Titolo | Morto de Ivan Iljiĉ, La Novelo | |
Aŭtoro | Lev Tolstoj | |
Kategorio | Prozo tradukita / rakontoj | |
Prezo | 2.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Jekaterinburg, 1997 | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Klarigoj | Ordinara morto de ordinara homo. | |
Tradukisto, lingvo | V. Melnikov / El la rusa | |
Formato | 53 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Majstra klasikaĵo de Sten Johansson Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Mi taksas la tradukon bona de Edmund Grimley Evans | Aldonu |
Atenton, "Morto de Ivan Iljiĉ, La" ne estas havebla!
Fonto: La Ondo de Esperanto. 1998. №4 (42)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-tlstoj.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)
La morto de Ivan Iljiĉ (1886) apartenas al la periodo post la religia konverso de Lev Tolstoj, kiam li komencis verki denove fikcian literaturon. Ĝiaj intrigo kaj moralaĵo estas simplaj kaj memevidentaj, nome, ke la homoj travivas eraran vivon, kaj ke ili devus konduti en obeo al la simplaj, esencaj leĝoj de la naturo.
En La morto de Ivan Iljiĉ sovaĝa satiro kontraŭ la vaneco kaj hipokriteco de la konvencia vivo kombiniĝas kun potenca, simbola prezento de la izolo de la homo en ties lukto kontraŭ la morto.
Ivan Iljiĉ estas ordinara persono, nek modelo de virto nek aparte libermora, iu familia homo kun filoj kaj edzino, ne ĉiam en bonaj rilatoj kun ŝi. Tra sia malsano, kiu originas el vulgara akcidento pro falo de sur ŝtupetaro, li konscias iom post iom pri la falso de siaj vivo kaj ambicioj. La izoliĝo, kiun la malsano trudas al li, la bariero el hipokriteco, kiun familianoj kaj kuracistoj starigas ĉirkaŭ li, kaj liaj fizikaj kaj animaj suferoj kondukas lin laŭgrade al la rekono de la konkreta profilo de la morto, ne nur ĝeneralsence, sed ankaŭ kiel io intime persona fontanta el lia fizika misfarto.
Komence li deziris nur reveni al sia agrabla vivo normala kaj — kvankam en la lastaj tagoj de sia malsano li krias en sia agonio: “Mi ne volas!”, sciante ke li devas morti — ĉe la fino li vidas la lumon en la fundo de la nigra sako, en kiun ŝovadis lin nevenkebla forto, kaj li diras en si mem: “Finiĝis la morto! Ĝi ne plu ekzistas!”
Ĉiuj homoj ĉirkaŭ li estas hipokritaj kaj egoismaj. Lia edzino memoras nur kiel ŝi suferis dum lia agonio; lia filino pensas sole pri la prokrasto de sia edziniĝo; liaj kolegoj kalkulas la eblajn promociojn, kiuj estiĝos sekve de lia forpaso; kaj la kuracistoj riveliĝas aparte malhumanaj kaj senskrupulaj.
La detaloj, kiel ĉiam ĉe Tolstoj, aperas superbe konkretaj kaj realismaj sed kun la sola celo, ke ni konsciu, same kiel Ivan Iljiĉ, ke ni ĉiuj — vi, mi kaj la ceteraj — estas mortaloj, kaj ke la vivo de granda parto de la civilizitaj homoj egalas al kruda mensogo, ĉar ili ignoras, maskas la nigran fonon, la metafizikan abismon, la konstantan realon de la Morto.
La esperanta traduko laŭdindas. Kelkaj stilaj malglataĵoj, misuzo ie tie de la artikolo — kio kompreneblas, kiam oni tradukas el senartikola lingvo — kaj prefero por la nePIVa sulkigi anstataŭ la zamenhofa sulki estas apenaŭ makuletoj en la cetera flua kaj fidela versio de Valentin Melnikov.
Via opinio pri Morto de Ivan Iljiĉ, La