Titolo | Eraro | |
Aŭtoro | Stig Jacobson | |
Kategorio | Prozo originala | |
Prezo | 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Skövde, 1998 | |
Eldoninto | Al-fab-et-o | |
Klarigoj | Dek rakontoj. | |
Formato | 52 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Ilus | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Aŭtoroj el kvar generacioj de Yenovk Lazian | Aldonu |
Fonto: http://www.harlows.org/don/reviews/eraro.php
Aldonita de AG (2004-10-11)
10 mallongaj, facile legeblaj, nekutimaj kaj ĝenerale interesvekaj noveloj de sveda verkisto- esperantisto.
“Nokto en policejo” prezentas al ni arestitan senhejmulon, kiu kolektas nekutimajn lignerojn. “La korktirilo” estas religia historio de tiu tre utila ilo. “Sincere via …” esploras la dialektikon inter vereco kaj ĝentileco. “La runŝtono” estas stranga sed iel familiara eltrovaĵo en la sveda arbaro. “Tramveturas la sorto” montras la vivefikojn de momenta, neantaŭpripensita delikto. “Gloris” estas tute nekutima kurĉevalo, kiun aĉetas tute nebona posedanto. En “La teko” malkuraĝa homo portas sian tekon en senhejmecon kaj morton, post kio kuraĝa homo portas ĝin el senhejmeco al gloro. “De torto al kreto” montras, ke ĉiu knabo havas ian utilan kapablon. En “Reveni por foriri” migrantan bicikliston regalas kampara maljunulino per tute nekutima vivrakonto. Kaj “Kukola valso” montras la potencon de muziko.
La titolo, laŭ la verkinto, ne venas el la radiko “erar’” sed el la sufiksoj “-er-” kaj “-ar-“.
Via opinio pri Eraro