Titolo | Desislava ridetas | |
Aŭtoro | Giorgio Silfer | |
Kategorio | Miksita literaturo | |
Prezo | 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Milano, 1987 | |
Eldoninto | LF-koop | |
Klarigoj | Lirika poemaro kaj tri prozetoj, plus postkomentario. | |
Formato | 70 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Ilus | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Kantoj de amo kaj morto de Nikolaj Lozgaĉev DESISLAVA RIDETAS de Gabriel Mora i Arana | Aldonu |
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)
La volumeto Desislava ridetas de Giorgio Silfer havas subtitolon "lirika poezio kaj satira prozo". Fakte, ĝia prozo estas pli lirika ol satira, kaj parto de ĝia poezio pli filozofia ol lirika. Post 24 paĝoj poeziaj kaj 13 paĝoj da prozo sekvas kvinpaĝa komentario, ne subskribita, sed evidente de la aŭtoro mem. En ĝi oni ekscias iom da biografiaj faktoj kaj prijuĝoj ligitaj al la estiĝo de la diversaj literaturaj eroj de la libro. Iom ĝenas min la altestima kaj pretendema tono per kiu Silfer traktas sin mem.
Mi trovas la poezion de Silfer plaĉa laŭ formo, sed ĝi ofte impresas al mi poze kaj supraĵe laŭ enhavo. La unuan ok-eran ciklon li dediĉis al sia edzino "okaze de la mila tago de nia geedza vivo, kiu koincidas kun la tridektria datreveno de mia naskiĝtago". Do, li kvazaŭ dediĉis ĝin al si mem. En ĝi kaj en la sekva Pagana himno la ritmo ofte iom monotonas, kio subtenas ian solenan, pompetan tonon de la enhavo, dum la postaj poemoj impresas pli varie kaj nature. Pluraj poemoj traktas sperton pri ido abortita, sed kiel ĉio cetera, ankaŭ tiu temo estas traktata en tono samtempe egocentra kaj strange nepersona. Ĉi poezio ŝajnas timi la trivialan, malpuran realon, kaj sekve ĝi ankaŭ malofte atingas tuŝi min.
La proza parto konsistas el du cikletoj de lirika prozo: La paroj stultaj kaj Kvin papavoj. Ambaŭ estas interesaj, sed ĉefe la dua ŝajnas al mi sukcesa. Temas pri simbolriĉaj tekstetoj teksitaj ĉirkaŭ la figuro de papavo, "floro tre grava en la arto de Silfer", kiel informas nin Silfer en la postkomento, por la okazo, ke ni tion ne rimarkus legante tiujn artaĵojn. En La paroj stultaj, la aŭtoro prezentas al ni dek du parojn kun tre stiligitaj obstakloj al amo. Ĝia stilo iom pensigas pri Italo Calvino.
La sola rakonta ero de ĉi volumeto estas la milde humura noveleto Serĉi loĝejon en grandurbo. Ĝi donas ekbrilojn de ĉiutaga vivo, kie la aŭtoro tamen sukcese levis anekdotecajn situaciojn al pli ĝenerala, pensiga nivelo. La stilo estas simpla kaj tre simpatia.
Povas esti, ke leganto pli fajngusta ol mi povas elgajni el Desislava ridetas pli multe. Kaj eble mi devintus eviti legi la postan komentarion, por ke la poemoj kaj prozaĵoj ne vaporiĝu sub la brula radio de la klarigaj notoj Silferaj. La libreto estas bele ilustrita de Stella Agostini.
Via opinio pri Desislava ridetas