Titolo | Kromosomoj | |
Aŭtoro | Lorjak | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | Nehavebla | |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 1989 | |
Eldoninto | FEL | |
Klarigoj | Ĉu la murd-instinkto estas heredebla? | |
ISBN/ISSN | 9071205266 | |
Formato | 152 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Kromohomoj de Sten Johansson | Aldonu |
Atenton, "Kromosomoj" ne estas havebla!
Fonto: Literatura Foiro, 124, apr 1990
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/kromosomrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
La titolo kompreneble pensigas al referato pri biologio. Sed la kovrilpaĝa bildo tuj tiras la leganton de la eraro: "terura" karikaturo de Landru, eminenta krimulo de la jaroj dudekaj, kiu rostis ĉirkaŭ dudekon da "edzinoj".
Kaj jam de la komenco oni vidas virinon peni super krucvortoj pro la enigmo: Preludo al posttagmezo de Faŭno. Ĉu temas pri Claude Debussy? Ne. La respondo estas "erekto". Jen la "pitĉo" estas donita. Ĉu paroli pri tiu ĝigolo, kiu havas du patrinojn kaj baraktas kun la puloj de jus aĉetita jako? Ĉu angori pro la forrabo de knabineto aŭ pro la sanga murdo... de kokino? Nu, ĉiufoje kiam ekaperas dramo - pro la supozitaj kromosomoj de Landru tio finiĝas per burleskaĵo.
Ankaŭ ne tro cerbumu pro la eksterordinaraj ecoj de la kromosomo n-ro 54(!) kaj pro ties librofina klarigo: ni estas en la mondo de Lorjak.
La libro estas lerte konstruita, ĉiu ĉapitro-ŝlosilo alvenas akurate kaj oni tuj emas legi plu por ekscii la sekvon. Tamen ĉiam iom stranga, iom inciteta, estas la stilo de Lorjak. Kompreneble li elregas la lingvon. Pri tio oni ne dubu. Sed li ŝatas ludi per ĝi, nenecese, por la propra plezuro, kvazaŭ li lokus enigmon meze de paragrafo kun la pipra demando: Ĉu vi deĉifris? Originale, ĉu ne? Tial vi trovas "lien" por "al li", aŭ "aliese" por "de aliu, de iu alia" ktp... Do kroma ludo interne de sprita romano.
Kaj apud tio abundas frazoj, kiuj aspektas laŭvorte el la franca lingvo, kvazaŭ Lorjak unue verkus en la franca kaj nur poste tradukus, kvankam li certe ne tiel faris. Mi demandas min, kiel japano ricevus tion?
Oni eĉ fojfoje - malofte - renkontas neelteneblajn francaĵojn, kiel ekzemple "iri serĉi": p. 16, Arturo iris lin serĉi, kvankam Arturo neniel "serĉis lin", li ja sciis, kie loĝas la avo. Li venigis li,. akompanis lin, petis lin veni, iris atendi lin... sed tute ne serĉis lin. Fakte tedas min tiu konstanta mizuso de "serĉi" far la francoj.
Oni ankaŭ trovas iun "ignori" por "ne scii" kaj kompreneble iun "emeritulo" por "emerito" (p. l12). Pli ĝenas min tiu: Mi divenis, ke vi rapidus anstataŭ "... ke vi rapidos" (p. 127), tipe franca eraro. Krome estas, kiel ĉe multaj aŭtoroj, kelkaj verboj kies transitiveco kaj netransitiveco estas intermiksitaj: oni devus pli emfaze atenti pri tiu malfacila punkto dum la instruado de esperanto.
Alia kuriozaĵo ĉe Lorjak - jam trovebla en la antaŭa romano Mariagnes - estas, ke li rakontofine sendas unu el sia protagonistoj al la sfero de pieco, jen en monaĥejon, jen en Afrikon kiel misiisto. Ĉu moralema fino? Ĉu karikaturo? Mi ne kapablas respondi.
Nu, ne temas pri verko, kiun filologoj post jarcentoj plu esploros, lenson enmane. Temas pri libro, kiun oni legas por la distro, por la plezuro.
Kaj se tiel, ĝi trafas sian celon.
Via opinio pri Kromosomoj