Titolo | Tri rakontoj pri la Miljara Paco | |
Aŭtoro | John Francis | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 11.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Antwerpen, 1997 | |
Eldoninto | FEL | |
Klarigoj | Fikciaj historieroj pri la imperio Juglando kaj ĝiaj najbaroj. | |
ISBN/ISSN | 9071205665 | |
Formato | 117 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Libro kiu kontraŭis sian recenzon de Aleksej Birjulin La paco ne facile subteniĝas de Garbhan MACAOIDH Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Kial dioj teksas malfeliĉon? de Mauro Nervi | Aldonu |
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/miljarrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
John Francis estas unu el tiuj esperantaj verkistoj, kiuj meritus pli vastan renomon inter la legantoj. Lia verkaro estas neampleksa, preskaŭ avara, sed portas stampon de alta kvalito. En 1952 li estis unu el la kvar skotaj poetoj de Kvaropo. En 1960 aperis lia novelaro Vitralo. Du romanoj aperis de lia mano: la ampleksa, realisma familia sagao La granda kaldrono en 1978, kaj la sciencfikciaĵo Misio sen alveno en 1982. Jen ĉio, ĝis nun. Kaj ĉion, ĝis nun, karakterizas rimarkinda talento.
Nun aperis ankoraŭ tri noveloj de Francis kun la titolo Tri rakontoj pri la Miljara Paco. En Vitralo, duono de la noveloj estis realismaj rakontoj el la vivo, kredeble kun aŭtobiografia fono, dum la alia duono konsistis el fabeloj lokitaj al "Juglando" kun ĉirkaŭaĵo. Kvankam la unua speco sendube estis la pli valora, tamen ankaŭ la Juglandaj fabeloj montris talenton. En konciza, klasike fabela formo kaŝiĝis trafaj karikaturoj de komune homaj karakteroj kaj rilatoj.
La nun aperinta novelaro volas daŭrigi tiun ĝenron. Sed kio intertempe okazis al John Francis? La Francis-amanta leganto ne plu rekonas lian verkistan stilon, sed emas formeti la libron kun oscedo. Ĉi tie tute mankas la humuro, sprito kaj klarvido de la Vitral'aj noveloj, dum la formo ŝvelis al tro vortriĉa, malstrikta ĉiondroniga vortinundo. Francis nenion plu havas por diri, kaj li diras ĝin per tro da vortoj. La stakoj el inventitaj nomoj kaj titoloj ofte estas sufiĉe lacigaj. "Ŝi estis dalfunta princino, nepino de Hartungo la Sepa, iama Ĉefreĝo, kaj nevino de lia filo, Hardragen la Dua, la nuna Ĉefreĝo. Ŝia patro, Ermad, pli juna frato de Hardragen, edzinigis gimdalan aristokratinon parencan al la gimdala reĝa familio..."
En la lasta el la tri noveloj li tamen enkondukas temon, kiu komence ŝajnas promesplena. La mondo, kie situas Juglando, ne estas la nia, sed alia mondo, sen kontakto kun la nia. (Tio eĉ povus esti metaforo pri tiuj ĉi noveloj - dum la Juglando de Vitralo prezentis ian esencon de nia mondo, tiu de Tri rakontoj neniel rilatas al ĝi!) Nu, subite iu viro, kiun la leganto emas rekoni de konata verko el la mondliteraturo, hazarde transiras el nia mondo al Juglando, kaj fariĝas gasto tie. Sed... bedaŭrinde Francis tute ne profitas el tiu temo, sed ĝiaj ebloj perdiĝas inter stakoj da vortoj kaj fantaziaj nomoj, nememoreblaj kaj nedistingeblaj de la leganto.
La recenza juĝo eble ŝajnas tro severa, sed necesas diri: Por doni justecon al la (iama) talento de John Francis, oni prefere forgesu tiun ĉi volumon!
Via opinio pri Tri rakontoj pri la Miljara Paco