Titolo | Kaj kiu pravas Memorspertoj | |
Aŭtoro | Eugene de Zilah | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 24.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Vieno, 2002 | |
Eldoninto | Pro Esperanto | |
Klarigoj | La aŭtoro: "... ne temas pri... romano aŭ novelo. 'Memorsperto' estas alia ĝenro, en kiu oni fenomenologie studadas la genezon kaj disvolviĝon de la intelekta perspektivo homa.". | |
Kontribuantoj | Ilustraĵoj de Jean-Pierre Cavelan | |
ISBN/ISSN | 3851820401 | |
Formato | 360 paĝoj, 23 cm | |
Recenzoj | Kozo leginda de Jorge Camacho Kaj kiu pravas de Jean-Luc Tortel Rande kaj lime de filozofia romano de Peter Browne Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Tuŝa kelkloke de Christian Declerck | Aldonu |
Fonto: La Ondo de Esperanto. 2003. №12 (110)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-zilah.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)
Se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus konstati ke, almenaŭ en unu (mia) konkreta okazo, la verko de Eŭgeno de Zilah plene atingis sian celon. Reale tiu konstato estis akompanata de certaj bedaŭroj pri iu eliteco en la elekto de la adresatoj (tute ne volonta, sed originanta de riĉa erudicio de la aŭtoro) kio, cetere, baldaŭ malaperis, ĉar mi komprenis ke la ŝtofo de la libro donas al ĉiu kiu volas kaj povas preni sufiĉe da materialo por koncepti, konsenti, protesti aŭ kontesti. Kiel filozofo al filozofo, mi havas ion por diri al la aŭtoro. Sed ankaŭ pli normala, malpli specialigita leganto trovos kun li konekton: per la povo de homo, spertulo de tiu ĉi vivo, meditanta praktikulo. Ĉar, kiel asertas de Zilah, oni diskutas la temojn “kiuj pasiigas nian epokon”.
Mi ne sufiĉe kompetentas en la tavolo de Esperanto-literaturo por juĝi, ĉu la ĝenro, en kiu skribas de Zilah, reale estas por ĝi “io nova”. Sed mi ne dubos proklami, ke lia libro havas la kvaliton de tridimensia ujo de serĉema penso, kaj tiu ĉi kvalito kostas pli ol splitoj kaj amasetoj el konceptaj ruinoj, dekorantaj pejzaĝojn de la epoko, aŭ konturantaj scenon de obsceno.
Anticipante eventualan kritikon, de Zilah protestas kontraŭ akuzoj pri pornografio. Vane. Ne estas dubo — liaj priskriboj tro sindone kaj memfidele fiksiĝas sur la fiziologio de la sekso en ĝia sufiĉe ekzotika kaj tiel facile rekonebla varianto. Sed laŭ la logiko de sia penso de Zilah simple ne bezonas tion nei. Ja laŭ li la obsceno ne estas malbono. Akcentante ĉi tiun tezon, de Zilah disvolvas sian etikan koncepton: ve, tro konatan — utilistan, kie la ĝuo rezidos kiel decida kaj supera kriterio de vera, t. e. racia, kaj libera moralo.
Mi ne pensas, ke la intelekta streĉo de la serĉado de Zilah originas de lia orienteŭropa pasinteco. Tamen lia sperto de diktaturo ege pliprofundigas lian stereoskopion del observo kaj igas lin pli komprenebla al ni — rusoj, — kies subasfalta vegetado kreis samtempe senfortan palecon kaj doloran sentemon al lumo.
Spekulante ĉirkaŭ la sekso de Zilah esploras la areojn de la moralo. Tie, en drastaj kontrastoj de peko kaj deziro, li strebas riveli la esencon de la tuto. Des pli ke laŭ la plej populara opinio ĝi — la sekso — naskas ĉion: — La plej altaj Filozofio, Scienco, Arto homaj eruptas el la vulkano de la Sekso, — reeĥas la aŭtoro, jam rutingeste metante Priapon antaŭ Kriston. En ĉiu okazo, mi ne povas kontesti, ke dramaj kolizioj de seksa praktiko bonege taŭgas por konturi la etikan problemaron, kaj ke ne malmulte da vivoturnoj havas por akso la sceptron de Priapo.
Sed kiel filozofo al filozofo, mi bezonas fari al la aŭtoro unu rimarkon pri la esenco de la problemo. Kiam oni prenas por la kriterio la ĝuon (aŭ pli delikate — la feliĉon), oni ignoras la kvalitan flankon de la fenomeno kiu tuj kaj tute perdas ajnan enhavan reliefon. Laboratoria rato premanta pedalon por ricevi elektran iriton del centro de plezuro elĉerpus per si ĉiun etikon, la sola digna, sola detektebla moralo iĝus tiam la moralo de eterna pedalado. Montanjo ne tiel stultis fitraktante historiajn personojn, kiuj mortis inter virinaj femuroj, — la laboratoriaj ratoj mortas sur sia pedalo…
Evidente la aŭtoro sin mem priŝtelas, lasante sin kun tiu — ve — nun jam rutina ekspliko de la eriko. Evidente, lia serĉema naturo meritas pli laŭdan analogion ol tiu kun Smerdjakov. La protagonisto de romano de Dostojevskij, komika hipostazo de Niezsche, Smerdjakov organike eliminas el la vivo ĉiun reliefon, ne tia ja estas la ekzista spaco de Eŭgeno de Zilah.
Sed ĉu la fenomeno mem de tiu deformanta platigo de la rezulta ideo ne bezonas plej atentan esploron? Ĉu amasa platiĝo de la herooj de la civiliza penso ne provokas trovi la deformilon? Oni prenu la aŭtorojn, kiuj akompanas de Zilah en lia odisea vojo. Bergson kredis tute eksterindividuan devenon de la moralo. Freud solenmiene fantaziis laŭteme de generiloj. Sartre tute sen rido deklaris plenan sendefendon de la persono de si mem…
La spirita aŭro de la moderna civilizo fatale reziduas, reduktiĝas ĝis dudimensia areo. Ĝi pliplatigas ankaŭ Eŭgenon de Zilah, en liaj ĝeneraligaj konkludoj. Kaj tamen mi ne dubas finripeti: la spaco de lia verko-penso lasas lokon por reliefo, do por aliaj, pli optimistaj sumrezultoj.
Via opinio pri Kaj kiu pravas