Titolo | Karuseloj | |
Aŭtoro | Sara Larbar | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Chapecó, 1987 | |
Klarigoj | Amromano, kiu disvolviĝas en brazila E-medio. | |
Formato | 117 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Karuseloj... de Poul Thorsen Bona ideo sed tro mallerte plenumita de Gerrit Berveling Vulkana debuto de Sten Johansson | Aldonu |
Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/karuselrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
La aŭtorino de ĉi tiu originala amromano kreis rakonton tre apartan. Ĝi konsistas el diverskoloraj, diversmezuraj kuboj, al kiuj mankas unu faco, tiel ke pli granda ĉiam enhavas malpli grandan. Laŭ kiu sistemo la verkistino enmanigas al ni tiujn kubojn, la legantoj mem malkovru, por ke restu la efiko. Jen libro, kiun oni ne povas legi duondorme por distri sin en libera horo, sed kiu postulas plenan atenton. Tamen, la leganto ne bedaŭros sian penon, ĉar apud la oftaj surprizoj, kiujn per tiu speciala procedo havigos al li Sara Larbar, li trovos ankoraŭ multajn aliajn frandindaĵojn.
Tra la tuta verko dissemitaj, troviĝas ŝiaj belaj poeziaj bildoj. Jen du ekzemploj:
Oni estis brodinta kampajn floretojn sur tiu tuta ondumanta tapiŝo, multfoje pikante al si la fingrojn, ĉar ruĝaj sangogutoj tie kaj jene makulis la flavajn korolarojn.
Pale flavaj lumoj de la verando skrapmordetis la absolutan nokton, sendanĝere naive, stulte, kiel... kiel naciflagoj enbatitaj en la lunkraterojn...
Ravas la detalaj, bildigaj priskriboj de lumo kaj ombro sur muro, de akvario kaj pluraj aliaĵoj. Ĉe tio ŝi ne hezitas utiligi nekutimajn vortojn, ofte el la sferoj de medicino, filozofio, religio, juro. Mirigis min la granda nombro de tiaj vortoj, kiujn ŝi uzas tute nature kun trafa certeco. Mi ne hontas diri, ke mi plurfoje devis konsulti PIV por poste admire konstati, ke preskaŭ ĉiam ŝi elektis plej trafan vorton.
Libro pri amo: amo persona de pluraj rolantoj, kaj amo ĝenerala, ligita ankaŭ al Esperanto. La verkistino estas denaska esperantisto kaj plene vivas sian esperantistecon. La klasifiko de la esperantistaro en kvar specojn estas amuza kaj elvokis mian plenan simpation. Kiam ŝin provokas patriotisma neesperantisto ŝiaj pensoj envortiĝas i.a. jene:
Aj!! kiam do la homoj komprenos la manipuladojn, kiuj ludas per ili kiel futbalistoj per pilko?! - Nur esperantistoj, nur la veraj esperantistoj konas la valoron de landaj kulturoj kaj scias ilin prizorgi por tutmonda kunĝuado!
Multaj pensoj kaj diroj de Sara Larbar pripensigas kaj pluraj sendube estigos kunsenton en la legantoj. La legado estis por mi neordinara travivaĵo, la libro vere fascinis min kaj mi esperas, ke multaj spertos la samon. Ĝenis min nur la daŭra uzo de ci, kiun vorton nia lingvo - almenaŭ laŭ mia sento - tute ne bezonas; nia demokrata vi servas admirinde ankaŭ en la plej intimaj rilatoj!
Jen do nova verko originala, ne por komencantoj, sed multvaloraĵo por pli spertaj esperantistoj, debuta romano, kiun espereble sekvos pliaj libroj el la plumo de ĉi tiu talenta aŭtorino.
Via opinio pri Karuseloj