Titolo | Egipta dancistino, La Tri erotikaj rakontoj | |
Aŭtoro | Leopold Vermeiren | |
Kategorio | Prozo tradukita / rakontoj | |
Prezo | 10.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 1999 | |
Eldoninto | FEL | |
Tradukisto, lingvo | L. Van de Velde / El la nederlanda | |
ISBN/ISSN | 9071205797 | |
Formato | 95 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-egipta.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)
Esperanto-literaturo jam havas ĉiujn trajtojn kaj erojn de naciaj literaturoj. Do ankaŭ poramasa legaĵo, kun seriaj verkoj, produktitaj laŭ unu sama simpla “recepto”, facile troveblas. Detektivaĵojn ni jam gustumis delonge, nun venis vico de erotiko...
La novelserio de Leopold Vermeiren sume enhavas 22 pecojn, La egipta dancistino estas la kvara libro en la serio, kun tri rakontoj. Ĉie rolas juna poeto Marko kaj ties kapricema amatino Silvia, kiu konsentas amori, nur se li rakontas al ŝi novan erotikan historion, improvizitan laŭ tri vortoj, hazarde nomitaj de ŝi. Tiaj “reguloj de la ludo” determinas plenan neversimilecon kaj malnaturecon de la rakontoj, ilian tro artefaritan etoson.
Jen juna dancistino estas mortigota por servi al faraono transmonde; ŝia amanto alivestiĝas je ino kaj celas morti anstataŭ ŝi, sed oni malkovras la trompon; nun ambaŭ devos morti, sed per vico de malverŝajnaj hazardoj kaj aventuroj ili mirakle saviĝas, kaj antaŭe dudek paĝoj priskribas ilian amoradon...
Jen junulo per multaj artifikoj retrovas hazarde viditan en tramo belulinon kun preteksto redoni perditan ombrelon; sekvas romantika vespero, sed poste laŭ gazetanonco li rekonas ŝian telefonnumeron kaj ekscias, ke ŝi estas putino.
Jen alia junulo same pene retrovas la virinon kun kiu li konatiĝis en kermesa labirinto, ŝi trafis aŭtoakcidenton — certe bagatelan — rakontas al li sian malfeliĉan vivhistorion, kaj baldaŭ ili geedziĝas... La aŭtoro penas pruvi la aserton, egale banalan kaj falsan, ke amo ĉion povas kaj ĉion venkos (tede ripetataj frazoj “Ĉiam venkas la amo” kaj “Estas la volo de la dioj” estas disŝutitaj tra la novelo). Kontraŭvole rememoriĝas fama slogano: “Faru al ni bele!” Nu, se produktantoj de kelkcentseriaj TV-filmoj bonfartas, kial ne bonfartu ankaŭ novelverkistoj? Multas larmozaj sentimentalulinoj, pretaj konsumi similaĵojn...
La traduko de Lode Van de Velde ĝenerale bonas. Flua lingvaĵo kun pluraj interesaj esprimoj: “Ili vivis... unu ĉe kaj apud kaj kun kaj en la alia”; “(ili) prenis la reciprokajn manojn”; “mamoj... staris... forte cicitaj”; “fortrinkis sian soifon”; originalaj komparoj kiel “hajloblanka” ks. Tamen plurfoje ĝenas superflua akuzativo kaj konfuzo inter “lia” kaj “sia”; iu povas malaprobi kunmeton de prepozicioj: “metis... al sub ŝia kolo”, “iris al ĉe li”.
Do, se vi ŝatas tiaspecan legaĵon nacilingve, vi ŝatos ankaŭ tiun ĉi libron. Se ne, do ne. Pri gustoj oni ne disputas (sed skandalas — tamen nun mankas al mi skandalemo...). Plene evoluinta, matura literaturo enhavas ĉiujn ĝenrojn.
Via opinio pri Egipta dancistino, La