Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nova vivo, La
Titolo Nova vivo, La
 
Aŭtoro Ivan G. Ŝirjaev 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 7.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1993 
EldonintoPro Esperanto 
KlarigojRomano el la 20-aj jaroj, pri la antaŭrevolucia Rusio.
ISBN/ISSN3851820207 
Formato 78 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ĉu Esperanta Dostojevskij? de Miguel Fernández
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Silvia Moritz

Ofte tro simpla, sed ĉarma rakonto

Fonto: Literatura Foiro, 149 junio 1994
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/novvivrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Nova vivo? Kion signifas tio? Ĉu simple naskiĝon de infaneto aŭ ŝanĝon de vivo? Ĉu entute eblas rekomenci? Lasi malantaŭ si memorojn, spertojn, vivmanieron kaj kutimojn? Kaj kial deziri novan vivon novan ekon?

Ipato, la protagonisto en la romano La nova vivo de la rusa pastro, instruisto, dekano kaj, ĉefa intereso por ni, esperantisto Ivan G. Ŝirjaev, revas pri nova vivo.

Ipato, fervoja gardisto, faras signalojn al preterpasantaj trajnoj, ie en grandega densa arbaro, en Rusio. Lia estado tedas lin, nur donas distron insultado kaj drinkado. La solaj amikoj estas la najbaraj kolegoj Sidor, malsaneta, nelaborema ebriulo kaj Filip, religiema kaj bona familiestro.

Vi vidas, leganto, ke la baza situacio konsistas el griza, soleca kaj dezerta fono kaj heroo, kiu troviĝas inter du polusoj: diabla malvirto kaj diotima kredemo. Iom post iom Ipato enuas je la malbono kaj sensenseco de sia ekzistado kaj ekpensas pri "nova vivo". Elstara en la serĉado de vivsenco estas la kreskanta pieco de Ipato, kiun la kristanega Filip verve subtenas. La nova periodo komenciĝas por Ipato kiam li trovas la forlasitan suĉulinon Anĝelina. Ankaŭ por ŝi ŝanĝiĝis la mondo. La kompatanto decidas preni ŝin hejmen kaj ekde tiu momento anstataŭi ŝiajn gepatrojn. Kiel poste montriĝos, ŝi devenas el nobela familio kaj pro la senamo de la avo estis forlasita. A1 la gepatroj oni mensogis, dirante, ke ŝi pro malforteco mortis post la naskiĝo.

Cirkuladas pluraj famaj rakontoj pri trovitaj infanoj, en la monda literaturo: Moseo, Remo kaj Romulo, Caspar Hauser, Remi en Sans Famille (Sen familio) de Hector Malot, Jean Baptiste Grenouille en La parfumo de Patrick Süsskind. Ofte temas pri beboj de nobeloj, kiuj maturiĝas en diferenca, malriĉa medio, ĝis oni malkovras ilian originon. La fortunuloj reprenas sian lokon en la nobela socio kaj la fabelo finiĝas. La ideo, kiu ebligas tiajn historiojn, radikas en la supozo ke nobeleco estas transdonita al la novnaskito. Mi ne certas, ĉu tiu ĉi ideo hodiaŭ ankoraŭ validas. Ĉu la moderna homo opinias, ke ido de nobelo estas pli bona ol kreitaĵo de simpla kamparano? Ĉu bono, inteligento, nobleco de koro kaj animo estas fruktoj de titoloj, de nobeleco?

Tempo pasas kaj neatendite prezentiĝas la patro de la jam dekkvinjara Anĝelina. Li estas altranga generalo, kiu amas la knabinon kaj, por savi la vivon de la malsana edzino kaj patrino elpetas sian filinon. Ipato multege suferas, kvankam li pretas fordoni ŝin, vidante ke la edukitino sopiras al kuniĝo kun gepatroj ŝin amantaj. Anton, pilgrimanto, vizitante Ipaton en ties malplena budo, sukcesas modifi la vidpunkton de la senespera viro: Sed vi, mia animo, rigardu la aferon alie, kristane. Neniu disputos pri tio, mi scias: multajn zorgojn, mizerojn kaj malĝojojn vi spertis, kreskigante la knabinon, sed ĉu Dio donis ŝin por tio al vi, ha? Se li nun reprenis ŝin de vi, tio signifas, mia animo, ke ŝi nun fariĝis superflua por vi, plu ne bezonata (!) por vi, ankaŭ vi por ŝi... Tio signifas, ke vi ĝuste plenumis vian unuan destinon, ke nun la Sinjoro montras al vi alian, pluan vojon al la savo.

La nova vivo estas nekomplika kaj ĉarma rakonto pri la kredo en Dio, pri la amo inter homoj kaj la forto, kiun donas Dio al tiuj, kiuj havas la fidon. Ŝirjaev tre detale kaj senteme priskribas la diversajn personojn, kvankam la romano pro la antagonismo inter pieco kaj nekredemo, ofte ŝajnas tro simpla.

 

Via opinio pri Nova vivo, La