Titolo | Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton | |
Aŭtoro | Deck Dorval | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 1983 | |
Eldoninto | FEL | |
Klarigoj | Krimromano kun belga fono. | |
Formato | 191 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Ilus | |
Recenzoj | Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton de Don Harlow Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton" ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/jahtmortrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)
La unua krimromano de Deck Dorval apartenas al la klasika ĝenro, kie detektivo kunmetas puzleron post puzlero de komplika intrigo, por fine, en la lasta ĉapitro, malkaŝi kiel ĉio okazis - kompreneble tute alie ol ŝajnis komence. Gravas alibioj kaj horaro. Ankaŭ la leganto havas okazon diveni, kaj ĉiuj necesaj indikoj troviĝas en la verko, tamen kaŝitaj inter amaso da misgvidaj detaloj. En Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton la aŭtoro eĉ utiligas la formon de "fermita ĉambro", en ĉi kazo ŝipeto sur la maro, por certigi, ke necesas serĉi la murdinton en limigita rondo.
Ĉar kompreneble temas pri murdo, aŭ eble pri du murdoj, aŭ ĉu tri...? Finfine multaj aferoj kaj agoj iel ŝanĝas karakteron, iasence ankaŭ la roloj de la du mistersolvantoj kaj rivaloj, kiuj estas la inspektoro Ksavero Kant kaj lia konato, la ŝakĉampiono Juan Gulopez. La inspektoron Kant oni ja renkontas ankaŭ en tri sekvaj krimromanoj de Dorval.
La intrigo do estas klasikstila kaj tre lerte plektita. Pri vera realismo ja ne temas, tamen ĉio disvolviĝas kongrue kun logiko kaj formala kredindo. La roluloj estas samtempe kliŝaj kaj individuecaj. La viroj estas viroj, la virinoj ornamaĵo kaj la servistoj kaj laboristoj zorgas siajn taskojn kaj ne enmiksiĝas en ĝentlemanajn aferojn kiel ŝakludo aŭ murdoj. Ĉio do estas preparita por kelkaj agrablaj horoj da legado en komforta fotelo kun glaseto da io ĉemane. La verkisto konas sian metion kaj ne misuzas ĝin por enŝovi ion akcesoran. Jen afero bona kaj malofta en la distra literaturo Esperanta.
La rakonta maniero en ĉi libro estas simpla, natura, flua kaj efika. La plej granda parto estas prezentata per dialogoj aŭ per konkretaj spertoj de Kant. La aŭtoro ne eksperimentas per variaj perspektivoj, sed ni vidas ĉion per la okuloj de la inspektoro. La dialogoj estas klaraj kaj sufiĉe naturaj. Homaj priskriboj aperas nur kie ili gravas por la rakonto.
"Min naŭzas la tuta kazo! Ĝi tedegas min! Ĝi ne koncernas min kaj mi ne toleras plian ĝenon pro ĝi!"
"Via teniĝo mirigas min. Vi, kiu jam tiom longe konas Makston'on."
Gulopez notis la ŝanĝiĝon sur la vizaĝo de Ŝtejnman. Kant ŝajne nenion rimarkis kaj neglekte ŝtopis ankoraŭ pipon.
"Kion vi celas? Tiom longe mi ja ne konis lin!"
"Tamen... tamen..., kvardek jaroj estas ja longa tempo, ĉu ne?" (p. 142)
Sola iomete ĝena afero en la dialogoj estas la manio de Dorval trudi al pluraj rolantoj rimadon, kvazaŭ en memfaritaj proverboj, kio pro la ripetiĝo fojfoje iom tedas:
Tio estas peno vana kiel... postulo al la hulo. Jen, se tiel diri, naviga kritiko de tera soriko. (p. 47)
Kiel en ĉiuj romanoj de Dorval, priskriboj pri la medio estas tre maloftaj, sed kie ili aperas, ili estas trafaj kaj belaj:
Antaŭ unu semajno, la 'Marfalko' veturis el la rivero Skeldo, en pluva apriltago, dum kiu giganta mano elpremis la plumbe grizajn nubojn ŝajne ĝis la lasta guto. Ĝis preter Ĝibraltaro, la maro ludis strangan ludon per la jaĥto, sed en Mediteraneo la vetero subite mirinde favoriĝis.
La antaŭan vesperon, oni vidis la flagrajn lumetojn de Tunizo malaperi en la nokto. Triborde la Afrika marbordo nun bakiĝadis sub la suno. La ŝipo vibre tratranĉis la apenaŭ sulkiĝantan, lazure bluan akvo-ebenon, sur kiu tie kaj fore leviĝis blankaj ŝaŭmondetoj. Ili vere aspektis akvonimfoj kiuj, dum momento, lude levis sian kapon, poste fulme mergis ĝin, kaj ade-denove kaŝludis kun la suno kiu, ridante en sennuba ĉielo, kviete iris sian vojon. (p. 8)
Ankaŭ la lingvaĵo de Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton estas plaĉa. Ĝi estas simpla tamen elvokiva, normala tamen individueca. Baze ĝi estas la vivanta internacia Esperanto hodiaŭ praktike uzata, kaj nur sufiĉe malofte oni stumbletas sur nekutima vortelekto aŭ ebla nacilingva influo. El la unua speco estas la uzo de "budo" en la senco de kajuto (p. 22, 51, 105), "peco da tempo" (p. 105), "butono staris sur la jako" (p. 45) kaj la stranga titolado per "Moŝto" (p. 150 k.a.), kiu ŝajnas iom eksmoda. Nacia lingvo eble influis la uzon de "meti demandon" (p. 7), "li gardas min nur por havi kompanion" (= restigas, konservas, p. 64), la titolon "Majstro" al notario (p. 110) kaj eble la esprimon "petis la monon al la patro" (= de la patro, p. 115). Tamen, por ĉiu malglataĵo facilus trovi dudekon da trafaj kaj bonaj esprimoj.
Resume, ĉi verko estas nekutime sukcesa ekzemplo de klasika puzla krimromano en Esperanto.
Via opinio pri Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton