptoj estas egale gravaj por la lingvistoj, sed pro malsamaj kialoj. Cherpillod sugestas, ke temas pri du tute malsamaj specoj de privortaj studoj.

Rilate al la etimologio "subjektiva", li faras aludon al la tre grava frazo de Waringhien, kiun mi ĉi-tie citas plene: "estas nescienca hipotezo proponi, kiel etimon, vorton de lingvo, kiun Zamenhof ne sciis, ekz-e el la dana aŭ sveda" (p. 2, 4). Tamen la celo de la aŭtoro estas pruvi, ke la leksiko de Esperanto estas tre diversfonta kaj praktike tutmonda. Pro tio, li strebas demonstri, ke la "objektiva" etimologio de certaj vortoj estas pli grava por mezuri la internaciecon de Esperanto. Sekve, li mencias interalie la vortojn "bazaro" < perse "bāzār", "ĉokolado" < nahŭatle "xocolatl", "kiosko" < turke "köşk", "orangutango" < malaje "oranghutan". Se oni simple intencas pere de ĉi-supro indiki, kiu estas la ĝenerala origino de tiuj vortoj, oni tute pravas. Sed Cherpillod tion cetere konsideras grava argumento kontraŭ la tezo, ke Esperanto estas Eŭropocentra lingvo, ĉar, laŭ li, ĝi enhavas vortojn de la tuta mondo. Kaj tiu aserto jam estas disputebla.

Koncepto tre utila en la etnolingvaj etimologiaj studoj estas la lingva kontakto. Dank' al ĝi, la lingvistoj kapablas facile ekspliki, kiel ekz. vorto tiel malproksima kiel la sanskrita "caturaṅga", tra la perantaj persa "šatrang" kaj araba "šaṭranj", trafis en la hispanan kiel "ajedrez" 'ŝakludilo'. Se oni provus apliki ĉi-tie la koncepton de la objektiva etimologio, ekaperas problemoj. Ĉu la "objektiva" fontvorto estas "caturaṅga", kvankam ĝi denotas ludilon malsaman ol la nuntempa? Ĉu do la persa etimo estas iel pli "objektiva" ol la araba, ĉar ĝi estas pli frua? Estas malfacile tion mezuri, ĉar la lingvaj depruntoj (kaj preskaŭ ĉiuj Esperantaj vortoj estas pruntitaj) okazas en ĉenoj.

Tute same, la pli supre menciitaj vortoj estigas pluajn demandojn. Se Esperanta "ĉokolado" devenus de la nahŭatla rekte, ĝi tutcerte sonus "ŝokolatlo". Tamen kontraŭe, ĝi enhavas la sonojn "ĉ" kaj "d", tipajn jam de ĝiaj Eŭropaj depruntoj (hisp. "chocolate", it. "cioccolata", angl. "chocolate", germ. "Schokolade", pol. "czekolada"). "Kiosko" pli verŝajne ankaŭ venas de la Eŭropaj depruntoj, ĉiuj sub la formo de "kiosk-", kaj ne de la turka "köşk". Cetere, ĝi plej certe ne havas la turkan signifon, kiu estis pli proksima al 'malgranda palaco, pavilono'. Se Cherpillod dezirus esti pli "objektiva", li certe indikus ankaŭ la persan "kušk" (ĝuste tion li faras en sia verko "Mil ekzotaj vortoj" de la 1992 jaro, p. 61), kiu antaŭis la turkan vorton. Finfine, pri "orangutango" la aŭtoro mem agnoskas, ke "ĝi imitas […] Eŭropajn formojn".

Konsekvence, se oni analizas pli atente la Esperantajn vortojn, oni certe trovos inter ili multajn ekzotajn (de kies vidpunkto?) terminojn. Sed laŭ ĝia formo oni povas facile konkludi, ke tiuj vortoj neniel estis pruntitaj rekte de tiaj lingvoj, sed ili ĉiam troveblas en multaj Eŭropaj lingvoj, eĉ sub pli similaj kaj rekoneblaj formoj. Tia estas mia ĉefa kritiko pri la recenzata eseo: ĝi malsukcesas agnoski, ke Esperanto ja estis Eŭropocentra kaj koloniisma projekto. Ne devus esti surprizo, se sur la 6-a paĝo Cherpillod citas la kriteriojn de Zamenhof, kiuj klare (kaj grasigite de Cherpillod) inkludas la leksikan komunecon inter "civilizitaj" aŭ Eŭropaj lingvoj kaj la latinan, kiu estis ja lingvo de prestiĝo, sed precize en Eŭropo kaj ties kolonioj. Ne kritikante Zamenhofon (lia projekto ŝajnis tre taŭga por sia tempo), oni certe devus priplori tiun analizan mankon flanke de Cherpillod. Se la Esperanta vortaro reale kaj ĉiukaze estus maksimume internacia, do, ekzemple, kial ne uzi arabdevenan *ŝukron anstataŭ "dankon"? La unua estas vaste uzata en pluraj lingvoj Aziaj kaj eĉ en Afriko kaj Eŭropo, dum la dua, kvankam havas kognatojn en ĉiuj lingvoj germanaj, en la ĉeĥa kaj pola, fakte sonas simile nur en tri. Sammaniere, ne estas vere internacie, ke la latindevena "reĝo" estu la neŭtra termino, dum la similsignifaj "sultano" kaj "ŝaho" estu limigitaj al siaj devenkulturoj, nome, araba kaj persa.

La etimologio "objektiva", koncentrita sur la plej malfruaj formoj, bone taŭgas por studi la historion de vortoj. Dume, tio, kion la aŭtoro de ĉi-tiu eseo nomas "etimologio subjektiva", multe pli bone reflektas la historion de la lingvo, koncentriĝante pri ties specifaj cirkonstancoj. Lingvistike, la etimologio estas unu; ŝanĝas nur la perspektivo.

La lasta ĉapitro, "La etimologiaj vortaroj", ne starigas pluajn demandojn. La aŭtoro indikas en ĝi kelkajn etimologiajn vortarojn, konsiderante ilin laŭ la specoj de etimologio prezentitaj.

Konklude, endas substreki, ke la eseo de Cherpillod neniel konformiĝas al la nuntempaj lingvistikaj metodologioj, kaj sekve oni ne devas konsideri ĝin scienca. La distingo inter objektiva kaj subjektiva etimologio estas maltrafa kaj konfuza. Ankaŭ la ĉefa konkludo de la aŭtoro, surbaze de la "objektivaj" etimoj, ke Esperanto ne estas esence Eŭropocentra, estas simple erara. Bedaŭrinde, la esperantologio (parte) sufras de la problemo, ke ĝiaj adeptoj ofte ne ĉerpas el ekster ĝi, precipe el alilingvaj fontoj kaj lingvistikaj atingoj. Finfine, oni ankaŭ aprezus, ke indikiĝu iu bibliografio; kiun ĝi ĝenas, tiu ne legus ĝin.

 

Via opinio pri Etimologio objektiva, etimologio subjektiva / Étymologie objective, étymologie subjective